La 5-a de aprilo, 2002, estis Tago
de Klaro kaj Brilo. Lau la nacia moro de Chinio oni faras aktivadon
memore al la mortintaj parencoj kaj revoluciaj martiroj en tiu
tago. Matene de la nomita tago 500 homoj de Gaoxie-vilagho de
Zhoushan, Zhejiang-provinco, kolektighis antau la tombo de Zhu
Zhuirong por montri respekton al shi.
La 52-jara Zhu mortis en trafika akcidento
la 18-an de oktobro en la pasinta jaro, kiam shi projektis por
la vilagho bazon de fruktarboj. Oni lamentis korshire. La 82-jara
avino Yu kun larmoj diris: "Zhu Zhuirong, ho, vi faris
bonon al la popolo la tutan vivon. Hodiau ni venis viziti vin."
"Mi ne kredas, ke ni ne povas bonhavighi."
La verda vilagho Gaoxie trovighas sur
monta ebenajho. Ghi estas chirkauita triflanke de montoj. Tie
vivas 660 familioj el 2051 homoj.
Oktobre de 1993 Zhu Zhuirong estis
elektita gvidanto de la vilagho. La vilaghanoj plejparte sin
okupas pri tradicia terkulturado, la vilagha ekonomio estis
postighinta, kaj plie, en tiu jaro la vilagho havis debeton
de 30 mil juanoj.
Antau la vilaghanoj soifantaj bonhavighon,
Zhu sentis grandan maltrankvilon. Shi vizitis plurajn elitajn
legom-kulturistojn kaj informighis, ke chiu plastmembrana forcejo
povas profitigi 5 mil juanojn, se en ghi oni kulturas fragujojn.
Shi iris longan vojon por fari esploron en legom-bazaroj de
Zhoushan.
En kunveno de la vilagha komitato shi
proponis konstrui plastmembranan forcejon por bonhavigi la vilaghon
per fruktoj kaj legomoj. Shi diris: "Mi ne kredas, ke ni
ne bonhavighos, se ni laboros penege."
Shi vizitis multajn vilaghanojn, diskutante
kun ili pri detaloj por profito. Finfine shi persvadis ilin.
Por konstrui unu forcejon oni devas elspezi mil juanojn. Sed
iuj ne havis tiom da mono. Per sia klopodo shi ricevis rabaton
por forceja konstruado kaj prunteprenis monon de banko, tiel
ke septembre de 1994 shia vilagho mendis 53 kompletojn da materialoj
por 53 forcejoj.
Por ke la vilaghanoj posedu teknikon
de legom-kulturado en forcejoj, shi invitis fakulojn al la vilagho
por prelego kaj enkondukis bonrasajn legom-semojn.
Por plibonigi la fundamentajn ekipajhojn
de legomkulturo en forcejoj, shi kolektis monon per diversaj
kanaloj, gvidis la vilaghanojn en konstruo de bazaro, akvorezervejo
kaj kanaloj.
La pli-ol-70-jara kamparano Wang Zhonghua
ekscitite diris: "En iu vintra tago shi organizis nin ordigi
la riverliton. Estis frosta tago kaj ech junaj homoj hezitis
enakvighi, sed shi demetis la shuojn kaj shtrumpojn kaj la unua
eniris en frostan akvon. Kaj ni chiuj admiris shin."
La forcejo bonhavigis multe da legom-kulturistoj
kaj en 1997 shi gvidis kamparanojn en kulturo de orangho kaj
en la sekvanta jaro la orangho de la vilagho Gaoxie gajnis arghentan
medalon de agrikulturajhoj de Zhejiang-provinco.
Nun Gaoxie estas bonhava vilagho fama
pro forstumado kaj agrikulturaj trajtoj. Tie prosperas 66 hektaroj
da legomghardenoj kaj 176 hektaroj da arbaro. Chiujare tie produktighas
4000 tunoj da legomoj, orangho, frago kaj aliaj fruktoj. En
2001 la pokapa enspezo de la vilagho estis 4494 juanoj kaj multaj
havas sian belan domon.
"Ni devas bone koni la vilaghanojn."
La monto Donggao multe malhelpis kontakton
de la vilagho Gaoxie kun la ekstera mondo en multaj jaroj kaj
oni deziris konstrui tunelon tra la monto.
Zhu Zhuirong estis reprezentanto de
popola kongreso de la distrikto Dinghai. Shi plurfoje proponis
al la kongreso kontrui tunelon. Shi diris:"Konstrui tunelon
tra la monto Donggao havas profundan signifon por disvolvi la
lokan ekonomion, akceli la komercan intershanghon inter vilaghoj
kaj urbo, plibonigi trafikon kaj levi la transportan efikon.
Tio ne nur faciligas transportadon de la 4 mil tunoj da legomoj
kaj fruktoj de la vilagho al urbo, sed ankau utilas al ekonomia
disvolvigho de aliaj lokoj sur la insulo Zhoushan."
Januare de 2000 koncerna departemento
de la urbo faris enketon en la loko kaj venis al la konkludo,
ke shia propono ludos shlosilan rolon por realigi la gheneralan
projekton de la urba disvolvigho kaj harmoniigi la lokan evoluon.
Por konstrui tunelon, la vilagho devis
malkonstrui 25 domojn, rekvizicii 2.6 hektarojn da kampo. Tio
koncernis cent familiojn. Por persvadi ilin, Zhu vizitis multajn
familiojn, helpis ilin en solvo de la malfaciloj. Shi diris
al aliaj kadroj de la vilagho: "Ni devas bone koni la vilaghanojn
kaj scii, kiamaniere ni povas bone plenumi la taskon."
La monata salajro de Zhu estis nur
630 juanoj, tamen shi malavare donacis 3 mil juanojn por konstruo
de la tunelo. Dank' al shia brila ekzemplo la tuta vilagho unu
post alia donacis monon por la konstruo. Char la kompensa sumo
por dommalkonstruo kaj kamp-rekvizicio mankis portempe, shi
do hipotekis la novan domon de sia filo kaj pruntis monon che
kredita kooperativo por kompensi la vilaghanojn.
Dank' al la granda penado la konstruo
de la tunelo estis komencita oktobre de 2000. En la konstruejo
ingheniero Ma diris al mi: "Mi konstruis multajn tunelojn.
En aliaj lokoj chiam estis ia malagrablajho pro dom-malkonstruo,
ebenigo de la kampo k.a. Mi ja unuafoje laboras en tiel bone
preparita loko, kia Gaoxie-vilagho. Chi tie Zhu kaj shiaj vilaghanoj
chiuj bone helpas nin. La tunelo 1110 m. longa nun estas glate
konstruata kaj estos transdonita al uzado antau la 1-a de oktobro."