Migrobirdoj
estas birdoj, kiuj flugas de loko al loko lau shanghoj de sezonoj.
Nun en Chinio aperis maljunuloj, kiuj simile al migrobirdoj
migras al komfortaj lokoj por eviti frostan vintron kaj ardan
someron.
En 2002 tuj post vintrigho en Pekino
Liu Zongren kaj lia edzino, emeritoj de la China Fremdlingva
Eldon-Distribua Administracio, veturis al Zhuhai, suda Chinio,
kie la klimato estas varmeta por travintri che sia filo. Ili
revenis en Pekinon marte de la sekvanta jaro.
Chinio havas diferencajn klimatojn
pro sia vasta teritorio. Somere ie en suda Chinio la temperaturo
ofte estas ch. 40°C, sed tiam en Dalian, Harbin, Changchun
kaj aliaj nordaj urboj la klimato estas agrabla. Januare en
multaj urboj de norda Chinio la temperaturo falas sub O°C,
sed en Guangxi, Hainan kaj aliaj lokoj de suda Chinio estas
pli ol 10°C kaj oni shatas tiujn idealajn lokojn por eviti
la malvarmegon. Somere flugi norden kaj vintre suden furoras
en Chinio por multaj maljunuloj.
Fine de 2001 Zhang Xiaoyi kaj shiaj 9 kamaradinoj, emeritoj
de la Forsto-administracio de Harbin, veturis de norda Chinio
al Beihai, chemara urbo en suda Chinio, kaj tie loghis 3 monatojn.
Por tio chiu el ili pagis nur 3500 juanojn (8.3 juanoj egalas
al unu usona dolaro).
Kial multe da maljunuloj somerumas
kaj vintrumas en malsamaj lokoj?
En 2002 paro da emeritoj de Interna
Mongolio pasigis la Printempan Feston en Hainan-insulo. Antau
tio ili vivis tie jam 6 monatojn. Ili, salajrataj ne multe,
luis loghdomon de tiea loghanto kaj sin miksis en la lokan civilan
vivon de la sudanoj. Matene ili kolektis diversajn marproduktajhojn
en la horoj de malfluso che la marbordo kaj tage vendis tiujn
marproduktajhojn prilaboritajn de ili mem kaj kuiritajn maizspikojn,
kaj babiladis kun turistoj de diversaj lokoj. Ilia enspezo en
5-6 tagoj estis suficha por ilia elspezo por unu monato. Ili
vivis feliche de sia propra laboro.
S-ro Liang estas loghanto de Shandong-provinco en orienta Chinio,
sed li vintrumas en Beihai. Li diris: “En la dua tago
post kiam mi venis chi tien, mi ne rigardis belan pejzaghon,
sed serchis bazaron de legomoj por lerni preparadon de bongustaj
pladoj de la loko.” Lia edzino diris: “Kune kun
ni venis chi tien niaj malnovaj kolegoj kaj kunlernintoj. Ni
ludas shakon, babilas kaj achetas objektojn por kiel eble plej
rapide alkutimighi al la loka medio kaj bone vivi tute novan
vivon en nova loko, kaj nun ni sentas nin felichaj.”
Fakulo de la China Esplora Centro
pri Maljuneco diris, ke vivi en tute nova urbo diferencas de
simpla turismo. La turistoj estas vizitantoj, sed la vivantaj
en nova urbo estas portempaj urbanoj kaj devas alkutimighi al
la nova medio, lokaj lingvo kaj manghajhoj. Efektive por esti
portempaj loghantoj de nova urbo la maljunuloj devas pli multe
partopreni la socian vivon kaj tio tre utilas al ilia sano ne
nur fizika sed ankau psikologia.