Autune
de 2002 en la Pekina Laborula Palaco regis gaja etoso. Pli ol
300 personoj dancis gajan dancon kun boteloj. La boteloj similas
al haltero kaj fakte ili estas lignaj ujoj kun sablo ene. Sur
placo diversaghaj dancantoj, alte tenante sian kapon, svingis
la brakojn kaj piedojn kaj movis la talion. Ili dancis, akompanate
de gaja muziko, kun paro da boteloj bruantaj de sablo.
Instruisto
de la danco estas ghia kreinto Zhu Bin.
Antau du jaroj, edifite de la botela
gimnastiko, li decidis mem krei dancon kun boteloj en la manoj.
Post pripensado, skizado kaj provado, li finfine kreis novan
urban jangge-dancon. Poste li faris pluran revizion
kaj en la dua serio li aldonis movojn utilajn por gemaljunuloj,
kiaj movoj de la shultroj, talio kaj piedoj. Lia danco havas
ankau movojn de moderna danco. Ghia gaja movado de la kvar membroj
kaj bruoj eligataj de la boteloj faras la dancantojn tre ghojaj,
tiel ke ghi elspiras fortan epokan etoson kaj
modernajn trajtojn. Chiuj, kiuj sin ekzercis per la unua serio
de la danco, ne povas forgesi la gajecon dum la dancado, tial
la danco estis tre shatata de la publiko. Li deziras instrui
la dancon al pli da homoj. Krom la regula lekciado en la saniga
halo, li ofte konigas la dancon en parkoj kaj sur stratoj.
Fine de 2002 Zhu Bin farighis pli okupita. Por la konkurso de
la urbaj sanigaj dancoj, li ofte klopodis en la loghkvartaloj
kaj parkoj. Li diris: "Hodiau la danco farighis pli kaj
pli shatata de la junaj kaj maljunaj geamikoj. Ni ja respondas
al alvoko de la registaro pri tutpopola sanigado kaj faros grandan
eblon por ke pli da gemaljunuloj envicighu inter la dancantoj."