Ili defias kanceron

de YI YI

Kanceruloj en la ghardeno
Utila gimnastiko
“Oazo de la vivo”
Chigong-ekzercado
Malnovaj kancerulo-amikoj
Chu vi kredas, ke ili estas kanceruloj?
Babilado
Legindaj artikoloj pri sanprotekto

   Lau nekompleta statistiko, chiujare en Chinio pli ol 1.6 milionoj da homoj estas atakataj de diversaj kanceroj, sed iuj kanceruloj brave defias la malsanon kaj estas laudataj kiel kontraukanceraj steloj.

     Yuyuantan-parko situas en la okcidenta parto de Pekino. Tie estas vasta lago, borderita de verdaj salikoj. Inter la verdajhoj okulfrapas horizontala rubando kun vortoj “Kontraukancera ghardeno”. En la "ghardeno", kiu havas nek chirkaumuron, nek rimarkindan signon, viglas centoj da kanceruloj. Sin trovante inter ili oni havas ian belan senton de la homoj.

     Aro da kanceruloj nekuraceblaj, lau la hospitaloj kolektighas tie 4 tagojn chiusemajne. Ili ghoje sin ekzercas, amuzas kaj konsolas unu alian che la kvieta lago kaj per tio kreas miraklon de la homa vivo.

     En la kontraukancera ghardeno estas la 73-jara s-ro Gao Wenbin. En 1978 tie faris fizikan ekzercadon nur li kaj iom post iom venis multe da homoj. Matene de mardo, jhaudo, sabato kaj dimancho multe da kanceruloj kolektighas tie.

     Gao Wenbin konigis al mi la historion de la ghardeno: Junie de 1976 li eksuferis de pulma kancero. En hospitalo oni decidis fari al li operacion. Sed malferminte lian bruston, oni vidis, ke che la mediastino kaj pulma hilo la limfonodoj jam disvastighis kaj oni ne povis enuklei la tumoron. Antau la abrupta malfelicho li ne deprimighis. Li, multe suferinte de radia kaj kemia terapioj, komencis fizikan ekzercadon. Chiutage li ekzercis sin 4-5 horojn en parko. Post 3 jaroj li ankorau vivis. La kuracisto, kiu asertis, ke li mortos post nelonge, diris kun granda miro: “Estas vera miraklo!”

     Des pli mirigis la kuracistojn tio, ke post pliaj jaroj Gao Wenbin kreis kontraukanceran ghardenon kaj verkis libron “Kiel kanceruloj batalas kontrau kanceroj?”, kie li konigis sian sperton.

     Rapide disvastighis la informo, ke Gao Wenbin sukcese daurigis sian vivon pere de fizika ekzercado. Multe da kanceruloj petis lian konsilon. Gao do instruis al ili metodon de la ekzercado kaj admonis ilin, ke ili sin liberigu el la spirita ombro kaj ghuste traktu la kuracadon. En palpebruma dauro forpasis 10 jaroj kaj tie kolektighis pli kaj pli multe da kanceruloj, kiuj jam havas sian propran societon. Gao legis multe da materialoj. Li scias, ke ech eksterlande oni ne scias pli bonajn metodojn kontrau la kanceroj, tamen oni rikoltis bonan rezulton post shangho de komplikaj homaj rilatoj kaj spirita sinteno. En Japanio la terapio pri vivsignifo estas multe shatata de la kanceruloj. En Britio, Usono kaj aliaj landoj la Unio de Kanceruloj ludis gravan rolon. Por solvi problemojn de pli da kanceruloj kaj faciligi cirkuladon de informoj, januare de 1990 naskighis “Kontraukancera ghardeno” estrata de Gao Wenbin, en la parko Yuyuantan.

     Tie chiuj servantoj estas kanceruloj ne salajrataj. Ili deziras, ke ili mem kaj chiuj aliaj kanceruloj kiel eble plej rapide sin liberigu el la malfelicho.

     La ghardeno okazigas memsavan kurson unufoje chiumonate. En la kurso oni instruas al la novaj kamaradoj kontraukancerajn sciojn kaj sintezan terapion, kombinantan chin-medicinan reguligon, psikologian terapion, racian nutradon kaj fizikan ekzercadon, invitas kuracistojn fari prelegon kaj aranghas kunsidon, kie la cheestantoj intershanghas sian sperton.

     La ghardeno havas ankau sian propran ensemblon, danc-grupon, deklaman grupon, hhoron, pekin-operan trupon, kaligrafian kaj fotistan grupojn. Ili vivas ghoje, senghene kaj iom post iom akiras forton venki la malsanon.

     El la kontraukanceraj steloj estas 64-jara maljunulo, kiu eksuferis de abdomena fibromo en la agho de 4 jaroj. Krom li, estas ankau aliaj kanceruloj, kiuj jam vivis 10, 20, 30 kaj ech 40 jarojn post la kanceruligho. Estas pli multe da junaj steloj, kiuj vivis 5 jarojn post la kanceruligho. Tie ne estas grava la homa agho, gravas la kancera agho.

     S-ro Gao konigis al mi, kial ili sukcesis en la batalo kontrau kancero. Li diris kun rideto: “Antau chio oni devas havi bonan animstaton kaj esti kuracata science kaj bonordigata de la familia kaj socia vivo. Efektive, la kanceroj ne estas timindaj. En la efektiveco multaj kanceruloj mortis de timego. Ili opiniis, ke la Morto kaptis lian sorton kaj ili tute perdis la memfidon.”

     Elementlerneja instruistino Cai Fengying kancerulighis antau 18 jaroj, sed nun shi restas vigla. En la unuaj tagoj, kiam shin atakis mama kancero, shi ne povis ech kombi siajn harojn kaj levi manghbastonetojn, sed shi persiste faris fizikan ekzercadon chiumatene, spiris freshan aeron, fleksis kaj turnis la dekstran brakon. Nun shi povas ne nur fari dommastrumadon, sed ankau prizorgi sian nepon, kaj en la pasinta jaro shi ekokupis sin pri instruado de hejmaj laboroj. Shi diris: “Ne ghoju pro ricevo de richajhoj, nek malghoju pro persona doloro. Estu modesta kaj grandanima! Estu kontenta pri via nuna stato! Jen la shlosilo por venki la kanceron.”

     En la ghardeno chiuj membroj estas malfelichaj lau la sorto, sed tie regas ghoja atmosfero. La loko registris firmajn pashojn de la homoj, kiuj suferas de la tiel nomataj nekuraceblaj malsanoj.

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688