Hui
Shangyi estas 17-jara knabino. Nun shi lernas en la supera tria
klaso de la Kvara Mezlernejo de Pekino. Chi-sube legighos shia
lernejana vivo.
Shi amas sian lernejon
En 1983 la sesangulaj klaschambroj,
observatorio kaj aliaj domoj estis riparitaj kaj dekoraciitaj,
tiel ke la medio farighis pli bela kaj kvieta. En la lerneja
korto dislokighas pli ol 100 sonkestoj. En la ripozaj horoj
audighas orelplacha muziko. Hui Shangyi estas kontenta, ke shi
povas lerni kaj vivi en tiel bela medio.
Shi amas siajn instruistojn
La instruistoj de la Kvara Mezlernejo
de Pekino estas eminentaj kaj la matematikaj instruistoj devas
havi pli altan rangon ol magistreco kaj iuj instruaj materialoj
estis kompilitaj de la instruistoj mem. Respondante al la politiko
de la shtato malpezigi la sharghon de la lernantoj, la lernejo
faras penadon, por ke la geknaboj bone posedu la sciojn tuj
en la lecionoj. Komence Hui Shangyi ne kutimis ne plenumi la
taskojn hejme kaj post klarigo de instruisto shi iom post iom
alkutimighis al tiu metodo de memstara lernado.
Kun granda ghojo shi cheestas la lecionojn.
La instruisto de fiziko povas elfosi interesajn aferojn el simplaj
temoj konataj por chiuj, kaj li povas etendi la temon de vektoro
al la romano "Rughdoma Songho". Kiam la instruisto
de geografio instruis artefaritan geografion, li priparolis
ankau la urban projektadon. Li organizis diskuton pri reformado
pri trafiko de Pekino.
Grupoj A kaj B
La Kvara Mezlernejo estas fama en
la tuta urbo kaj ghi akceptas ekskluzive eminentajn lernantojn.
Jam antau 20 jaroj ghi ekpraktikis tian instruadon, ke antau
chio ghi observas la lernantojn kaj poste lau la trajtoj de
ilia pensado faras instruadon en malsamaj grupoj, ekz. la grupo
A konsistas el viglapensaj kaj diskutemaj lernantoj, dum la
grupo B el atentemaj, silentemaj kaj diligentaj lernantoj. Hui
Shangyi lernas matematikon kaj la anglan lingvon en la grupo
A. Shi rimarkis, ke la grupo A dedichas grandan atenton al sugestado
kaj sur la nigra tabulo vidighas multe da malgrandaj cirkloj,
dum sur tiu de la grupo B legighas bonordaj skribajhoj.
Nedevigaj kursoj
Hui spertis chagrenon pri elekto de
nedevigaj kursoj. En la nomita mezlernejo la nedevigaj kursoj
havas du specojn, t.e. la kursoj koncernantaj la studobjektojn,
kiaj eksperimento pri chela genetiko, aplikata infinitezima
kalkulo, lego de gongfu-romanoj, ekzotaj moroj, gazetara
angla lingvo kaj aboco de ekonomiko, kaj la aliaj kursoj rilataj
al la artaj kaj sportaj aktivadoj, kiaj chin-stila pentrado,
Chen-skola tajghichuan, kalistenio, brigho, vejchio
kaj kolektiva socia danco. Lau siaj amo kaj trajtoj shi elektis
la kursojn pri eksperimento de chela genetiko, aboco de ekonomiko,
Chen-skola tajghichuan kaj brigho.
Iafoje tagmeze shi lernas manipuli
komputilon, kaj shi ellernis aranghon de retpaghoj kaj movbildoj.
Sociaj aktivadoj
Dum lernado en la Kvara Mezlernejo
shi multe partoprenis en la signifaj sociaj aktivadoj.
Dum la pekina invito de la 29-aj Olimpikoj,
la inspekta teamo de la Internacia Olimpika Komitato vizitis
la Kvaran Mezlernejon de Pekino. En la agho de 6 jaroj Hui Shangyi
eklernis la anglan lingvon kaj flue parolas angle. Tiufoje shi
funkciis kiel chicheronino kaj interpretistino de la estro de
la teamo. Shi bone montris sian talenton en la laboro kaj pro
tio la lernejo laudis shin. Shi akceptis ankau la edzinon de
Yertsen el Rusio kaj invitis britajn mezlernejanojn por fari
amikecan konkurson de nagho en la Kvara Mezlernejo de Pekino.
La Kvara Mezlernejo faris amikecan
intershanghon kun germana lernejo kaj shi membrighis al la vizitgrupo
al Germanio. Shi kaj shiaj kamaradoj traveturis Luksemburgion,
Belgion kaj Nederlandon kaj fine atingis Germanion. La vojagho
en Europo multe larghigis shian vidkampon.
Shi partoprenis ankau amikecan viziton
al mezlernejo Espero en okcidenta Chinio. La granda diferenco
inter la urboj kaj kamparo, inter richeco kaj malricheco profunde
impresis shin, ke shi donis pli grandan energion al sia lernado.
Perspektivo
La geknaboj de la Kvara Mezlernejo
de Pekino lernas eminente kaj pli ol duono de ghiaj abiturientoj
sukcesas en la ekzameno por Qinghua-universitato, la Pekina
Universitato kaj aliaj unuaklasaj universitatoj de Chinio. Ankau
Hui Shangyi deziras lerni en Qinghua-universitato.