Kuirejoj de chinoj

de HOU RUOHONG kaj FENG JIN

    Pro granda okupiteco en la oficejo s-ino Zhang Wenhua malofte preparas kutimajn manghajhojn kaj ofte sin satigas per simplaj manghajhoj en sia moderna kuirejo por shpari tempon.

    Shi estas 36-jara reghisoro en televizia stacio. Akurate reveni hejmen kaj senhaste prepari vespermanghon estas granda plezuro por shi. Shi shatas novajn servicojn, novajn kuirilojn kaj aliajn kuirejajn aparatojn. Kaj tio faris shian kuirejon komforta kaj interesa.

    Shia kuirejo areas 4.5 kvadratajn metrojn simile al tiuj de aliaj chinoj. Kvankam ghi estas malvasta, tamen havas chiujn funkciojn kaj la kuiriloj estas modernaj.

    En Chinio multaj homoj vivis en grandaj kortoj kun multaj familioj. Ili konstruis apud sia chambro simplan shedon kun forno kaj malgranda tablo. Sur la tero amasighis terpomoj, brasikoj kaj aliaj legomoj. Kuvo trovighis en la korto kaj estis uzata de chiuj familioj. Por preparado de mangho oni lavadis che la komuna kuvo. Tie oni audis au amikan babiladon au kverelon.

    En shtataj institucioj kaj universitatoj trovighis tia domo, kiu havas du vicojn da chambroj ambauflanke de koridorom, kaj estis uzata kiel loghejo kaj la loghantoj uzis komunajn necesejon kaj lavejon. Kaj chiuj familioj havis fornon antau sia pordo.

    Antaue nur malmultaj domoj en Pekino havis kuirejon. Antaue mi loghis en domo konstruita en la 50-aj jaroj de la 20-a jc. kaj en mia memoro la kuirejo areis malpli ol 2 kvadratajn metrojn kaj la tuboj estis kovritaj de rusto. La fumo de karba forno nigrigis la kuirejon.

    En la 70-aj jaroj de la lasta jarcento parto de la loghejoj de la pekinanoj estis ekipitaj per likvigita gaso, kaj oni iom post iom plibonigis sian kuirejon per pendoshranko kaj kovris la tubaron por ke la kuirejo aspektu pli bele.

    En la 80-aj jaroj de la lasta jarcento la chinoj havis pli bonajn loghejojn. Novaj domoj anstatauis la kadukajn kaj la kuirejoj farighis pli larghaj kaj multaj el la domoj estis provizataj per gaso au naturgaso. La shrankoj farighis pli grandaj kaj oni ekipis sian kuirejon per ventolilo, fridujo kaj pli bela shranko. Kuirejo farighis pli kaj pli grava por la chinoj kaj multaj opinias, ke dekorado, dispozicio, kvalito kaj stilo de kuirejo montras ekonomian forton kaj estetikon de la mastro.

Solecaj kuirejaj elektraj aparatoj

    En grandaj urboj aperadas novaj restoracioj kaj pli kaj pli multaj homoj festenas en restoracioj kune kun familianoj au amikoj. Antaue oni diris, ke kuirejo estas proprietajho de virinoj, kaj nun eksmodighis tia diro. Nun multaj geedzoj havas profesion, kaj edzo kaj edzino kuiras hejme. Multaj viroj kutimighis al kuirado. Multaj opinias, ke kuna dommastrumado de geedzoj firmigas la amon. S-ino Zhang Wenhua diris, ke shi revenas de la laboro malpli frue ol la edzo, kaj shi chiam sentas felichon, kiam shi revenas hejmen kaj vidas la edzon okupatan de kuirado.

    En la lastaj jaroj pli kaj pli multaj malgrandaj elektraj aparatoj estis ekuzataj en la kuirejoj de la chinoj. Oni uzas sukopremilon, bakfornon, dispecigilon, mikroondan fornon kaj elektromagnetan fornon. Nun pli kaj pli multaj shatas uzi elektran poton por kuiri rizon kaj elektran varmpoton anstatau karban fornon. Elektraj potoj estas pli facile uzeblaj. Tiuj aparatoj rapidigas kaj faciligas la kuiradon kaj iom shanghis la kulinaran kutimon de la chinoj.

    Kvankam oni ne povas havi chiajn kuirejajn aparatojn, tamen ili shatas apreci belajn servicojn kaj aparatojn, kun granda intereso provi diversajn aparatojn malgrau ke ili ankorau ne kapablas manipuli ilin.

    Estas stranga fenomeno, ke multaj familioj havas novajn aparatojn, sed post nelonge ili apudmetis ilin, ekzemple aparaton por preparado de sojfaba suko, sukopremilon kaj similajn. Post uzo de kelkaj fojoj oni trovis, ke uzado de tiuj aparatoj estas komplika en kunmetado, malmuntado kaj purigo, kaj apudmetis ilin. Estas pli oportune acheti pretigitajn sojfaban sukon, fruktosukon k.a. Iuj aparatoj, ekzemple dispecigilo, estas interesaj che la komenco. Sed post nelonge oni trovis, ke uzado de ordinara tranchilo estas pli facila. En la epoko de rapida ritmo de la vivo, oni ne shatas doni multan tempon por kuirado. Por profesiuloj facileco kaj rapideco de kuirado estas pli gravaj.

    Oni povas diri, ke vivkutimo estas malfacile shanghebla. Ni ekzemplu per mikroonda forno. Preskau chiuj familioj havas mikroondan fornon, sed oni uzas ilin nur por varmigi restajhon de la antaua mangho au varmigi lakton che matenmangho. Malmultaj chinoj kapablas uzi mikroondan fornon por prepari pladojn. Broshuroj por kuirarto per mikroonda forno ne estas malfacile troveblaj, sed oni diras, ke manghajhoj preparitaj per mokroonda forno estas malpli bongustaj ol tiuj preparitaj per ordinaraj metodoj. Eble tion decidas manghkutimoj de la chinoj.

Rapida ritmo kaj familia etoso

    Memservejoj liveras duonpreparitajn legomojn, kiujn oni ne bezonas purigi kaj dispecigi, kaj tio estas tre oportuna por profesiaj geedzoj.

    Zhang Wenhua havas grandan stakon da ladmanghajhoj kaj tujvermicheloj en sia kuirejo. Shi diris: “Mi detale dekoris mian kuirejon, sed mi ofte manghas tujvermichelojn. Mia edzo shatas viandojn, kaj tiuj ladmanghajhoj estas rezervataj por li.”

    Zhang Wenhua prenas simplan manghajhon, sed tio ne signifas, ke shi ne estas lerta en kuirado. Shi naskighis en Shandong-provinco kaj en la infaneco shi jam lernis de sia avino preparadon de mantoo kaj flano. La avino diris al shi, ke knabinoj devas esti kapablaj en kuirado, alie ili estos mokataj de la edza familio post la edzinigho. Sed shi malofte preparas mantoon kaj flanon, kaj ilin faras nur en festoj, kio ofte ghojigas la edzon. Virinoj havantaj profesion ne havas tempon por acheti legomojn chiutage, kaj ne estas dece postuli ilin tion fari. Estas feliche, ke nun la vendejoj multe oportunigas ilian chiutagan vivon.

    En grandaj vendejoj kaj memservejoj oni vendas duonpretigitajn pladojn kaj ankau rizajhon kaj farunajhojn. En tiuj vendejoj estas areo apartigita per vitro, kaj la klientoj povas klare vidi la faradon de manghajhoj. Oni vendas diversajn farunajhojn kaj kelkajn specojn da rizajhoj.

    En la tagoj, kiam Zhang Wenhua ne povas akurate reveni hejmen por prepari vespermanghojn, la edzo ofte achetas flanon au aliajn farunajhojn, mem faras unu au du pladojn kaj elprenas ladmanghajhon por havigi al si “abundan” vespermanghon.

    Mia amikino s-ino Shao shatas kuiradon. Shi vivas kune kun la 80-jara bopatrino. La bopatrino pasigis multajn jarojn en Pekino, sed shi preferas pladojn Sichuan-stilajn, do la bonkora bofilino lernis kuirarton de Sichuan-provinco por kontentigi la bopatrinon. Antaue en Pekino estis malfacile akiri spicajhojn de Sichuan, sed nun ili estas tre facile acheteblaj. Kaj s-ino Shao povas fari pli kaj pli bongustajn pladojn por la bopatrino.

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688