Manekena
Trejna Kompanio Ouge de Pekino (Limigita) situas en nordoriento
de Pekino. La 20-jara Shi Wei estas manekeno kaj ankau ghia
direktoro. Shia manekena kariero kaj kompanio iris neglate.
Revo pri manekeno
En 1996 Shi Wei estis 14-jara kaj tiam
shi altis jam 1.76 metrojn kaj plie shi estis lerta en kantado
kaj dancado. Fininte studon en elementa mezlernejo, shi decidis
daurigi sian lernadon en manekena sekcio de Nanchang-a Gimnazio.
Post unu jaro, oni diris al shi, ke
arta ensemblo de modaj fasonoj varbas lernantojn. Shi do anoncis
sin por tio. Instruisto Wang opiniis, ke Shi estas promesplena
kaj akceptis shin.
Tie shi estis rigore trejnata de Wang.
Shi malofte revenis hejmen. En varma somero pluraj knabinoj
retirighis pro rigoreco en la trejnado. Kvankam al Shi Wei doloris
la tolio kaj dorso, spasmis la suroj, kaj shi shvelighis tutkorpe
kaj suferis de miliara erupcio, tamen shi persistis pro granda
aspiro en kariero. Oni diris al shi, ke Wang Min, shia samklasano,
gajnis honoron de supera manekeno en la agho de 16 jaroj. Shi
pensis: "Mi certe sukcesos kiel Wang." De tiam shi
ekzercis sin pli diligente.
Post unujara rigora trejnado, shia
staturo, agmanieroj kaj arta klereco progresis rapide. Autune
de 1998, gvidate de la instruisto, Shi Wei kaj shiaj 4 kamaradinoj
venis al Pekino por partopreni la tutlandan manekenan konkurson.
Malsukceso
Aprile
de 1999, Shi Wei partoprenis konkurson de manekenoj. Tiam multaj
fakuloj kaj rigardantoj alte taksis shin, tamen pro neatendita
kauzo shi ne partoprenis la finalan konkurson.
Junie de la sama jaro shi partoprenis
konkurson de ELLE en Chinio kaj gajnis la unuan premion, kaj
per tio shi estis atentata de la jhurnalismo. Multaj fakuloj,
jughantoj de la konkurso kaj projektistoj alte taksis shin,
opiniante, ke shi havas grandan certecon gajni championecon,
sed la rezulto estis ekster atendo: Shi perdis rajton partopreni
finalan konkurson, ke shi estis post la unuaj 15 lokoj.
La realo estis kruela. Shi Wei, malproksime
de la hejmloko kaj familianoj, preskau perdis la memfidon.
Tiutempe Meng Guangmei, mondfama manekeno,
speciale invitita gasto de la konkurso, kuraghigis shin: "Mi
spektis vian prezenton. Vi profunde impresis min. Ne perdu la
fidon. Vi estas juna. Sciu, oro neniam perdos la brilon."
La vortoj de Meng profunde emociis
shin. Shi decidis resti en Pekino por sia kariero kaj akcepti
novan defion.
Fortuno favoras bone sinpreparintan homon
Decembre
de tiu jaro okazis granda konkurso de chinaj manekenoj kaj Shi
Wei partoprenis ghin. Shi distingighis el la 38 belaj knabinoj.
Shi farighis championino. Samtempe kun tio shi montris sian
apartan temperamenton kaj talenton. Tio donis al shi novan shancon
de sukceso.
Fama vestokompanio "Jada Libelo"
engaghis shin por demonstra figuro de la kompanio. Ankau aliaj
famaj entreprenoj faris shin tia figuro.
Shi plene montris sian genion kaj
dece demonstris diversajn kompaniojn kaj iliajn produktajhojn.
Tio ne nur famigis shin, sed ankau portis al shi rimarkindan
enspezon. Shi ne kontentis pri ghuo kaj komforto. Shi volis
havi sian propran kompanion, char shi opiniis, ke kun sia kompanio
shi havos bazon de la kariero.
En 2000 shia manekena kompanio Ouge
fondighis en Pekino kaj tiujare shi, 18-jara, farighis direktoro
kaj leghopersono de la kompanio.
En 2001 shi kaj shiaj manekenoj vizitis
Australion, kie shiaj manekenoj prezentis vestojn fasonitajn
de fama olimpika pentristo. Tio estis la unua granda afero de
shi kaj shia kompanio.
Shia demonstrado brile sukcesis. Chiufoje
la rigardantoj alte levis rughan tukon kun la vortoj "Sukceson
al Chinio en ghia invito de Olimpikoj en 2008" kaj ilia
demonstrado foje refoje vekis varman aplaudon.
Shi planas havi sian translandan kompanion
post kelkaj jaroj.