|
|
|
Li Changhe kaj liaj
kamaradoj sur konstruejo |
Li Changhe che la digo |
Li raportas al gvidanto pri konstruado
de Yucheng-digo. |
Longhe-rivero trairas en la Shizhu-a
Tugja-nacia Autonoma Gubernio de Chongqing. La 19-an de majo,
2002, Li Changhe, vicestro de la Gubernia Teritoria kaj Dombiena
Buroo, senhezite ensaltis en la riveron por savi dronantan knabinon
kaj oferis sian vivon.
Che la rivero, kie viktimighis Li Changhe,
oni diris: "Tio estas rivero, kiun ni fosis sub gvido de
Li Changhe. Li estis klara, ke neniu povis viva eliri de la
tiea inundo."
Antauvespere de la unua de julio, che
la 81-jara datreveno de la naskigho de la Komunista Partio de
Chinio, la urbo Chongqing donis al li honoran titolon "bona
kadro realigantan la 'tri reprezentojn'" kaj "revolucia
martiro".
Sinofero
La 19-a de majo estis dimancho. En
Shizhu-gubernio falis pluvego en sinsekvaj tagoj. Sabate Li
Changhe revenis hejmen de kunveno. Matene de dimancho lia edzino
audis, ke li diris che telefono: "Mi iros tuj!" Kaj
sen matenmanghi li eldomighis. Che la foriro li diris al la
edzino: "Mi revenos tagmanghi."
Kune kun guberniaj gvidantoj li iris
inspekti Yucheng-digon. La digo ludas grandan rolon por bremsi
inundon en Shizhu-gubernio kaj ekspluati la teron. Ghi estis
konstruita por shanghi la fluejon de Longhe-rivero, la plej
longa en la gubernio. Li Changhe funkciis siatempe kiel chefkomandanto
de la konstruo.
Tiam la pluvo dauris. En la rivero
ch. 80 m. largha, la akva flukvanto estis 3 mil kubmetroj en
sekundo. Super la rivero kushas facila ponto. Je 60 m. for de
la ponto staras malgranda monto.
Je la 10-a horo, kiam la gvidantoj
forlasis la digon, He Zhifa, vicsekretario de la partia komitato
de la gubernio, kaj Li Changhe deziris inspekti trans la rivero.
Ili iris ch. 10 metrojn sur la ponto kaj He Zhifa sentis sin
malforta. Ili do revenis al la antaua bordo. He kaurighis kun
la dorso al la rivero por surmeti siajn shuojn, dum Li tenis
ombrelon malantau li.
La 53-jara He rakontis: "Mi audis,
ke Li Changhe subite kriis: 'Savu homon!'. Li forjhetis la ombrelon
kaj forkuris. Senhezite li sin jhetis en la akvon." Mezlernejanino
Ran Jianhua, kiu loghis proksime, dronis en la akvo kaj forportighis
de la torento.
Li Changhe naghis energie ch. 50 metrojn
kaj kiam li estis je 4 metroj for de la dronanto, ondo englutis
la knabinon. Li Changhe mansvingis en la akvo. "Ghuste
en tiu momento la knabino denove aperis sur la akvo. Vidinte
tion, Li Changhe senprokraste sin jhetis en la kirlon,"
daurigis He.
He Zhifa kuris lau la bordo kaj informis
aliajn homojn, kiuj antau kelkaj minutoj forlasis la lokon.
Kuris ankau la proksimaj loghantoj. Post du horoj, helpate de
cento da homoj, oni trovis ilin che la malsupra parto de la
rivero, sed ambau jam mortis.
Kora funebro al la heroo
La 22-an de majo, la gubernio okazigis
funebran kunvenon por Li Changhe. La funebradon cheestis 30
mil homoj, t.e. preskau chiuj loghantoj eldomighis en la gubernia
urbo. Multaj korshire ploris. La larmoj de la popolanoj estis
signo de ilia amo al Li Changhe.
Efektive, tio ne estis la unua fojo
por li en savo de aliaj. Maje de la pasinta jaro li savis dronantan
shoforon en la sama loko de la rivero. Antau sia malmobilizigho
en 1998, sur la Qinghai-Tibeta Altebenajho li servis en armeo
18 jarojn. Dum tiu tempo li plurfoje savis aliajn kaj trifoje
ricevis meritojn kaj 6-foje premiojn.
Lia kolego Yan Xuechang, kiu servis
18 jarojn en la sama trupo kun Li Changhe, diris, ke foje en
somero de 1993 Li Changhe gvidis grupon da soldatoj manupilantaj
pneumatikajn drilojn en milita konstruejo. Subite li trovis,
ke falis tero de sur la tunela tegmento, li tuj haltigis la
driladon kaj laute kriis: "Tuj retirighu, baldau enfalos
la tegmento!" Tamen la drila bruado tute dronigis lian
kriadon. Li tuj sin jhetis antauen, forpushis kelkajn kamaradojn
kaj mem la lasta desaltis de la loko. Preskau en la sama momento
falis 100 kubmetroj da rokoj kaj tero. Roko trafis la kapon
kaj piedojn de Li Changhe, kiu svenis 4 tagojn en la hospitalo.
Pro tio lia dekstra piedo iomete kriplighis.
Alifoje en autobuso li batalis kontrau
shtelisto, kiu havis batilon en la mano. Li iam savis kamaradojn
el akcidento en milita ekzerco. Yan diris: "Li Changhe
chiam agis lau sia devokonscio al la socio. Ja ne estas hazarde,
ke li farighis heroo."
Honesta kaj modesta oficisto
Li Changhe estas chiam fervora al
la popolo kaj entuziasma al la laboro. De decembro 2000, kiam
komencighis la unuaperioda konstruado de Yucheng-digo, li chiam
laboris sur la konstruejo. Li revenis hejmen por shanghi vestojn
nur unufoje chiusemajne. De la unua tago, kiam komencighis la
konstruado de la digo ghis lia viktimigho, en tiuj pli ol 500
tagoj li faris ekstran laboron egalan al tiu por 130 tagoj.
Lia edzino Sun Wenqin diris: "Li
chiam laboris sur la konstruejo escepte de kunveno kaj lernado."
Lia filino plendis: "En la ordinaraj tagoj mi malofte vidis
lin. En semajnofino li faris ekstran laboron kaj vespere, kiam
mi jam endormighis, li ankorau ne venis hejmen."
Li Changhe diris: "En la laboro
mi devas esti inda je miaj komunisteco kaj posteno."
Dum sia vivo li faris multon por la
popolo, sed malmulton por si mem kaj siaj familianoj. Li tre
amis siajn gepatrojn. Tamen lia lasta vizito al siaj gepatroj,
kiuj loghas en la sama gubernio, okazis februare. En lia chambro
estis neniu valorajho. Li kaj liaj familianoj vivis tre modeste,
ech iom mizere, sed al la popolo kaj laboro li montris sian
grandan entuziasmon kaj respondecon.