| |
Wang Zhaoyun vizitas malsanulon. |
Wang Zhaoyun en diagnozo
|
| |
Wang Zhaoyun klarigas funkciojn
de medikamento.
| Ekzameni per nova
kuraca aparato |
Fufeng-distrikto situas en la limregiono
de tri gubernioj de Anhui-provinco. Tie produktighas fama verda
teo. Sed por la vilaghanoj en la areo de dekoj da kvadrataj
kilometroj Wang Zhaoyun kaj lia kuracejo en Liyuan-vilagho estas
pli fama ol la verda teo.
Wang Zhaoyun estis "nudpieda"
kuracisto (antaue oni tiel nomis la vilaghajn kuracistojn, kiuj
laboris ankau kiel kamparano), kaj nun li estas oficiala kuracisto.
Liaj spuroj troveblas en chiuj vilaghoj de tiu malproksima distrikto.
Kuracisto de kamparanoj
La hejmloko de Wang estas Dongyang
de Zhejiang-provinco. Ghi estas bonhava kaj fama pro siaj lignaj
skulptajhoj. Sed jam en la jaroj, kiam li estis mezlernejano,
li ekamis la chinajn medicinon kaj farmacion kaj revis esti
kuracisto. Printempe de 1969 en chinaj vilaghoj disvastighis
koopera medicina sistemo kaj urbaj kuracistoj servovojaghis
en la komunumo, kie li vivis, en difinita tempo. Por ke la loko
havu sian fiksan kuraciston, oni kulturis nudpiedan kuraciston
en la komunuma kuracejo. Wang Zhaoyun anoncis sin por lernado
kaj fine farighis nudpieda kuracisto. Foje li venis en Fufeng-distrikton
kune kun medicina grupo. Vidante la malfacilon de kamparanoj
en kuracado, li decidis forlasi la kompare bonan vivon kaj restis
en tiu malricha loko.
Tiam lau la koopera medicina sistemo
chiujare oni devis pagi 0.05 juanon por viziti kuraciston kaj
ricevi medikamentojn. Tiam la administra subvencio de la registaro
estis malgranda kaj por bone funkciigi la kuracejon, Wang devis
mem kolekti drogherbojn kaj fari aliajn laborojn. Li deziris
shanghi la postighintecon de kuracado de la distrikto per sia
penado. Por bone labori, li translokis sian familion en la distrikton.
En 1977 la subprovinca higiena buroo rimarkis la kapablojn de
Wang en la china medicino kaj volis transpostenigi lin en la
distriktan kuracejon post rigora ekzameno. Tio ja estis aspirata
de multaj, tamen sur la vizagho de multaj vilaghanoj, kiuj venis
adiaui lin, Wang legis ilian ardan deziron. Li refoje faris
elekton inter forlaso kaj resto kaj fine decidis forlasi laborshancon
en pli komforta loko kaj daurigis sian laboron en la vilagho.
Kun la konstanta kresko de la enspezoj
de la kamparanoj kaj plifortighanta kolektiva akumulo li decidis
grandpashe disvolvi la kuracejon en 1981. Li reviziis la kooperan
medicinan sistemon kaj ellaboris novan regularon pri koopera
kuracado, t.e. doni la atenton chefe al prevento, kuraci devokonscie,
pagigi racie kaj intensigi la administradon.
Garantio de la sano de la vilaghanoj
Post 20-jara penado multe disvolvighis
lia kuracejo. Antaue la kuracejo havis nur 3 kuracistojn, domon
kun areo de 20.5 kvadrataj metroj kaj cirkulan kapitalon de
2 mil juanoj, sed nun ghia domo areas 500 kvadratajn metrojn,
fiksan kapitalon de 300 mil juanoj kaj kompare avangardajn ekipajhojn,
kia iksradia aparato. Nun el la laborantoj de la kuracejo 3
estas diplomitaj el kolegio kaj 8 el medicinaj gimnazioj. La
kuracejo havas fakon de internaj malsanoj kaj fakojn ostologian,
ginekologi-obstetrikan kaj pediatrian.
Wang opinias, ke estas same gravaj
la medicinaj arto kaj moralo por kuracistoj. Li jam ne memoras,
en kiom da noktoj someraj kaj vintraj li estis vekita por kuraci
malsanulojn. Foje malsanulo, suferanta de akuta peritoneito,
devis senprokraste enhospitalighi, sed li havis nur cent juanojn
che si, Wang do pruntedonis al li mil juanojn kaj ordonis eskorti
lin al la hospitalo.
Nun chiujare la kuracejo de Wang Zhaoyun
kuracas 9500- homfoje suferantojn de sia loko kaj 7000-homfoje
tiujn de aliaj lokoj, kaj krome ghi respondecas pri la prevent-kuraca
laboro por malsanulejo de la distrikto kaj faras senpagan fizikan
ekzamenon por geknaboj de la centra elementa lernejo de la distrikto.
Por disvolvi la tradician medicinon kaj chin-medicinan aferon
Wang planas konstrui domon kun areo de 250 kvadrataj metroj
chi-jare por teni chin-medicinajn drogojn. "Nudpieda kuracisto",
titolo naskighinta en la aparta epoko, vershajne jam malaperis
el la homa memoro, tamen la homoj silente servantaj al la kamparanoj,
kia Wang Zhaoyun, chiam estas amataj kaj respektataj de la popolo.