S-ro
Lin Shu, loghanto de Shijingshan-distrikto, Pekino, estis preparanta
vespermanghon kaj subite estingighis fajro de la gasforno. Li
ne sukcesis denove fari la fajron kaj premis butonon de vokilo
por peti loghkvartalan servon. Post nelonge servisto portis
al li gasbotelon. La servisto instalis ghin kaj diris: "Nun
portempe uzu la gasbotelon. Post riparigho de la gastubo, redonu
ghin al mi."
Similaj aferoj ofte okazis en la chiutaga
vivo de la loghantoj, kaj la loghkvartala servado helpis ilin
solvi la malfacilojn.
Loghkvartalo estas chelo de la socia
vivo de la urbo. Loghkvartala konstruado estas necesa por urba
administrado. UN proponis "planon pri loghkvartala disvolvigho"
komence de la 50-aj jaroj de la 20-a jc. kaj nun pli ol 100
landoj plenumas la planon.
La historio de la loghkvartala konstruo
en Chinio komencighis antau nur 10 jaroj. En 1998 la China Shtata
Konsilantaro taskis al la Ministerio de Civilaj Aferoj "gvidi
la administradon de la loghkvartala servado kaj disvolvi la
loghkvartalan konstruon", dume shanghis la nomon de konstrua
departemento pri baza regpotenco sub la Ministerio de Civilaj
Aferoj en departementon pri konstruo de baza regpotenco kaj
loghkvartaloj. Por adapti sin al la chinaj kondichoj la ministerio
komencis eksperimenton pri loghkvartala konstruo en la tuta
lando en 1999 kaj difinis 26 urbajn loghkvartalojn por tiu eksperimento,
kiuj konsistigas 3.3% de la loghkvartaloj de la tuta lando.
La ministerio decidis premii 108 elstarajn loghkvartalojn en
2002.
Diverseco de la servado
En
la distrikto Shijingshan mi vidis automatan servan sistemon,
avangardan kaj kompletan, kiu multe faciligis la chiutagan vivon
de la loghantoj.
Oni diris al mi, ke la serva kaj informa
centroj jam rete kontaktighis kun chiuj hejmoj. Ili multe faciligis
la chiutagan vivon de la loghantoj.
En la kvartalo vivas 87-jarulo. Liaj
gefiloj ne vivas kune kun li. Lia sanstato estas malbona kaj
li iras malfacile. Ekde tiam, kiam oni instalis al li automatan
sistemon por alvoko, la maljunulo povas premi la malsamkolorajn
butonojn instalitajn apud la telefono, kaj servistoj de la loghkvartalo
povas fari al li diversajn servojn, ekz. acheti manghajhojn,
purigi chambron, fari medicinan flegadon kaj akompani lin en
promenado. La maljunulo diris kun ghojo: "Dank' al tiuj
ekipajhoj mia vivo multe facilighis."
La loghkvartala servado inkluzivas
tion: doni bonstatigan servon por plenumi la socian garantion
por handikapuloj, familianoj de armeanoj kaj revoluciaj martiroj,
malrichaj familioj kaj maljunuloj, fari al ili medicinan sanprotekton
kaj aliajn. La servado estas donata ankau al ordinaraj loghantoj,
entreprenoj kaj institucioj de la loko.
Nun en Pekino estas 107 loghkvartalaj
servaj centroj, 3 mil servostacioj kaj 308 maljunulejoj kun
10 mil litoj. En la tuta urbo funkcias 154 telefonaj lineoj
por faciligi la chiutagan vivon de la loghantoj. La servado
ampleksas preskau chiujn kampojn de la homa vivo. Funkcias alvoka
sistemo, sekureca kaj medicina servado kaj hejma mastrumado.
Pekino havas 47 mil loghkvartalajn servistojn kaj 230 mil registritajn
volontulojn.
Oni diris al mi, ke la registaro asignos
pli da mono al la loghkvartala konstruado kaj donos pli da atento
al la makroskopa gvido de la loghkvartala konstruado, por ke
la tiea medio estu bela, la socio stabila, la chiutaga vivo
facila kaj la homrilatoj harmoniaj
Aparta kuracado
En
nordoriento de Pekino estas loghkvartalo Hepingli, en kies kuracejo
laboras kelke da spertaj kuracistoj. Ili havas dosierojn de
la pli-ol-65-jaraj maljunuloj, kripluloj kaj kronikaj malsanuloj
kaj faras por ili senpagan medicinan flegadon. En la kuracejo
estas avangardaj korposanigaj aparatoj kaj kuracaj ekipajhoj.
Tie oni povas senpage au malmultpage sin ekzerci. En la atendejo
de la kuracejo kelke da maljunaj malsanuloj silente kushis en
masagha segho kaj kronikaj malsanuloj ghoje babilis dum pogutigado.
Emerita instruisto diris: "Komence ni venis por provado,
sed chi tie la kuracistoj kaj flegistinoj estas afablaj kaj
entuziasmaj. Per sia sincera laboro ili gajnis nian konfidon."
Alia paciento diris: "Chi tie la kuracistoj kaj flegistinoj
estas fervoraj kaj iuj ech amikighis kun ni. Ni volonte babilas
kun ili korvershe. "
En Hepingli la malsanuloj ofte vizitas
la loghkvartalan kuracejon kaj ili vizitas hospitalon nur por
kuraci gravan malsanon.
Chi tie oni konigas sanigajn kaj preventajn
metodojn, por ke la loghantoj havu sanan vivmanieron kaj malpliigu
la morbokvanton.
La loghkvartala kuracejo donas sian
atenton chefe al maljunuloj, virinoj, infanoj kaj handikapuloj.
Krom kuracado ghi faras edukon ankau pri prevento, sanprotekto
kaj naskolimigo. La loghantoj tre amas ghin.
Kultura vivo
En
Baizhifang-loghkvartalo, chiumatene audighas belsona kantado
de la pekina opero, akompanate de muziko. Tio estas maljunula
tachmento de amatoroj de la pekina opero. Ilia kantado altiris
al si multe da amatoroj. En festotagoj, semajnofinoj kaj dimancho
tie kolektighas multe da operaj maniuloj .
La loghkvartalo havas sian ensemblon,
tamtaman tachmenton kaj tachmenton de jangge-danco. Tie
viglas ankau mezaghaj kaj maljunaj vestomontrantoj, someraj
vesperoj de filmoj, amuzo de karaokeo kaj funkcias sporthaloj.
La loghkvartalo ofte okazigas ekspozicion
pri fotajhoj, kaligrafajhoj, pentrajhoj, ksilografajhoj kaj
radikoskulptajhoj, kaj faras diversajn kulturajn kaj sportajn
aktivadojn. Per tio ghi kreas densan kulturan etoson.
Pere de galerio de sciencoj kaj prelego
la loghkvartalo konigas jurajn kaj sanprotektajn sciojn al la
loghantoj. Oni ankau videoregistras la loghkvartalan vivon kaj
elsends ilin sur televida reto.
Informigo de la chiutaga vivo de la loghantoj
En
sia hejmo oni povas fari surretan acheton, ricevi edukon kaj
mendi televidajn kanalojn. Oni povas teleregi la klimatizilon
de sia hejmo. Kun ekuzo de larghrubanda kaj multmedia informa
reto en Beichen-loghkvartalo de Chaoyang-distrikto, Pekino,
la vivo de la loghantoj farighos pli kaj pli enhavoricha.
Beichen-loghkvartalo estas sinteza
komerca kvartalo kun financa servo, amuzejo, magazenoj kaj oficdomoj
kaj havas altan postulon al la moderna informada servado. La
rapida larghrubanda kaj multmedia sinteza informa reto per sia
financa, komerca kaj valorpapera servado kontentigas bezonon
de la loghantoj. Nun tiu multmedia sistemo efike helpas la kompaniojn
kaj loghantojn en konado de la akciaj informoj, acheto, klerigo
k.a. Tie oni disvolvos intelektan kapablon en automata regado,
domgardo k.a.
"Antaue ni devis uzi multe da
tempo por pagi elektron, akvon, naturan gason kaj telefonadon,
sed nun ni povas pagi surrete. Ni faras acheton ankau sur la
reto. Tio estas kaj facila kaj oportuna."
"En sia hejmo infanoj povas fari
senperan dialogon kaj intershanghon kun siaj instruistoj kaj
povas refoje rigardi per komputero la lekcion de sia instruisto."