|
|
Alumetmarkoj de Rao
|
Bildo "Che la Tago de Klaro kaj
Brilo" formita de alumetmarkoj
|
|
|
Rao kaj lia edzino
|
Valoraj alumetmarkoj de Rao
|
Mi konatighis kun Rao Guoshun antau
10 jaroj, kiam li okazigis ekspozicion pri siaj alumetmarkoj.
Tiam li ankorau ne havis multe da scioj pri la alumetmarkoj
kaj shatis ilin nur pro ilia bunteco.
Pli ol 20 jarojn por kolektado de alumetmarkoj
En la posttagmezo de iu dimancho mi
vizitis lin. En lia hejmo alumetmarkoj vidighis chie sur la
tablo, lito kaj planko. Li diris al mi, ke tio konsistigas nur
malpli ol sesonon de liaj kolektajhoj.
Li ordigis la objektojn kaj kun granda
ghojo konigis al mi elementajn sciojn pri la markoj. Li diris,
ke la unua alumetmarko estis projektita de anglo en 1837, je
3 jaroj pli frue ol la unua poshtmarko. La unua china alumetmarko
aperis en Kantono en 1879.
En 1976 Rao eklaboris en fabriko de
alumetoj de la urbo Qimen, Anhui-provinco. Tiam la fabrikestro
ofte ricevis leteron por peti alumetmarkojn kaj komisiis al
li trakti tiujn leterojn. En tiuj leteroj ofte estis kunsenditaj
delikataj markoj por intershangho. Rao tre shatis ilin kaj bone
konservis ilin kiel valorajhojn. Li tion faris en pli ol 20
jaroj kaj kolektis pli ol 60 mil alumetmarkojn chinajn kaj alilandajn.
Abundo de alumetmarkoj
Ghuante la alumetmarkojn konservitajn
de Rao, mi kvazau legis bele presitan miniaturan bildlibron
au enciklopedion. La 80 markoj de mondfamaj pentrajhoj konservitaj
en Luvro, produktitaj en Wuhan, estas versimilaj artajhoj. Inter
ili estas eminentaj pentrajhoj "Mona Lisa" kaj "Fonto".
La 28 markoj formis la antikvan chinan pentrajhon "Che
rivero en la Tago de Klaro kaj Brilo", kiu konigas la popolan
vivon de Song-dinastio (1101-1119). La shminkitaj vizaghoj de
pekina opero produktitaj de la Tianjin-a Fabriko de Alumetoj
konsistas el 450 pecoj, kiuj bone montras la arton de pekina
opero.
Rao bone konas la historion de chinaj
alumetmarkoj. Li montris al mi alumetmarkon produktitan antau
tre longe, sur kiu estas presitaj la vortoj "Farita en
Chinio" kaj "Uzu chinajn varojn kaj reakiru niajn
rajtojn". De tio ni konas, ke la chinoj faris grandan penadon
por vigligi la nacian ekonomion jam en la 20-aj kaj 30-aj jaroj.
Rao diris al mi, ke la alumetoj havas
multe da funkcioj kaj specoj. Krom la chiutage uzataj alumetoj
estas ankau alumetoj marnavigaj, kontrauventaj, humid-imunaj,
signalaj kaj turismaj. Li prenis skatolon da alumetoj 28 cm
longaj kaj diris, ke en iuj europaj kaj amerikaj landoj oni
hejtas la domon per kameno. Por faciligi la bruligon, oni produktis
longajn alumetojn, kiuj povas bruli 2 minutojn. Li prenis ankau
dentpurigan alumeton kaj diris, ke nun oni produktas tiun specon
da alumetoj, kiuj povas esti uzataj ankau kiel dentpurigiloj.
Tiajn alumetojn estas tre malfacile kolekti.
Li deziras eldoni libron
Kun tempopaso Rao havas pli kaj pli
abundon da scioj pri alumetmarkoj kaj li jam ne kontentas pri
sola kolektado de la markoj, sed mem komencas projekti ilin.
Li jam projektis 23 seriojn da bildoj de alumetmarkoj. La valoraj
alumetmarkoj projektitaj de li en 1987, t.e. 10 pejzaghoj de
Huangshan-monto, estis premiitaj en la konkurso de fabrikaj
markoj de la tuta lando.
Rao deziras ankau eldoni libron pri
alumetmarkoj. Mi esperas, ke realighos lia deziro.