En
Sichuan-provinco de Chinio estas antikva lamaejo Zhaxi, kie
vivas kaj lernas multaj infanoj de malrichaj familioj. Ili ghuas
trankvilan vivon kaj lernas diligente.
La lamaejo trovighas en profunda montaro
kun postighinta ekonomio kaj malfacila trafiko. Multaj infanoj
ne povas viziti lernejon pro malricheco. La templo faris sin
lernejo kaj havigis al la infanoj shancon de lernado.
Nun en la lamaejo lernas 100 infanoj
de Han- kaj Tibet-nacioj. Ili loghas en la lamaejo kaj manghas
kune kun la lamaoj. La lokanoj helpas la lamaejon per greno
kaj donacas al la infanoj necesajhojn por lernado.
La abato de la lamaejo estas viva budho
Yama Zeren. Li kvazau estas lernejestro. Li elektis klerajn
lamaojn por instrui la infanojn kaj ankau li mem donas lecionojn.
La lamaoj starigis simplajn klaschambrojn
kaj faris kajerojn. La kondichoj ne estas tiel bonaj kiel tiuj
en urboj, sed la infanoj estas felichaj, ke ili ghuas la amon
de la bonkora viva budho kaj helpon de la socio. La lamaoj bone
kulturitaj je virto ne nur instruas sciojn al la infanoj, sed
ankau edukas ilin per virtoj de shparemo kaj disciplinemo.