Fu
Wengang estas 40-jara viro kun alta staturo. Li heredis de sia
patro ludon de granda stango kun flirtanta flago. Menciante
tion, li emociighis: "Antaue mi shatis ludi la stangon,
sed poste ne plu shatis ghin. Nun mi jam ne povas disighi de
ghi kaj mi decidis vivi kune kun ghi la tutan vivon."
Tiu ludo estas tradicia programero
en china akrobatiko. Ghi naskighis antau pli ol 2 mil jaroj.
Oni diris, ke tiam Ying Kao, generalo de Zheng-regno, chiufoje
ludis grandan flagon en revuo de armeo. Post tio ankau la ordinaraj
loghantoj de Zheng-regno ludis tian flagon por soleni abundan
rikolton kaj festojn. En Song-dinastio (960-1279) tiu ludo farighis
programero en china akrobatiko.
Nun ni vidas, ke granda bambua stango
dika kiel bovlo, alta je 10 metroj kaj peza je 40 kilogramoj
estas subtenata de mano de prezentanto, kiu per ghi faras diversajn
movojn interesantajn la rigardantojn.
En
la 20-aj jaroj de la 20-a jarcento en Pekino la plej fama ludanto
de la bambua stango kun flirtanta flago estis artisto Bao Shanlin,
kiu havis 5 dischiplojn, el kiuj nur Fu Shunlu heredis samtempe
la luktarton kaj ludon de la stango. Fu Shunlu estis patro de
Fu Wengang.
En sia infaneco Fu Wengang shatis ludon
de la stango kun flirtanta flago. Chiufoje, kiam la patro prezentis
la ludadon, la filo estis apud li. La brila prezentado vekis
varman aplaudadon de la spektantoj, kio forte impresis lin.
Li deziris mem prezenti la ludadon. Kiam li estis 15-jara, la
patro faris por li malgrandan stangon nur 4 metrojn altan. Li
do mem ekludis, sed ho ve, la ekzercado estis tre laciga, kaj
li volis forlasi ghin.
Fu
Wengang havis 7 gefratojn. Li, la plej juna, estis chiam favorata
de la tuta familio. Sed de tiam, kiam li komencis ekzerci sin
per la stango, li devis ellitighi frumatene kaj preni la stangon
ligitan al arbo kaj lau postuloj de la patro ekzerci sin per
ghi en la loko, 3 metrojn longa kaj 2 metrojn largha. La patro
traktis lin severe. Li ofte batis la filojn per chevalvosta
vipo, se ili pigris. Akrobatoj de stango ofte starigis la stangon
sur la frunto. Por fortikigi la frunton, la patro ofte frapis
la frunton de la filoj per liana vergo. Post lacigho de la patro,
la filoj daurigis la frapadon al si mem. Komence ili sentis
doloron, kaj poste pro la konstanta frapado sur la frunto tie
aperis shvelajho, kaj post kiam la shvelajho malaperis, ili
daurigis la ekzercadon. Post unu jaro sur ilia frunto aperis
dika kalo kaj ili sukcese trapasis la ekzamenon.
"Tiam post lernohoroj la knaboj
ofte ludis ferringon, sed mi shatis korbopilkon, sed post kiam
mi kontaktis ludon de la stango, la infana ludo komplete forlasis
min."
Char
ili diligente ekzercis sin per la stango gvidate de la severa
patro, post 6 jaroj Fu Wengang povis kontentigi la patron per
sia ludado.
Oni diris, ke por la ludo oni devas
alten jheti la stangon kaj stabile starigi ghin, kaj fari tion
rapide, stabile kaj fari chion harmonie per la manoj kaj okuloj.
Nun la stango uzata de Fu Wengang altas 12 metrojn kaj pezas
40 kg. Sur la stango flirtas largha flago kun ideogramoj signifantaj
antikvan stangon kun flirtanta flago kaj 28 kupraj tintiloj.
Kiam li ludas la stangon, la tintiloj bele sonoras. Li subtenas
la stangon per mano, fingroj, shultroj kaj furnto. Li ofte ludas
la programeron "Ora koko staras sur unu piedo", kaj
kiam la stango subite falas de sur lia frunto kaj glitas sur
lian lumbon, li kaj la stango staras senshanghe.
Por pliigi la charmecon de la ludado,
li kreis serion da ludmanieroj kun la temo de gravaj historiaj
personoj au eventoj. Kiu feliche ghuas lian prezenton, tiu bone
konas la strechitecon kaj humuron de lia ludado. La danghera
movo ofte stuporigas la rigardantojn kaj la humuraj movoj ridigas
ilin.
En
1991, kiam Fu Wengang plenenergie laboris por heredi la akrobatikon,
lia patro grave malsanighis. Antau sia morto la patro diris
al li: "Daurigu la ludon de la stango kaj luktarton. La
arto ne devas forperdighi pro vi." La vortoj de la patro
vigligis lin. Li bone konscias la pezan sharghon sur siaj shultroj.
Komence de 1999 Fu Wengang dedichis
sian chefan energion al resumo kaj kreo de la arto kaj kulturo
de novaj akrobatoj. Li kaj lia frato kune resumis la artan teorion
pri ludo de la stango kun flirtanta flago.
Nun Fu Wengang daure klopodas. Li
devas prepari sin por internaciaj artaj festivaloj kaj naciaj
sportkunvenoj. Malgrau la granda okupiteco li neniam chesis
instrui la dischiplojn por disvolvi la tradician popolan arton.