Feng
Gang estas mezlerneja instruisto de la angla lingvo en Urumqi,
Xinjiang. Pro siaj elstaraj kontribuoj al fotado de sovaghaj
animaloj kaj protektado de medio li akiris la "Premion
de Eminentaj Kontribuantoj al la Mediprotektado de la Tuta Lando",
donitan de la Ghenerala Buroo de la Shtata Mediprotektado de
Chinio, kaj la "Tergloban Premion" kune donitan de
la Asocio de Chinaj Jhurnalistoj pri Medio kaj Hongkong-a societo
"Amikoj de la Terglobo".
Maje
de 2002 la Pekina Zoologia Ghardeno okazigis ekspozicion de
fotoj de Feng Gang pri sovaghaj animaloj. En la ekspozicio Feng
foje refoje konigis al la vizitantoj, ke ech en fotado oni devas
ne gheni nek detrui la kvietan vivon de sovaghaj animaloj. Li
chiam observis tiun principon. Li chiam piedire fotis kaj kashobservis
la vivon de sovaghaj animaloj kaj tial li faris multe da klaraj
fotoj pri sovaghaj animaloj en diversaj statoj.
Feng tre shatas bildojn de sovaghaj
animaloj. Dum longa tempo li trovis, ke en bild-gazetoj kaj
televido preskau chiuj bildoj de sovaghaj animaloj estis faritaj
de eksterlandanoj, dum tiuj faritaj de chinoj estis tre malmultaj.
"Chinio devas havi siajn proprajn fotistojn de sovaghaj
animaloj por foti ilin sur propra teritorio," li diris.
En 1995 li jam aghis 48 jarojn kaj tiujare li elspezis preskau
sian tutan deponitan monon por acheti altklasajn fotilojn kaj
tiel li suriris la vojon foti sovaghajn animalojn.
En
Xinjiang estas multe da pereontaj sovaghaj animaloj, kiaj kiangoj,
antilopoj tibetaj kaj mongolaj, poefagoj, vulpoj, neghkokoj,
cignoj kaj verdkapaj anasoj. Feng dufoje ascendis la shtatan
naturparkon de Altun-montaro, kies averagha alto estas 4500
m. super la marnivelo, 19-foje ascendis la naturparkon de Karamaili-monto
en la orienta parto de Junggar-baseno kaj 18-foje vizitis la
restadejon de kaproj (Capra ibex Linnaeus) en la antauurbo
de Urumqi, Bosten-lagon, Talim-basenon, Bayanbulak-stepon, Cignan
Lagon kaj aliajn lokojn.
Kiam
li informighis, ke 20 mil tibetaj antilopoj estis mortigitaj
de chasistoj kaj la antilopoj estas pereontaj, li akiris specialan
permeson de la Mediprotekta Buroo de Xinjiang veturi aute en
Altun-montaron. Li venkis fortan altitudan reakcion kaj mulajn
aliajn malfacilojn: la auto sinkis en marchon, li vojeraris
en senhoma regiono kaj klopodis dekkelkajn horojn sur altajho
por movi la auton, li sukcesis foti valorajn tibetajn antilopojn.
Por foti sovaghajn poefagojn li piediradis en la montaro Altun
20 km en 8 horoj spite netolereblan froston, kiam oni ghoje
festis la Printempan Feston, la unuan en la nova jarcento. Fine
pere de satelita gvidilo li sukcesis reveni en la noktejon,
kiam liaj piedoj jam ekhavis seriozan pernion.
Mongola
kiango estas unuaklasa protektata animalo. Dank' al la senchesa
penado de Xinjiang-aj fakuloj tiuj bestoj kreskis multe. La
29-an de julio, 1998, por foti kiangojn en Karamaili Feng vojeraris
14 horojn. Lin plurfoje atakis sveno, vomado kaj aliaj sindromoj
de anhidrigho. Tiaokaze li devigite trinkis sian urinon kaj
skribis testamenton, dezirante, ke oni rivelu la kartochojn
el la fotilo, kiam oni trovos lian kadavron. Feliche li estis
savita de siaj kolegoj.