La
tradicia loghantara komitato, konsistanta chefe el maljunulinoj,
kiuj ofte “intervenas” en fremdajn aferojn, farighis
bona helpanto de la registaro en la batalo kontrau SARS.
En la komenco post fondigho de la
nova Chinio, t.e. en la 50-aj jaroj de la 20-a jarcento, en
chiuj urboj de Chinio fondighis loghantara komitato lau dislokigho
de la loghantoj, tio estas la fundamenta administra organizo
de la chinaj urboj. Siatempe la loghantara komitato konsistas
chefe el senlaboraj dommastrinoj kaj iuj emeritoj, fervoraj
por la loghkvartala laboro. Siatempe la loghantaraj komitatoj
ludis gravan rolon en organizado kaj mobilizo de la loghantoj
en la socialisma konstruado kaj beligo de la hejmloko.
Kun la socia evoluo multe da malaltaj domoj estis anstatauitaj
de altaj domoj, sed loghantara komitato restis kiel brancho
de la registara institucio. Ghi helpas la registaron en diversaj
aktivadoj, kiaj solvo de iuj problemoj en la chiutaga vivo kaj
purigo de la loghloko, kaj en 2003 ghi sin jhetis en la batalon
kontrau SARS.
Preskau chiu loghantara komitato estis
taskita distribui desinfektajhojn, mezuri korpan temperaturon
kaj ne lasi la fremdulojn eble kun virusoj eniri la loghkvartalon.
La komitato havas registron pri chiuj
loghantoj. Ghi estas klara pri ilia okupo: Kie ili lernas kaj
kie ili laboras. La china registaro deziras, ke la loghantara
komitato ludu sian rolon en rapida trovo de SARS-malsanuloj
kaj malhelpo de infektado.
Kontrola reto
S-ino Cui, 39-jara, estas volontulo de la loghantara komitato.
Shi staris che la vojkrucigho kaj observis chiujn pasantojn.
Shi diris: “Chiutage tuj post fino de la laboro mi dejhoras
chi tie por malhelpi fremdulojn iri en nian loghkvartalon, ke
ili ne portu SARS-virusojn al ni.”
Shi kaj shiaj kolegoj faris la gheneralan
laboron por batali kontrau SARS. Chiutage almenau 8 homoj observis
surstrate. "Ghis nun en nia loghkvartalo neniu infektighis
je SARS," shi diris.
Iuj loghantaraj komitatoj alprenis pli rigorajn rimedojn. En
la urbo Baoding, Hebei-provinco, la loghantara komitato establis
kontrolan stacion sur chiu strato kaj chiu volontulo inspektis
10 familiojn kaj donis grandan atenton al kontrolado de la kamparano-laboristoj,
revenintaj de epidemiaj lokoj, kaj homoj, kiuj havas simptomojn,
similajn al tiuj de SARS. Komence de majo, s-ro James, fakulo
de la Monda San-Organizo, diris: “Tio estas komplika kontrola
reto.”
Observado
Jen la korto n-ro 10 de Dongcheng-distrikto, Pekino. S-ro Zhang
kun rugha bendo sur la brako diris: “En nia plansetlejo
loghas 2000 homoj.” Apud li staris nigra tabulo, kie legighas
4 rimedoj kontrau SARS: “Kiel eble plej baldau rimarku,
raportu, izolu kaj kuracu.” Kaj sur alia tabulo legighas:
“Hodiau dejhoras s-inoj Zhang kaj Qiao de la tria sektoro.”
Oni dejhoris tie kaj mezuris la korpan temperaturon de la pasantoj.
Tiuj dejhorantoj estis membroj de
la loghantara komitato. Kiel estro de la komitato, Zhang respondecis
pri observado. Tio ja ne estis facila laboro, char chiutage
ili devis labori 16 horojn.
Aparta tasko
En la lastaj jaroj la loghantaraj komitatoj multe shanghighis:
Ili havis membrojn multe pli junajn kaj iuj junaj homoj, finintaj
studon en altaj lernejoj, eklaboris en tiu organizo. Ili energie
rekomendis al la senlaborighintoj novan okupon, faris multon
por richigi la kulturan vivon de la loghantoj kaj prizorgis
maljunulojn.
La loghantaraj komitatoj funkcias
kiel helpantoj de la registaro. Nun ili faras multon por propagandi
kaj ekspliki la politikojn de la Centra Registaro. La 5 kadroj
de la komitato de la korto n-ro 10 faris brilan ekzemplon chi-flanke.
S-ro Zhang diris: “Chiuj loghantoj subtenas nian laboron
kaj chiu domo havas dejhoranton. La batalo kontrau SARS plifortigis
nian amikecon.”
Kontento de MSO
Hebei-provinco, limtushanta Pekinon, havas 65 milionojn da loghantoj
kaj tie estis 177 SARS-malsanuloj. Tie ne estis evoluinta medicina
reto nek avangarda komputora sistemo, tamen mobilizante chiujn
fortojn, ili penadis por malhelpi disvastighon de SARS.
S-ro James estis taskita de la Monda
San-Organizo por inspekti Hebei-provincon pri SARS. Post la
inspektado li diris, ke kvankam la metodo ne estas scienca,
tamen en la disvolvighantaj landoj kun granda loghantaro, kia
Chinio, ghi estas efika. Li diris ankau, ke li kaj liaj kolegoj
vidis viglan defendsistemon kontrau SARS. La medicinistoj ne
nur zorgas SARS-malsanulojn en hospitaloj, sed anaku serchas
SARS-malsanulojn en chiuj urboj kaj vilaghoj. Ankau alia fakulo
de MSO montris sian kontenton. Li diris, ke tiu chin-stila laboro
multe kuraghigis ilin.