|
|
|
Zhu Chongyue kaj liaj kolegoj
|
Dum laborado
|
En la nova loghdomo de kolego
|
En Yimeng-montregiono de Shandong-provinco
energie laboras komunisto Zhu Chongyue. Pro stomaka kancero
oni fortrancis al li la tutan stomakon kaj li vivis sole per
kacho kaj nutriva likvo. Kuracisto asertis, ke li vivos maksimume
3 jarojn. Ghuste en tia stato li pene laboris kaj kreis miraklojn.
Forpasis 5 jaroj. Li ne falis, sed viglis sur la fronto de la
laboro.
Li estas landnivela labormodelo kaj
nun laboras kiel estro de la administrejo de la urba fizionomio
de Linyi. En tiu urbo oni multe parolas pri liaj aferoj.
Li neniam chasis privilegion
Chiuj mediaj laboristoj de la urbo
Linyi transloghighis en novan loghdomon, sed Zhu Chongyue, kiu
longatempe funkciis kiel estro de la departemento de la media
purigado, enloghighis tien la lasta.
En 1990 li farighis estro de la departemento
de la media purigado. Li chiam rigardas la laboristojn kiel
siajn amikojn, pro tio li estas amata kaj estimata de la laboristoj.
Estante estro de la administrejo de la urba fizionomio li kun
la familio iam vivis malriche. Lia edzino ofte kolektis chifonajhojn
kaj post sia bonordigo vendis al kompanio de eluzitaj objektoj
kontrau malgranda monsumo. Foje shi renkontis shoforon de la
departemento de sia edzo kaj petis lin transporti la kolektitajn
objektojn hejmen. Informighinte pri tio, Zhu koleris kaj riprochis
la edzinon. La filino petis la patron indulgi la patrinon: "Por
nia familio panjo vundis sian manon pro dispecigitaj vitroj.
Pachjo, ne riprochu shin!" Audinte tion, Zhu eklarmis.
Tenante la vunditan manon de la edzino, li mallaute diris: "Mi
estas estro de la departemento. Se mi kondutas malbone, kion
mi povas fari antau la aliaj?" Kun larmoj en la okuloj
la edzino pagis por la transporto kaj Zhu faris memkritikon
en la kunveno de la laboristoj.
Por ke la purigistoj estu respektataj
Che sia estrigho li rimarkis, ke la
financo de la departemento estas ege malfacila. Sen mono oni
povas fari nenion. Zhu decidis iri la vojon de industriigo kaj
per media purigado bonhavigi la purigistojn kaj beligi la urbon.
En la okuloj de Zhu, chiuj eluzitaj objektoj povas shanghighi
en valorajhojn. Rubo povas farighi sterko.
Proponite de li, naskighis serva kompanio,
kies chefa tasko estas transporti rubon de konstruejoj. Nun
sole per tiu laboro ili enspezis 60 milionojn da juanoj.
En 1998 Zhu farighis estro de la administrejo
de la urba fizionomio nove starigita en Linyi. Sub lia gvido
la ghardena sekcio fondis servan centron por arbarizado kaj
kompanion de arbidoj kaj la parkoj okazigis ekspozicion de floroj,
kaligrafajhoj kaj pentrajhoj kun la celo levi sian enspezon.
En 2001 la enspezo de la administrejo estis 3-obla kiom tiu
en 1997.
Kun pli da enspezo la laboristoj enloghighis
en novan loghdomon kaj levighis ankau ilia salajro kaj la media
purigado estas farata mekanike. La urbo Linyi farighis pli kaj
pli bela. Oni donacis al ili broditajn flagojn por ilin honori.
Bone zorgi pri la laboristoj
Antaue mankis kapitalo por la urba
konstruado. Zhu kaj la laboristoj do mem kolektis monon kaj
faris grandan kontribuon en tiu flanko.
Kiam Zhu ekfunkciis en la departemento
de la media purigado, en la tuta urbo estis nur kelkaj klozetoj,
sed lau koncerna difino en chiu kvadrata kilometro devas esti
2-3 publikaj klozetoj. Zhu ege maltrankvilis, kiam li vidis,
ke oni chie serchis publikan necesejon. Konstrui pli da necesejoj
farighis grava problemo por Zhu. Li klopodis por serchi materialojn,
interkonsilighi kun konstrua kompanio kaj kolekti monon. En
la sekvanta jaro en la tuta urbo aperis 17 belaj klozetoj.
Nun en la tuta urbo estas cent klozetoj.
Gvidate de li, oni konstruis 30 transportajn staciojn de rubo
kaj nun la urbanoj metas chiujn rubon en apartan sakon. Chio
chi tio estas nova afero en la urba konstruado de Yimeng-montregiono.
Zhu estas malavara por la urba purigado,
tamen por konstrui la laboristan manghejon li estis shparema.
Sub lia gvido la laboristoj konstruis ghin per eluzitaj brikoj
kaj aliaj materialoj, kolektitaj de ili en dommalkonstruejo.
En 1996 pro eminenta laboro la instanco
decidis levi lian salajron je unu klaso, sed li insiste cedis
la premion al veterana laboristo, kiu okupis sin pri la purigado
jam 20 jarojn.
Zhu opiniis: "La gvidantoj devas
bone zorgi pri la laboristoj, ech pri iliaj bagateloj."