En
2002 s-ino Liao Xiaoyi, direktoro de la Medikultura Centro de
Tervilagho, Pekino, farighis mediprotekta konsilanto de la Pekina
Organiza Komitato por la 29-aj Olimpikoj kaj shi sin ekokupis
pri ellaboro kaj efektivigo de la plano pri Verdaj Olimpikoj.
Junie de 2000, shi ricevis premion Sofie en Norvegio kaj farighis
la unika ricevinto de tiu premio en tiu jaro. En la dekkelkaj
jaroj kiel popola mediprotektanto shi spertis kaj ghojon kaj
malghojon. Shi diris, ke oni donis tiun premion al chino kun
granda espero, char hodiau la mediprotektado de Chinio grave
influos la perspektivon de la tuta homaro.
Liao Xiaoyi fondis popolan premion
Tervilagho per la 100 mil usonaj dolaroj, kiujn shi ricevis.
Shi deziris, ke pli da chinaj mediprotektantoj ghuu la honoron
de la premio Sofie kaj portu sur si la respondecon pri china
mediprotektado.
Shi estas filozofia magistro. En 1990 shi laboris en la China
Akademio de Sociaj Sciencoj. Tiujare shia amiko diris al shi:
“Mi malesperighis pri la medio en la estonteco, char Yangzi-rivero
farighos malklara kiel la Flava Rivero. La homoj pereigos sin
mem en la katastrofoj, kreitaj de ili mem.” Liao Xiaoyi
diris: “La homaro posedas fortan teknologion kaj certe
solvos la problemon.” “Kiamaniere? Chu estas atesto?”
Liao Xiaoyi fosis en la biblioteko de la akademio, sed trovis
neniun libron pri mediprotektado. Shi legis artikolon, kie la
autoro diris, ke se homoj daure detruos la teron, ili do farighos
senhajmaj. La vortoj korshiris shin. Shi diris: “Ankau
mi estis kulpa al la tero kaj mi devas korekti mian eraron.”
Shi verkis artikolon “China
industrio kaj ghia kosto por medio”. Edifite de televida
programo, shi komencis verki televidan filmon “Verda civilizacio
kaj Chinio” por ke la mediprotektado farighu komuna agado
de la popolo. Sed neniu volis investi al ghi, ke shi falis en
embarason.
Komence de 1992 shi kun la filino
flugis al Usono por kunesti kun la edzo kaj doktorighi. En Usono
shi ricevis leteron de amiko, kiu diris al shi: “Mi akiris
monsumon. Chu ni povos realigi nian revon pri verdeco, tion
decidos via reveno.” Shi reflugis al Chinio, promesinte
al la edzo kaj filino, ke post 3 monatoj shi revenos al ili.
En flughaveno de Pekino, kiam shi vidis la grizan chielon, shi
larmis. Shi diris: “Ni vivas sur la sama tero. Kial la
aero en Usono estas tiel fresha?” Shi estis humiligita
pro malglata spirado. Poste shi sciis, ke per la mono, kiun
shia amiko akiris, oni povas nur dungi videoregistriston kaj
lui domon. Shi devas mem redakti, prezidi kaj prepari la filmon.
Shi intervjuis 30 ekologojn kaj plenumis la 60-minutan televidan
filmon “Intervjuo pri verdeco”. Shi spertis grandan
suferon. Sed ho ve! Neniu televida stacio volis prezenti ghin.
Maje de 1993 shi reflugis al la edzo kaj filino kun rompita
revo.
Shi rezignis la revon pri doktorigho, sed daurigis la revon
pri mediprotektado. Usonano demandis: “Kial?” Shi
respondis: “Al Usono ne mankas doktoroj, sed al Chinio
mankas mediprotektantoj.” Shi alighis al mediprotekta
organizo de Usono kaj studis teorion pri mediprotektado kaj
cerbumadis pri la ebleco doni leghon pri mediprotektado en Chinio.
Foje shi vidis, ke en rubotraktejo oni klasifikis la rubon.
Shi demandis: “De kie vi lernis tion?” “De
Chinio, chu ghi nun ne klasifikas?” “Ne. Ghi forbruligas.”
“Kial vi forlasis tiel bonan metodon?” redemandis
la usonano kun gapaj okuloj.
En 1995, antau la Kvara Monda Virina
Konferenco, en Usono tre viglis neregistara mediprotekta forumo.
Liao rimarkis, ke virinoj konsistigas grandan parton de la mediprotektantoj,
kiuj organizis popolan societon, destinitan por kontroli koncernajn
leghojn kaj influi la parlamenton. Liao estis refoje ekscitita
de produktado de filmo. “Estos tre bone, se mi vizitos
virinojn pri mediprotektado kaj projekcios la filmon en la virina
konferenco por ke prestighaj virinoj de Chinio sin okupu pri
mediprotektado.” En Novjorko, sidejo de UN, shi audis
la vochon de evoluintaj kaj disvolvighantaj landoj pri mediprotektado.
Shi serchis chinojn, sed ne trovis. Shi multe bedauris la silenton
de Chinio.
Shi petis oficiston de UN helpi fari televidan filmon. Al lia
demando “Pro kio vi faras tion?” shi respondis:
“Char mi amas tiun teron.” Shi elspezis chiujn siajn
enspezojn kaj dungis lertan videoregistriston. En la dauro de
3 monatoj shi intervjuis 40 eminentajn virinojn pri mediprotektado.
Maje de 1995 shi kaj shia filino revenis
Chinion, kun la televida filmo “Filinoj de la tero”.
Per la mono, akirita de shi internacie, shi projektis televidan
filmon “Mediprotekta tempo”. Tiam shi, kiel lerta
filmisto, bone sciis, kiel shpari la monon. En la dauro de pli
ol unu jaro shi biciklis tien kaj reen en Pekino kun registritaj
diskoj redaktindaj.
En la tempo, kiam shi renkontis grandan
malfacilon en la filmado, alilanda konsultigha kompanio informighis
pri shia sinteza kapablo en filozofio, ekonomiko, sociologio,
ekologio kaj lerteco pri la china kaj angla lingvoj kaj volis
dungi shin kontrau alta salajro. Shia amiko konsilis: “Prenu
tiun laboron. Unue por la vivo kaj poste por la disvolvigho!”
Shi kapskuis: “Mi havas mian propran aferon.” Marte
de 1996 norvega chefministro vizitis Chinion kaj ricevis intervjuon
de Liao Xiaoyi. Tiamaniere shi finis sian redaktadon de “Filinoj
de la tero”. Shi fondis la unuan chinan popolan mediprotektan
societon Medikultura Centro de Tervilagho en Pekino. La 22-an
de aprilo, 1996, kiam oni solenis la Tagon de la Tero, CCTV
elsendis la filmon “Mediprotekta tempo”, kaj poste
en la sama horo chiuvendrede audighis shia vocho: “Ni
havas nur unu vilaghon, kie ni povas vivi, tio ja estas la Tero.
Protekti ghian medion estas devo de chiuj vilaghanoj.”
Nun shi povas diskonigi la sciojn
pri mediprotektado per publikaj komunikiloj, shi helpis ankau
la loghkvartalojn, bazajn unuojn por mediprotektado. De 1996
shi kaj shiaj kolegoj dedichis grandan energion al la teorio
kaj efektivigo pri verdaj loghkvartaloj kaj havas intiman kunlaboron
kun bazaj registaroj. Shi opinias, ke por konigi al la popolamasoj
la signifon de mediprotektado, oni devas profundigi ghin en
la vivon, en chiujn loghkvartalojn. Estas ghojinde, ke shia
teorio pri “verda vivo” kaj “verdaj loghkvartaloj”
estas jam aprobita de la registaro kaj socio. La Pekina Olimpika
Organiza Komitato engaghis shin en konsilado pri mediprotektado.
Kaj shi aktive partoprenas ellaboron kaj efektivigon de la plano
pri Verdaj Olimpikoj. Shi diris, ke la verdaj loghkvartaloj
estas grava konsistiga parto de Verdaj Olimpikoj lau la plano.