|
|
|
Familioj profunde
en Taihang-montaro |
Malnovaj domoj |
En rikolta sezono |
|
|
|
En hejmo de kamparano |
Shtona vojo |
Avino kaj nepo |
|
|
|
Senzorga vivo |
Profunde en la montaro |
|
Taihang-montaro ondante etendighas centojn
da kilometroj en la provincoj Henan, Shanxi kaj Hebei. Ghi estas
grava ekologia shirmilo de la Nord-chinia Ebenajho kaj la fonto
de la riveroj chirkau la montaro.
Malfrue en la autuno de 2002 mi havis
la shancon vitizi en la montaro. Unue mi veturis per trajno
4 horojn por atingi la urbon Handan. De tie mia amiko veturigis
min per jhipo.
Elirinte el la ebenajho, ni eniris
en la montaron. Malrapidighis la jhipo. Asfaltita vojo ne estas
largha, sed ebena, kaj la monotona kurado de la jhipo dormigis
min.
Mi estis vekita de la shoforo. Li
diris, ke ni jam atingis la urbon de Shexian-gubernio. Mi malfermis
la okulojn kaj vidis, ke cheno da montoj baras mian rigardon,
kaj fakte la urbo estas chirkauita de montoj.
Frue en la sekvanta tago ni daurigis
la veturadon. Post 3-hora veturado ni atingis Wangjinzhuang-vilaghon.
Ni tuj trovis, ke ni venis en la shtonan mondon: shtonaj stratoj,
shtonaj domoj, shtonaj kioskoj, shtonaj tabloj, shtonaj mueliloj...
Chie estas shtonoj kaj la loko shajne jam fandighis kun shtonoj.
La vilagho havas historion de pli ol
300 jaroj kaj odoras antikvan arkitekturon de la dinastioj Ming
kaj Qing. En la vilagho estas 5 stratoj kaj 8 stratetoj, en
totala longo de 3.5 kilometroj. La stratoj estas pavimitaj ekskluzive
per shtonoj en diversaj grandecoj kaj formoj. Vetero kaj homa
irado poluris la vojojn, ke ili estas rebrilantaj.
Estis rikolta sezono, kaj chie en la
vilagho estis sunumataj maizospikoj kaj persimonoj. Kiam ni
eniris en la vilaghon, la babilantaj vilaghanoj ambauflanke
de la stratoj varme salutis nin kaj afable invitis nin en sian
domon. Ni multe fotis la interesajn shtonajn konstruajhojn.
Ni havis tagmanghon en la familio de
s-ro Liu. Bofilino de la dommastrino preparis por ni la manghon
kaj ni babilis kun la mastrino. Shi aghas 54 jarojn kaj perdis
la edzon antau 3 jaroj. Shia unua filo edzighis en la pasinta
jaro kaj dungighis aliloke. Shia filino vizitas mezlernejon
kaj la bofilino plenumas la kamplaboron. La filo chiumonate
poshtsendas monon hejmen, kaj la vivo ne estas malfacila. En
la familio estas chiaj elektraj aparatoj, kiajn la urbanoj kutime
posedas. Krome shia hejmo jam estis ekipita per telefono. Shi
diris, ke ili dankas tion al la shtata plano “interligi
chiujn vilaghojn per telefonio”, kaj shi povas ofte audi
la vochon de la filo.
La tagmangho estis pretigita. La mastrino
prezentis al ni grandan bovlon da kuirita milio. Apetita odoro
de la manghajho tiklis nian nazon. La mastrino diris: “La
milio estis jhus rikoltita. Unue ni boligas milion en akvo,
poste kuiras ghin kune kun terpomo kaj kukurbo en oleo kaj poste
vaporumas.”
Post la tagmangho ni adiauis la gastigantojn.
Ni jam longe veturis, sed la apikaj montoj, la shtonoj en interesaj
formoj kaj la vizaghoj de la honestaj kamparanoj reaperadis
en nia memoro.