| |
Felicha
geedza paro |
Sen okulvitroj la 102-jarulino rapide
tredas.
|
| |
Ili ghoje drinkas.
| La geedza paro
kun atestiloj "Jarcentaj Gemaljunuloj" donitaj de asekura kompanio |
Kamparano
Zhang Xianda kaj lia edzino Zhang Sunshi ambau estas 102-jaraj. Ili vivas en Tuohu-distrikto
de Anhui-provinco. Ili estas famaj longvivuloj en sia loko. Informighinte, ke
mi venos por foti ilin, ili longe atendis min che la vilagha enirejo. Post saluto
Zhang Xianda diris al mi: "Mi naskighis en junio de 1900 kaj mia edzino naskighis
en la sama jaro. Mi pli aghas ol shi 14 tagojn."
Avo
Zhang diris, ke li lernis en privata lernejo en la agho de 7-21 jaroj. Mi sherce
diris: "Tio egalas al hodiaua supera mezlernejo." Sed la maljunulo korektis
min kun serioza mieno: "Ne. Al universitata kolegio."
Jam
de la infaneco la geedza paro vivas en la sama vilagho. Zhang humure diris, ke
ili amikighis jam en la infaneco. Li edzighis al Zhang Sunshi en la agho de 20
jaroj. "Tio ja estas malpermesita hodiau," diris avo Zhang. Apudstaranto
korektis, ke nun oni povas lerni ech post geedzigho.
Mi
demandis pri ilia longviviga sekreto. La avo senpripense respondis: "Por
longe vivi oni devas multe fari fizikan laboron, multe manghi, ne kontakti kemian
poluon, nek kvereli." Ili ameme kunvivis 82 jarojn. Kiam ni interparolis,
ilia dua filo preparis pladon por ili, kaj la maljunulino atentigis lin, ke tiu
ne aldonu kapsikon al la plado, char la maljunulo sentis ne bone en la stomako.
Kiam mi levis fotilon por foti ilin, la maljunulo memvole proksimighis al sia
edzino. Ilian intimecon enviis ech la gejunuloj.
Antau
siaj posteuloj la maljunuloj ofte komparas la felichan hodiauon kun la amara pasinteco.
En la tago de mia vizito, la maljunulo estis tre ghoja kaj rakontis refoje al
la posteuloj, ke en Qing-dinastio, la Respubliko de Chinio, la periodo de okupacio
de japanaj agresantoj kaj regado de Chiang Kajshek, chiam tumulta estis la socio,
kaj kiel feliche estas hodiau. Ili diris al la posteuloj, ke maldiligenteco en
juneco certe kondukas al bedauro en la maljuneco.
Tiutage
la maljunulino sen okulvitroj flikis vestojn, plurfoje mem tredis fadenon en kudriltruon,
por ke mi faru fotadon. La apudstarantoj estis mirigitaj de tio, char ghenerale
junuloj chiam helpis shin en tredado. La 24-an de la unua monato lau la china
luna kalendaro ilia unua nepo kaj la pranepo veturis aliloken perlabori. La maljuna
paro larmis kelke da tagoj pro chagreno. Ili diris, ke la posteuloj estas tre
lacaj de la fizika laboro, char ili ne posedas kulturajn sciojn.
La
posteuloj tre respektas la longvivulojn. Chiutage en la tagmangho kaj vespermangho
la maljunulo kaj lia edzino trinkas vinon kaj unufoje ili povas manghi duonkilogramon
da viando. Antau du jaroj, kiam ili aghis 100 jarojn, ili ankorau faris kamplaboron.
Chi-jare antau la Printempa Festo ili ankorau faris hejmajn laborojn, sed nun
oni ne lasis ilin labori. Tamen la diligentaj gemaljunuloj daure prizorgis la
posteulojn. Nepoj diris, ke la geavoj estas tre ghojaj, kiam iliaj pranepoj vizitas
ilin. Ili diris, ke la avo ofte instruas, ke oni devas atribui la hodiauan felichon
al la ghusta gvido de la Komunista Partio de Chinio.