SARS
furiozis!
Pli kaj pli malmultighis pasantoj sur la
stratoj kaj multaj el ili portis bushoshirmilon. Televizio senchese
raportis pri SARS kaj mi havis timon same kiel aliaj urbanoj.
Mi iris al miaj gepatroj. Mi ghojis, ke ili estis trankvilaj,
kaj baldau ilia trankvileco infektis min. Mi pasigis che ili
kaj zorgoplenan kaj agrablan printempon.
Atenti raporton pri SARS kaj akrigi singardemon
Jam
en aprilmezo mia patrino ofte telefonis al mi, urghigante, ke
mi revenu al shi, char kutime mi shatis kunveni kun amikoj kaj
manghi kun ili en restoracio. Miaj gepatroj deziris, ke mi estu
che ili dum la tempo de SARS. Fine mi dicidis loghi kelkan tempon
che ili. Ili tre ghojis pro tio.
Mi ne multe parolis kun ili pri SARS,
por ke ili ne tre zorgu. Sed fakte ili tre atentis la situacion
de SARS kaj ofte intershanghis singardajn metodojn per telefonado
kun malnovaj amikoj.
Chiutage mi kaj miaj gepatroj atente
televidis por informighi pri la nombro de kontaghitoj. Ni portis
bushoshirmilon eksterdome. La patrino chiutage shprucigis sterilizan
likvajhon sur la plankon, pordansojn, tablon kaj seghojn, sekve
la hejmo estis saturita de odoro de la likvajho. Ni tenis la
chambrojn ventolitaj.
La patro ofte telefonis al sia fratino
laboranta en televizio, kaj la patrino al sia frato streche
laboranta en hospitalo.
Ekzerci korpon kaj prizorgi florojn kaj fishetojn
La
patrino ellitighis je la 7-a kaj sin ekzercis per Tajghichuan
en promenejo en la plansetlejo. Unu horon poste shi revenis
hejmen kaj komencis sterilizadon kaj preparis matenmanghon por
mi kaj mia patro. Mia patrino peklis multe da ovoj. Mi tre shatas
peklitan ovon kaj prenis unu ovon chiumatene. La patrino instigis
min ekzerci korpon kune kun shi, sed mi preferis dormi pli longe.
Post vespermangho mi kaj miaj gepatroj
promenis. Multaj homoj ekhavis tiun kutimon pro la atako de
SARS. Antau longe mi chesigis sportan ekzercadon. Dum tiu tempo
mi farighis pli forta.
Miaj gepatroj shatas kulturi florojn
kaj en ilia hejmo estas multaj florvazoj bele aranghitaj. Dum
loghado che la gepatroj mi multe sciis pri florkulturado. La
patrino havis 2 orfishojn. Dum la atakado de SARS multaj standoj
de ornamfishoj fermighis kaj mia patrino ne povis akiri akvajn
pulojn por la fishoj. Mia patrino donis al ili panerojn, sed
ili ne manghis kaj mortis. La patro diris, ke post la epidemio
li donacos al shi pli belajn orfishojn.
Strecha laboro kaj agrabla legado
Mi estas redaktoro de la reta EPCh. Por malebligi infektighon
de la laborantoj, la redakcio decidis, ke mi plenumu laboron
hejme. Chiutage mi laboris 7-8 horojn hejme antau la komputoro
kaj poste retposhte sendis la artikolojn al la redakcio.
Mi kaj mia patro shatis interdemandi,
kiuj libroj estis legitaj lastatempe. Mia patro estas legema.
Kiam mi laboris en la China Esperanto-Eldonejo, mi donacis al
li librojn, kiujn mi redaktis. Chi-foje mi rimarkis, ke tiuj
miaj libroj estas bonorde vicigitaj en tuj videbla loko en lia
libroshranko. Li fieris pro mia laboro.
Ambau mi kaj mia patro shatas legi
romanojn pri Gongfu kaj pri tio ni havis nechesigeblan
babiladon. Chi-foje mi trovis, ke la patro kritikas Gongfu-filmojn
en televido.
Nun SARS en Pekino estas superregita.
Dank’ al ghusta preventado neniu el miaj familianoj kaj
kolegoj estis infektita de la malsano kaj chiuj revenis al normala
vivo kaj laboro.