Nun
pli kaj pli multighas homoj amantaj vintran naghadon. En 19
chinaj urboj fondighis societoj de vintra naghado kaj dek mil
homoj ghuas sian hobion.
Vintra naghado en Pekino komencighis
antau pli ol 60 jaroj, kaj la plej preferata loko por naghado
estas Shichahai-lago.
Maljunaj pekinanoj diris, ke Shichahai
estas pli maljuna ol Pekino. La lago situas en la centro de
la antikva kvartalo de Pekino kaj estas startpunkto de la 1442-kilometra
Granda Kanalo inter Pekino en nordo kaj Hangzhou en sudo. Poste
la navigacio en la kanalo estis rompita de urbomuro, kaj la
loko farighis multe preferata pitoreskejo.
Al la lago venadas homoj en miro. Ili palpas malvarmajn brakojn
de la naghantoj kaj demandas: “Chu malvarme?” Kaj
ili falas en pli grandan miron, kiam ili vidas, ke la naghantoj
elakvighas kaj vershas sur sin malvarman akvon. Kaj la naghantoj
diras klarigante: “Se per kranakvo, ni havus la senton
en sauno.”
Preterpasis usona junulo, kaj tiu diris
elshovante la langon: “Se mi ensaltos, mi mortos.”
Kaj la naghantoj diris al li sherce: “Ne gravas. Ni savos
vin.” Kaj che tio levighis gaja rido.
Subite mi audis ekkrion — ha,
la naghantoj shatas krii. En frosta venta tago, kiam naghantoj
demetas vestojn kaj saltas en akvon, ili gaje salutas unu alian
per krio.
Unu el la naghantoj konigis al mi multajn
bonojn de vintra naghado.
Unue,
forta stimulo de frosto plibonigos la nervan sistemon kaj la
mikrocirkulan sistemon. Multaj mezaghaj kaj maljunaj naghantoj
sin liberigis de hipertensio kaj artrito dank’ al la forta
stimulo de vintra naghado.
Due, naghado estas komplete malstrecha
movado, inkluzive de la movoj por antaupreparo kaj finigho.
Trie, oni venas naghi kelkope, kio
donas al ili ghojon pro kunestado de amikoj.
Kaj la alia bono estas tio, ke tia
ghojo ne pagigas. Por tenisludo au golfludo oni devas pagi,
kaj tio estas iom luksa sporto por ordinaraj homoj. Ili ne bezonas
pagi por vintra naghado.
S-ro Wei konsentas kun tio kaj shatas
rakonti al aliaj sian spertajhon. Li diris, ke li ekamis vintran
naghadon jam en la agho de mezlernejano. Chiutage li bicikle
venis al Shichahai kaj naghis dekkelke da minutoj antau ol bicikli
al la lernejo. Ghis nun li persistis en tio jam 12 jarojn.
Li diris, ke la momento antau ensalto
en akvon estas dolora. En trancha vento, rigardante akvon kun
glacio, li jam sentis tranchan doloron. Chiufoje li volis retirighi
serchante diversajn pretekstojn. Sed fine li venkis sin, kvazau
li audus kuraghigon: “Vi nepre devas venki timon!”
Kaj li demetis la vestojn, vershis malvarman akvon unue sur
sian vizaghon, poste sur la brakojn kaj bruston. Kaj antau ol
frosto trapenetris la korpon, li subite sin pafis en la akvon.
Kiam
li reakiris la spiron post fortaj movoj, li jam ne sentis tranchan
doloron kaj perceptis senprecedencan ghojon kaj komforton.
Lin Yaowang estas unu el la amantoj
de vintra naghado. Li estas specialisto de transistoraj materialoj
en la China Akademio de Sciencoj. Lia esplorado trovighas en
monda nivelo. Li atribuis sian sukceson al la vintra naghado
komencita antau 23 jaroj.
Autune de 1977 la 40-jara Lin estis
en strecha kaj esperiga esplorado. Sed tiam li sentis oftan
kapturnon kaj rapidan malbonighon de memorado kaj li devigite
flankenmetis la esploradon kaj enhospitalighis. En chagreno
li promenis apud Shichahai kaj vidis, ke oni naghas en vintra
tago. Unue li ne povis kompreni, sed poste li ekhavis la deziron
provi tion. Post suficha sinpreparo psike kaj materie, li komencis
naghi en la lago en frua autuno kaj daurigis tion ghis vintro.
Li ekshatis tion kaj ne povis chesi. Ekster lia atendo, li farighis
pli kaj pli sana pro vintra naghado.
En
1989 li iris al Usono por 3-jara esplorado. Liaj kolegoj en
laboratorio diris en admiro: “Lin laboras tre bone. Li
neniam petis forpermeson pro malsano, nek vizitis kuraciston.
Vere mirinde!” En tiuj 3 jaroj Lin persistis en vintra
naghado kaj usonanoj admiris lian bravecon.
Ne nur en Pekino, sed ankau en multe
pli frosta Harbin en la nordoriento de Chinio estas multaj homoj
persistantaj en vintra naghado.
Estas diro, ke vintra naghado en Harbin
estis iniciatita de europanoj loghantaj en Harbin. Ili difinis
daton kaj dungis kelkajn chinojn por fari truon sur la glaciighinta
Songhua-rivero. En trancha vento ili demetis la vestojn, faris
kelkajn strangajn movojn, englutis kelkajn glutojn da forta
brando, atente kaj kriegante ensaltis en la truon. Post 4-5
sekundoj ili tuj elrampis kun korpo purpurighinta pro frosto.
Iliaj dentoj forte kunfrapighis. Oni volvis ilin per dika shaflana
litkovrilo kaj forveturigis ilin.
La brava faro de la europanoj estis
imitata de multaj bravaj urbanoj de Harbin, kaj ili naghas chiutage
tra la tuta vintro.
La
naghantoj prenas kiel naghejon la lokon en Songhua-rivero, kie
la glacia tavolo estas malplej dika. En trancha vento viroj
kaj virinoj sentime saltas en glacian akvon kaj naghas en diversaj
manieroj facilaj kaj malfacilaj...
Fervora partopreno en vintra naghado
faris ghin regula sporta konkurso de la urbo. La Harbin-a Asocio
de Vintra Naghado chiujare okazigas konkurson. Oni difinas oblongan
terenon en la rivero kaj forigas la glacion. En la baseno ili
faras konkurson de plongho kaj nagho.
La spektaklo altiras multajn rigardantojn.
Kvankam dike vestitaj en vata au pelta surtuto, la rigardantoj
tremas per la tuta korpo de frosto. Dum la naghantoj en glacia
akvo montras grandan viglecon.