|
|
|
Ili senrustigas. |
En labor-pauzo |
Li lavas siajn harojn
che la akvo. |
|
|
|
Lerta veldisto |
Kampara knabino en shipkonstruejo |
Chie en la shipkonstruejo vidighas
kamparanoj-laboristoj |
Ekde la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento multe
da kamparanoj laboras en chinaj urboj. Per sia diligenta laboro
ili faris grandan kontribuon al la urba konstruado en evoluintaj
regionoj kaj ilia enspezo ludas gravan rolon por la ekonomia
disvolvigho de iliaj hejmlokoj.
38-jara kamparano Xu Fa laboris jam
9 jarojn en Wenchong-shipkonstruejo de Kantono, suda Chinio.
Kvankam li havis malagrablajhon, ekz., iafoje oni ne ghustatempe
salajris lin, tamen ghenerale dirite, li estas kontenta pri
la fiksa laboro kaj kompare bona salajro.
En la shipkonstruejo vidighas du specoj
de kaskoj, kiuj montras la laboristojn de malsamaj sistemoj.
La blanka kasko montras, ke la portanto estas oficiala funkciulo
de la shipkonstruejo, kaj la alikoloraj kaskoj estas portataj
de Xu kaj aliaj kamparanoj-laboristoj, kiuj sin okupas chefe
pri veldado, senrustigo, lakado k.a. Ili pene laboradas por
muntado de giganta shipkilo. Dum multaj jaroj germanaj shipkompanioj
mendis che ili plurajn shipojn kaj por plenumi la taskon oni
devas daurigi la laboron ghis 2005. La germanaj shipmastroj
ja estas rigoraj en ekzameno de la shipoj, kaj ech ili kontentas
pri la kvalito de la laborado de chinaj kamparanoj-laboristoj.
Per sia laborado la chinaj kamparanoj-laboristoj
liberigis la grandajn kaj mezgrandajn entreprenojn el malfaciloj
kaj dank’ al ilia laboro la industriaj entreprenoj facile
solvis multe da malfaciloj. Oni taskas la laboron al la chefa
kontraktanto kaj iuj ech enspezas pli multe ol urbanoj, sed
ili ne scias, chu la salajro entenas laborgarantion kaj asekuran
pagon por kuracado kaj persona sekureco, kiuj ja estas necesaj
por la homoj, kiuj chiutage laboradas en la konstruejo plena
de shtalaj pecoj.
Iasence ili devas nur prizorgi sin
mem. Hodiau, kiam la tuta mondo frontas shipkonstruan konkurencon
je malalta prezo kaj alta produktokosto, la chinaj kamparanoj-shipkonstruistoj
donis homan avantaghon al la malfacilaj chinaj shipkonstruejoj.