|
|
Maljuna brodistino |
Du maljunaj brodistinoj
intershanghas metiarton. |
|
|
Shi serioze ekzamenas la artajhon. |
Shi ofte vizitas najbarojn. |
|
|
La maljuna brodistino instruas junajn
knabinojn. |
Shia artajho |
|
|
Shi instruas la brodarton al sia pranepino. |
Shia artajho farita antau 70 jaroj |
Brodado estas tradicia china nacia metiarto.
Per kelke da kudriloj oni povas fari diversajn desegnojn kaj
ideogramojn sur silkajhoj kaj toloj el kelkaj buloj da fadenoj.
La Suzhou-aj, Guangdong-aj, Hunan-aj kaj Sichuan-aj brodajhoj
mondfamighis jam antau longe. Sube mi konigos aliajn brodajhojn,
t.e. Zhangzhou-ajn brodajhojn.
Zhangzhou situas en Fujian-provinco.
En ghia antauurbo estas Shangdun-vilagho. Tie loghas fama brodistino,
91-jara Lin Huan. Shi ekamis tiun arton en la 12-jara agho.
Kaj de tiam shi neniam forlasis brodilojn.
En la memoro de maljunulino Lin, en
la vilagho chiuj virinoj estas lertaj en brodado. Ili heredis
la brodarton de siaj patrino au bofratino. La knabinoj de infanagho
lernas brodi diversajn desegnojn sur naztuko kaj shuoj, imite
brodajn majstrojn.
Maljunulino Lin diris al mi, ke por
la Zhangzhou-aj brodajhoj oni aplikas 20 brodmanierojn. La Zhangzhou-aj
brodajhoj havas klaran tavolon de la desegnajhoj kaj harmonian
aranghon de la koloroj kaj karakterizighas per brileco, kompakteco,
pureco kaj elstareco de la broditaj desegnajhoj.
Shi diris al mi, ke en la dinastioj
Ming (1368-1644) kaj Qing (1644-1911), la Zhangzhou-aj brodajhoj
estis destinitaj kiel oferajhoj al la kortegoj kaj eksportajhoj.
En Qing-dinastio kaj la sekvanta periodo en la urbo Zhangzhou
funkciis dekoj da grandaj brodejoj, el kiuj iuj havis mil brodistinojn,
kaj tiam preskau chiuj vilaghaj virinoj, chu junaj chu maljunaj,
estis lertaj en la brodado.
Lin Huang neniam terkulturis. Shi vivtenis
la familion per brodado. En la 50-aj jaroj de la 20-a jarcento
shi laboris portempe en la urba teatro kaj poste revenis hejmen,
kie shi kaj dommastrumis kaj brodis.
Nun shi ankorau konservas tablotukon
broditan de shi kaj shiaj kamaradinoj antau pli ol 70 jaroj.
Sur la brodita tuko estas ok famaj feoj el antikva china mito.
La bildo profunde impresas chiujn rigardantojn. Oni povas diri,
ke ghi estas trezora metiartajho.
En multaj jaroj shi brodis por pupteatro
de la urbo. Tiuj belaj brodajhoj do estis transportitaj al multaj
lokoj de la mondo kaj farighis valoraj objektoj konservataj
de multaj amatoroj.
Nun shi vivas kun siaj posteuloj. Shia
pranepino jam havas 20 jarojn. Shiaj posteuloj tre amas kaj
respektas shin. Char shi tre shatas la lokan operon, ili do
achetis video-diskojn por kontentigi shin.
Vivante bonhavan vivon, shi ne volas
nur ripozi nenion farante. Shi ofte prenas brodilojn por fari
artajhon. Shi, 91-jara, klare vidas kaj audas. Shi ofte vizitas
aliajn virinojn por intershanghi la metiarton au prezenti sian
arton al junaj homoj.