40-jara
s-ro Zhang Jian denaske ne havas maldekstran manon kaj antaubrakon.
La kripleco multe malfaciligas lian vivon, sed tio ne povas
bari lian strebon al bela idealo.
Deinfanece li shatas pentradon. Post
diplomigho el supera mezlernejo li estis engaghita de kelkaj
belartaj fabrikoj kiel projektisto. Sed li ne povis longe labori
tie pro la kripleco. Pli malfeliche estis, ke lia edzino forlasis
lin, kiam ilia filo estis 4-jara. La vivtenado de li kaj lia
filo dependas de tre malgranda registara subvencio. Kelkaj pentristoj,
kiujn Zhang Jian konas, donis al li helpon kaj fama china
delikatlinia pentristo Kou Zhen prenis lin dischiplo rigardinte
liajn pentrajhojn. Ghuste tiam Zhang ekhavis la ideon fari lignogravurajhon
kopie al la fama antikva pentrajho “Bildoj che Bianhe-rivero
en la Chefurbo” de Zhang Zeduan.
La
pentrajho estis farita en la regperiodo Xuanhe (1119-1125) de
Song-dinastio. Kopiado de tiu pentrajho estas tre malfacila.
En la pentrajho estas 1000 homoj, dekoj da diversaj shipoj kaj
multaj domoj. Gravuro estas pli malfacila, precipe por unubraka
Zhang Jian. Sed instigite de arda deziro reaperigi la pentrajhon
sur ligno, Zhang Jian komencis la grvuradon en 1999.
La materialo estas ligno de paulovnia arbo, ne malkara. Kvankam
liaj amikoj monhelpis lin, sed chiufoje li nur povis acheti
malgrandan pecon da ligno. Chiutage, escepte de preparado de
manghoj por la filo, li dedichis la tutan tempon al la gravurado.
En la pasintaj 3 jaroj li eluzis pli ol 100 tranchilojn kaj
ghis la fino de 2002 li jam finis trionon de la laboro.