Antaue
la chinoj ofte nomis amindan knabon per dikuleto, sed nun pli
kaj pli multe da gepatroj maltrankvilas pro la dikeco de siaj
infanoj. Fakte dikighas hodiau ne nur infanoj. Oni diris, ke
en Pekino estas multe da dikaj homoj. Higienaj departementoj
proponas difini "tagon kontrau korpulenteco" , sed
ghis hodiau oni ankorau ne decidis, char Chinio havas tro multe
da similaj tagoj por la homa sano.
"Solvi problemon pri vestoj kaj
manghajhoj de la loghantoj" iam estis celo strebata de
la china registaro. Nun dank' la la rapida ekonomia disvolvigho
la chinoj ne plu maltrankvilas pri vestoj kaj manghajhoj. Plene
ghuante la fruktojn de la moderna civilizacio, multaj suferas
de hipertensio, koronaria kormalsano, diabeto kaj grasa hepato.
Nun pli kaj pli multighas korpulentuloj.
Stelo-doktoro
Hong Zhaoguang estis 63-jara kuracisto
de Anzhen-hospitalo, Pekino. Li prelegis pri la homa sano en
multaj lokoj de la lando, kio faris lin stelo.
Antau 8 jaroj li konigis sanigajn metodojn al iu enhospitalighinta
paciento. Ekster lia atendo la samchambranoj de la paciento
kun granda intereso auskultis lian predikon. Iom post iom ankau
pacientoj de aliaj chambroj venis auskulti lin. Je tio li konsciis,
ke prelego pri la homa sano estas pli grava ol sola kuracado,
li do komencis prelegi pri la homa sano surbaze de sia klinika
sperto akumulita en la pasintaj 40 jaroj. Li prelegis foje refoje
en malsanulejo, laborista manghejo, jen en tiu urbo jen en la
alia por konigi al la auskultantoj sanigajn metodojn.
En longa tempo la nomo de Hong Zhaoguang
ofte legighis en amaskomunikiloj de Chinio. Cirkulas 68 specoj
de manuspriptoj pri liaj prelegoj. En la shanhaja jhurnalo Jiefang
Ribao aperis lia artikolo "Kiel ni povas atingi 100-jarighon?".
En tiu tago la jhurnalo elcherpighis en malpli ol unu horo.
Dekoj da eldonejoj deziris fari interkonsenton pri eldonado
de lia verko. La libro "En saniga trajno", en kiun
estis metita lia prelego vendighis chiutage po 10 mil ekzempleroj
kaj nun pli ol 500 organizoj invitas lin fari prelegon.
Li estas tre okupita kaj iam en unu
tago li devas fari tri prelegojn, chiu dauras pli ol 2 horojn.
Auskultinte lian prelegon, oni konkure achetas lian verkon.
Hong konfesis, ke estas tute ekster
lia atendo, ke liaj prelegoj kaj verko estas tiel varme shatataj
de la publiko. "Tio tamen pruvis, ke oni donas pli kaj
pli grandan atenton al sia sano."
Li
substrekis ankau, ke levi la konscion de la chinoj pri sia propra
sano estas urgha afero, char li trovis, ke multaj malsanoj estas
preventeblaj.
Konforme al la homa penado por esti
chiam sanaj, nun en multaj plansetlejoj de Pekino aperis fizikaj
ekzercejoj kun gimnastikaj instalajhoj kaj multaj chevojaj bazaroj
kaj malpuraj anguloj farighis belaj ludkampoj. Oni scias, ke
ili devas atribui chion chi tion al la saniga projekto de la
tuta loghantaro.
Tiu projekto estis lanchita de la Shtata
Ghenerala Sporta Buroo en 1998 kun la celo elkulturi la kutimon
de konstanta fizika ekzercado che la loghantoj. Nun oni ne kontentighas
pri la tiel nomataj bona manghado kaj kvieta vivado, sed strebas
al la bonkvalita kaj pli longa vivado.
Sanigaj kluboj
La chinaj 20-40-jaraj urbanoj de blanka
kolumo ekhavis novan hobion, t.e. fari fizikan ekzercadon por
sano kaj korpograciigo. Nun sanigaj kluboj estas tre bonvenaj
al loghantoj de Pekino, Shanhajo, Kantono kaj aliaj kompare
evoluintaj urboj. Nun ankau eksterlandanoj investas tiun kampon.
Antaue nur en luksaj hoteloj estis
kluboj kun korpograciigaj instalajhoj, kiujn uzis nur richaj
eksterlandanoj, char la jara kotizo estis 2 mil usonaj dolaroj,
kompreneble tiu sumo superis la pagipovon de la tiamaj chinoj,
sed nun ankau ordinaraj chinoj vizitas tiajn klubojn, kies kotizo
estas multe malpli alta ol en la luksaj hoteloj.
"Chu vi deziras bonan sanon?
Ni povas servi al vi en via hejmo."
Nun
en la urbo Wuhan ofte legighas tiaj afishoj.
Tiaj afishoj koncernas chefe korbopilkon,
piedpilkon, kuradon, tenison, tajghichuan-gimnastikon
kaj aliajn. Chiufoje la leciono dauras 2 horojn kontrau 50-100
juanoj. Lu Qiang, studento de la sporta fakultato de la Centra-chinia
Universitato, diris al mi, ke li multe ricevis de tiu laboro.
Li konigis, ke iuj kun klara celo invitas familian instruiston,
por ke iliaj infanoj akiru altan poenton en la sporta ekzameno,
kaj aliaj dedichas grandan atenton al tio por plibonigi la sanstaton
de siaj infanoj.
"Hodiaua rapideco"
"Rapideco" nun multe influas
la vivon de multaj chinoj. La homoj, kiuj alkutimighis al malrapideco
nun sentas grandan premon kaj devigite penas fari chion pli
rapide ol antaue. Kun rapida ritmo oni facile perdas profundan
meditadon pri aferoj.
La
socia progreso kaj scienca disvolvigho rapidigas la ritmon de
homa vivo. Mikroonda forno povas prepari varman manghajhon en
nur kelke da minutoj. Mallongighis informado kaj akcia negoco.
Telefakso, poshtelefono kaj retposhto faras chion rapida. Krom
tio, oni chiam deziras rapidan servadon. Nun oni malpaciencighas
ech pro iom longa atendo de lifto. Verkisto de populara scienco
diris, ke nun oni povas pacience atendi ne pli ol 15 sekundojn,
kaj se la atendo dauras pli ol 40 sekundojn, ili perdas sian
paciencon.
Dank' al uzado de komputilo, auto,
aviadilo k.a. oni povas shpari multe da tempo. Ech tiam oni
ankorau sentas mankon de tempo. Multaj per hastaj pashoj iras
sian vivovojon. Premado akumulighas tagon post tago. Rapideco
faras homon kvazau rapide turnighanta turbo. La rapida ritmo
en la chiutaga vivo donas al la homaj koro kaj cerbo defion
tiel grandan kiel nur en la militaj tagoj.
"Multaj tamen ne klare konas la
esencon de la homa sano. Kvankam ilia materia vivo farighas
pli kaj pli richa, tamen ilia animstato ne estas bona,"
doktoro Hong tiel opinias. Li diris, ke oni devas havi bonan
animstaton chiam kaj chie. Se oni vivas tiele, ili havas firman
bazon de la sano.