Printempe de 2003 Chinio spertis senfajran
militon. Ghia chefurbo Pekino devis elteni senprecedencan provon.
La damninda SARS severe kaj rapide atakis pekinajn loghantojn,
kio estis tute ekster la atendo. La 20-an de aprilo la Ministerio
de Sano de Chinio publikigis, ke tiutage en Pekino estas 339
SARS-malsanuloj. La 27-an de aprilo la totala nombro de SARS-malsanuloj
en Pekino superis 1000. La 29-an de aprilo aliaj 152 homoj malsanighis
je SARS. Ghuste ekde tiu tago, lau arangho de la gvidanto, mi
plenumis mian oficon hejme.
Malfaciloj
Mi
estas raportisto de reta El Popola Chinio. Chiumonate mi devas
konigi al niaj legantoj shanghighon de la china socio kaj diversajn
aferojn de Chinio. Mi bone scias, kial la gvidanto aranghis,
ke mi laboru hejme en la tempo, kiam furiozis la epidemio SARS:
Por maloftigi eldomighon kaj malpliigi la eblecon infektighi.
Sed mi ne atendis, ke mi devas shanghi mian vivmanieron por
konformighi al la nova arangho dum pli ol 50 tagoj kaj mi devas
shanghi ankau miajn labormetodojn.
Hejme neniu ghenis min, mi ne ripozis,
mi konscie laboris. Tio ja ne estis facile.
Antau chio mi devis krei etoson utilan
al la laborado. De tiam mia hejmo ne plu estis loko sole por
mia malstrechigho, sed serioza oficejo. Mi denove aranghis la
legochambron: Mi formovis la librojn, ne bezonatajn por la laboro.
Mi pendigis okulfrapajn kaligrafajhojn: "Eksterordinara
laboro". Kaj post tio mi aranghis mian laboron: selekti
temon, elekti fotojn, difini la horojn por detali la laboron.
Chiufoje, kiam mi sidis tie, mi zorgis ekskluzive pri temoj,
artikoloj, materialoj kaj fotoj. Mi rifuzis chiujn hejmajn bagatelojn.
Mia maltrankvilo pri perturbo de retposhto
Laborante hejme, for de la redakcio
kaj miaj kolegoj, mi neniom malstrechis min. Mia laboro nedisigeblas
de komputilo kaj interreto, retposhto kaj telefono. Por garantii
glatan plenumon de la chiutaga laboro mi devis bone protekti
mian hejman komputilon.
Lunde, post plurfoja polurado mia artikolo
“La pandoj kunekzistos longatempe kun la homaro”
estis preta kaj mi devis sendi ghin retposhte al la redakcio.
Tiam estis iom pli malfrue ol la tria horo posttagmeze. Sed
ho ve! Mi neniel sukcesis sendi ghin retposhte. En mia hejmo
mankis larghrubanda ekipajho kaj antaue mi ligis mian komputilon
al lineo de telefono. Tiam senchese signalis modem
ekster la aparato. En la redakcio mi chiam uzis regionan reton,
kaj se estus ia perturbo, ghin traktus la funkciulo, kiu speciale
zorgas pri komputiko. Sed tiutempe mi devis mem solvi la problemon.
Urghis la tempo. Mi jam diris al mia redakcio, ke tiutage mi
nepre sendos al ghi la artikolon, char post tio miaj kolegoj
devas ekzameni, poluri, traduki kaj surretigi la tekston. Tial
mi demetis la modem kaj veturis kun ghi al vendejo
de komputiloj. Sed pro SARS, la vendejo fermighis pli frue ol
kutime je du horoj. Mi devis do reveni hejmen kaj en la sekvanta
mateno mi portis diskon al la redakcio.
Kuraghigo de la batalo kontrau SARS
Samkiel
aliaj raportistoj, mi ne povas resti hejme senfare. En la eksterordinaraj
tagoj ili kontaktis la socion kaj popolon per aliaj manieroj.
Se ili chiam restus hejme senfare, ili sentus malkutimighon.
La 1-a de junio estas la Internacia
Infana Tago. Tiutage en Chaoyang-parko de Pekino okazis aktivado
kun la temo “Chinio en eksterordinaraj tagoj”. La
naivaj infanoj en blanka T-chemizo flugigis kajtojn dukolorajn:
nigra kaj rugha. Ili flugigis sian bondeziron al la bela morgauo,
al la malproksima chielo. Ili deziris al chiuj sanon kaj sukceson
en laboro. Iuj deziris, ke la medicinistoj renkontighu kun siaj
familianoj kiel eble plej baldau kaj la SARS-malsanuloj kiel
eble plej rapide resanighu.
“Etendu viajn manojn, etendu
miajn manojn! Ni chiuj etendu niajn manojn kaj ni farighos fortaj.”
La loghantoj de la chefurbo firme unuighis
en la batalo kontrau SARS. En tiuj malfacilaj tagoj ili ne plendis
unu kontrau alia, sed subtenis kaj kuraghigis sin reciproke
kaj faris ech chiun bagatelon kaj batalis kontrau SARS chiamaniere.
La subite furiozighinta SARS multe
meditigis Pekinon, kiu faris chion eblan por shanghi la malbonon
en bonon. Evidente plirapidis konstruado de alarma kaj kontrola
sistemoj, sistemo por raporti la epidemian staton kaj preventa
sistemo en loghkvartaloj, iom post iom perfektighis la publika
higiena sistemo kaj plifortighis la kapablo por trakti subitajn
kaj krizajn aferojn, iom post iom perfektighis la sistemo por
publikigi informojn, levighis la kunordiga kapablo de diversnivelaj
registaroj kaj laborefiko de la administracioj... Chio chi tio
multe utilas al ekonomia disvolvigho de la urbo, fundamenta
realigho de modernigo kaj gastigo de sukcesaj Olimpikoj en 2008.
SARS
donis ankau apartan lecionon al la loghantoj de Pekino. Ili
ekhavis konscion kulturi sian bonan higienan kutimon kaj levis
sian konscion pri publika higieno. Kaj krom tio enradikighis
en la chiutaga vivo kaj laboro sciencoj, racio, devoj kaj amo.
Multe da urbanoj diris: “Unuanime ni venkas la malfacilojn
en komuna afero. La pekinaj loghantoj estas pli firme unuigitaj!”
Nun oni jam eliris el la ombro de SARS.
Gajninte venkon en la senprecedenca
batalo kontrau SARS, Pekino pli larghe malfermos sian pordon
kaj certe farighos pli bela, matura kaj firmvola.