En
Chinio cirkulas kortusha rakonto pri Ting Bateer. Li estas ordinara
komunisto, gvidanto de vilagho en Interna Mongolio.
Filo de generalo enradikighis sur stepo
Somere de 1974 en la vilaghon Sarulatuya
el Huhhot, chefurbo de Interna Mongolio, venis 19-jara mongola
junulo Bateer. Li laboradis tie ghis nun jam 28 jarojn.
Li estas filo de major-generalo de
la china armeo. La generalo zorgis pri sia filo kaj chiufoje,
kiam li inspektis la lokon, li vizitis la pashtistojn kaj detale
demandis pri la lernado kaj laboro de la filo.
La filo ne vanigis la esperon de la
patro. Nun li funkcias kiel sekretario de la partia filio kaj
gvidanto de la vilagho Sarulatuya.
En la unuaj jaroj de sia eklaboro sur
la stepo, Bateer estis forte skuita de la malfaciloj en la loko:
malricha vivo, malfacila trafiko kaj malbona informiteco estis
tute ekster lia atendo, tamen la vasteco de la stepo kaj grandanimeco
de la loghantoj sentigis al li la sinceran amon de la homa mondo.
Li diris: "La pashtistoj traktis min ameme. Ili portis
al mi la plej bonajn manghajhojn. Vespere, kiam ili rimarkis,
ke mi estas vestita maldike, ili do demetis sian robon kaj sternis
ghin sur mi." De tiam li volis rekompenci ilin.
Li
realigis sian dankemon per efektiva agado. Li energie falchis
herbojn, pashtis shafojn, plantis arbidojn kaj faris aliajn
laborojn. Poste li farighis gvidanto de farmo kaj forstumejo.
Li estis tre shatata de la lokaj pashtistoj.
En 1976 liaj junaj kamaradoj, kiuj
venis en la vilaghon kune kun li, unu post alia revenis en la
hejmurbon, sed li restis sur la stepo.
La vilagha fabriko de laktajhoj suferis
deficiton en sinsekvaj jaroj. Bateer kuraghe prenis sur sin
la taskon de la fabrikestro. Tage li laboradis en la fabriko
kaj vespere cerbumadis pri transformado de mashinoj. Pasis unu
jaro kaj lia korpopezo reduktighis je 5 kg. Tamen la fabriko
venkis la deficiton kaj profitis.
La 20-an de novembro, 1976, la 21-jara
Bateer membrighis al la Komunista Partio de Chinio.
Li farighis vicvilaghestro. Foje li
vizitis la gepatrojn. La patrino ameme diris al li: "Ho,
mia filo, revenu hejmen kaj vivu kune kun ni."
Bateer
diris al sia patrino: "Panjo, mi ne povas. En nia loko
mi estas homo klera. Mi jam farighis pashtisto. Mi devas vivi
sur la stepo."
Kiam li revenis en la vilaghon, la
pashtistoj kuris al li, lin chirkauis kaj firme brakumis, kvazau
ili timus, ke li forkuros. Li sentis, ke la profunda amo de
la pashtistoj al li estas sincera kaj valora.
La patrino estis ne tute konvinkita
pri la kialo de la filo resti sur la stepo. Shi volis vidi tion
propraokule.
Sur la stepo la patrino sentis la
korinklinon de la pashtistoj al la filo. "La pashtistoj
interkonsilighas pri chio kun mia Bateer. Kiam ili havas malfacilon,
ili direktas sin unue al Bateer kaj rigardas lin kiel fidelan
amikon. Se mi ne propraokule vidus tion, mi neniel kredus."
De tiam la patrino ne insistis pri venigo de la filo en la urbon.
Eble oni timis, ke Bateer subite foriros.
Ili do komencis svati lin. Iutage, lia intima amiko serioze
diris al li: "Mi havas du fratinojn. Ili chiuj estas diligentaj.
Elektu unu el ili kiel vian fianchinon."
Fine de 1981 Bateer edzighis al la
juna fratino de la amiko. Pro la eminenta laboro la vilagho
premiis Bateer per chevalino kaj chevalido. Li ricevis jurton
kontrau la chevalino kaj en ghi li faris sian geedzighan ceremonion.
Rimarkinte,
ke Batter fikslokis sian hejmon sur la stepo, la pashtistoj
ekradiis de ghojo. En 1983 la vilaghanoj elektis lin vilaghestro.
Por ke chiuj vivu felichan vivon
Kun kresko de la loghantaro kaj brutaro,
la stepo regresis rapide. La stepo estis konstante atakata de
forta vento kaj dezertigho.
Tiam en la vilagho aperis parcelo kun
retbarilo. Bateer la unua eksperimentis alternan pashtadon por
ripozigi la kampon. Post unu jaro verda parcelo aperis sur la
senlima stepo. Blovate de vento, la herboj ondas kiel verda
maro. La bovoj kaj shafoj tie pashtataj estas fortaj kaj grasaj.
Por garantii la prosperon de la herbejo
li gvidis la loghantojn en konstruo de simpla shtona digo che
la rivero. Ili fosis kanalon por konduki la riverakvon en herbejon.
De tiam la pashtistoj imitis Bateer
en alterna pashtado kaj plantado kaj konservado de herboj.
Post
kelkaj jaroj preskau chiuj pashtistaj familioj starigis retbarilon,
kaj la totala areo de parceloj kun tia barilo estas 10 mil hektaroj.
Multaj pashtistoj havis sian furagh-bazon kaj 60% de la pashtistaj
familioj realigis alternan pashtadon, tiel ke ilia kapablo rezisti
katastrofojn farighis pli kaj pli forta kaj la antaue dezertighinta
kampo denove ekportis verdajhon.
Vidante la profitigajn aferojn faritajn
de Bateer kaj rigardante la chiam plibonighantan stepon, la
pashtistoj diris: "Sen flugiloj agloj ne povas flugi sur
la lazura chielo, sen gvidanto shafoj perdas sian orientilon,
Bateer ja estas nia gvidanto."
La grandarea stepo estis reformita.
Bateer deziris konstrui firman ekranon sur la stepo por bari
furiozan sabloshtormon. Li transportis multe da arbidoj de aliaj
lokoj kaj plantis ilin che la rivero, sur dezerto, en sia korto.
Li rimarkis, ke se nur la metodo estas tauga kaj flegado zorgema,
la arbidoj plejparte povos kreski tie. De post tiam la vilagho
komencis grandskalan plantadon de arboj kaj en kelke da jaroj
ili arbizis 27 hektarojn da tero.
Agronomoj trovis, ke kiam Bateer devokonscie
gvidis la loghantojn en konstruo de retbariloj, kulturo de herboj
kaj arbarizo de la dezerto por protekti kaj konstrui la stepon,
multaj lokoj ankorau ne bone komprenis la rolon de brutostaloj
kaj mediprotektado.
Vintre
de 2001 eksterordinara neghshtormo balais la vastan stepon Xilin
Gol. Tiam la tuta mondo kvazau vualighis kaj la temperaturo
falis al pli ol 40 gradoj C sub la nulo kaj sur la stepo la
travidebleco farighis nula. Bateer ege maltrankvilighis. Li
tuj enkamionigis karbon, grenon, herbojn kaj aliajn objektojn
kaj sin jhetis en la neghshtormon. Kiam li venis en la hejmon
de pashtistoj, ili trovis, ke glacio jam plenighis sur liaj
hararo kaj lipharoj. Li ne povis malfermi ech la bushon pro
glaciigho. Maljunulino tuj sin jhetis al li, helpis al li malvesti
la botojn, frotis liajn piedojn kaj kun larmoj diris: "Bateer,
kion ni diru? Por ni, vi ech riskas vian vivon."
Lia patro siatempe sangbatalis sur
fronto por liberigo de la laborantaj popolanoj. Nun Bateer tutanime
laboras sur la vasta stepo, por ke chiuj pashtistoj vivu felichan
vivon.