En
grandaj chinaj urboj vivas tiaj homgrupoj, kiuj havas altan
klerecon, grandan intelekton kaj multan enspezon, sed samtempe
devas elteni grandan premon de laboro kaj aferoplenan vivon.
Ilia dejhoro estas elasta, sed fakte
ili plenumas sian laboron tage kaj vespere, char la salajro
dependas de kvanto kaj kvalito de la laboro.
Pro okupiteco kaj serioza priatento
al privata sekreto ili ne povas tro intimighi kun siaj kolegoj.
Ili havas horaron por sia laboro, char prokrasto signifas perdon
de ilia enspezo kaj honoro de ilia kompanio kaj ili mem.
Ili naghas en Interreto kaj akceptas
multajn informojn. Por ili oficvojagho estas parto de ilia chiutaga
vivo. Ili traktas laboron inter urboj, akiras informojn kaj
staras sur la fronto de sia profesio. Kun la kontentiga salajro
ili devas plene sin dedichi al laboro. Por ili perfektigo kaj
lernado de novaj scioj estas nepre necesaj. Tial ili ofte devas
labori kaj studi ghis nokto. Kompare kun aliaj chinoj ili ofte
shanghas sian laboron. Kaj kialoj estas diversaj: au malkontentiga
enspezo, au deziro al nova labormedio k.s. Fakte la laboro jam
kunfandighas kun ilia vivo kaj farighas parto de ilia vivo.
Ghuste pro tio al ili mankas tempo zorgi pri la privata vivo,
el kio naskighas problemoj.
Ili
sekvas modon kaj faman markon por chiutaga necesajho. Ili elektas
restoracion, bazaron kaj loghejon, kiujn ili shatas. Ili povas
acheti loghejon elegante dekoraciitan en bona kvartalo. Ili
posedas kelkajn kreditajn kartojn kaj havas personauton. En
libera tempo ili au prenas manghon en restoracio au babilas
kun amikoj en restoracio, drinkejo au kafejo. La laboro donas
al ili grandan premon, la vespera vivo ripozigas ilin.
Por ili bonaj kondichoj de vivo kaj
granda premo de laboro samtempe ekzistas. Unuflanke, kompare
kun multaj aliaj chinoj ili fieras pro sukceso en laboro, sed
aliflanke la granda premo de laboro ilin strechas. La felicho,
pli precize, ghojo de vivo shajnas al ili shtelita en intertempo
de laboro.