En
la 1-a de februaro de 2002, profesoro Wang Xuan, membro de la
China Akademio de Sciencoj kaj la China Akademio de Inghenierio,
akceptis el la mano de la china prezidanto Jiang Zemin la Plej
Altan Scienca-teknologian Premion de 2001 de Chinio.
Dum longa tempo Wang Xuan sin okupis
pri komputora traktado de lingvo, grafiko kaj bildo. Aplikante
sian inventon de lasera fotokomposta sistemo de la hana lingvo,
Wang Xuan formis sian industrion. Lia invento anstatauis la
tipografion kaj multe progresigis la gazetaron kaj presadon
de Chinio.
Plej felicha favorato el la samtempuloj
En
1954, kiam Wang Xuan estis 17-jara, li adiauis siajn gepatrojn
kaj venis de Shanhajo al la Pekina Universitato. En la mondfama
Pekina Universitato kolektighis multaj eminentaj profesoroj
kaj elstaraj studentoj venintaj de diversaj lokoj de Chinio.
Chi tiuj lernis en la fakultatoj de matematiko, fiziko, kemio
k.a. La tiama direktoro s-ro Ma Yinchu tre akcentis fundamentajn
kursojn kaj metis famajn profesorojn sur katedron de la fundamentaj
kursoj. Wang Xuan multe rikoltis en tio kaj bone memoras la
instruojn de la instruistoj. Li diris: "Unuaklasa profesoro
Jiang Zehan, unu el la plej fruaj membroj de la China Akademio
de Sciencoj, instruis al ni analizan geometrion; profesoro Cheng
Minde, kiu instruis al ni matematikan analizon, poste estis
elektita membro de la China Akademio de Sciencoj; profesoro
Ding Shisun, kiu instruis al ni superan algebron, poste funkciis
kiel direktoro de la Pekina Universitato. Ili fundamentis por
mi firman matematikan bazon. Tio ludis decidan rolon en mia
scienca esplorado."
Influate de la densa akademia etoso
kaj tiu de la homa kulturo, Wang Xuan ekstartis je alta nivelo.
Li ofte diris, ke li estas la plej felicha favorato el la samtempuloj.
Pioniro
Post 1980 Wang Xuan prezidis la esploradon
kaj disvolvon de la lasera fotokomposta sistemo kaj elektronika
eldona sistemo de la hana lingvo de Chinio. En 1985 li kaj liaj
kolegoj kreive elfaris la kvarageneracian fotokompostan sistemon.
Por solvi la malfacilojn de la hana lingvo, li inventis lau
ghiaj karakterizajhoj kompaktigan teknologion de informoj de
alta precizeco kaj rapid-restarigan metodon, la unua projektis
la respondan specialan chipon, la unua aplikis la metodon de
priskribado de strekoj de ideogramoj de la hana lingvo per superregata
informo, kaj akiris la respondajn inventajn patentojn en Europo
kaj Chinio. La industriigo kaj apliko de tiuj sukcesoj malfermis
tute novan epokon de presado de la hana lingvo, estigis teknologian
revolucion al la gazetaro kaj presado de Chinio, ghisfunde reformis
la tipografian presarton daurantan centon da jaroj. Wang Xuan
estis honorata kiel pioniro de la presa revolucio.
Poste la elektronikaj eldonaj sistemoj
de Huaguang kaj Fangzhen elpensitaj sub la gvido de Wang Xuan
okupis 99% de la gazetara merkato kaj 90% de la libro-eldonado
(nigra-blanka) kaj ech 80% de la merkato de la chinlingva gazetaro
ekster Chinio.
Samtempe li iniciatis kaj gvidis unu
post alia la grandekranan enpaghigan sistemon de gazeto, la
koloran fotokompostan sistemon de la china lingvo, longdistancan
transigon de paghoj kaj administran sistemon de novajho-redaktado.
Tiuj sukcesoj estis mondnivelaj kaj estis rapide aplikata, kio
pushis la gazetan teknologion kaj aplikan nivelon de Chinio
al avangarda vico de la mondo.
10 revoj
Chi-jare Wang Xuan aghas 65 jarojn.
Li diris: "Mi havas 10 revojn. 5 el ili realighis kaj la
restantaj 5 bezonas kunan penadon de mi kaj junuloj. Kaj la
alia deziro estas porti sur la merkaton de evoluintaj landoj
produktajhojn de alta kaj nova teknologio kun la china memstara
intelekta proprieto. Ni estas penantaj por tio."
Liaj dek revoj estis firme kunligitaj
kun la afero, por kiu li batalis dekojn da jaroj: disvolvi laseran
fotokompostadon por adiaui plumbon kaj fajron; disvolvi longdistancan
transigon de paghoj surbaze de pagha priskriba lingvo kaj adiaui
gazetan telefakson; disvolvi malfermitan tablan eldonan sistemon
kaj adiaui la tradician elektronikan kolordiferencigan mashinon;
disvolvi jhurnalisman serchosistemon kaj adiaui plumon kaj paperon;
disvolvi eksterlandan merkaton de chinlingva eldona sistemo.
La supre menciitaj 5 revoj jam realighis. Kaj li estas penanta
realigi la aliajn 5 revojn: disvolvi rektan laseran paghigon
por anstatauigi filmon; disvolvi merkaton de japanlingva eldona
sistemo; porti en la anglalingvan kaj europlingvan merkaton
la kradtraktilon por eldona sistemo; sin disvolvi en radiodisaudigo
kaj televizio; disvolvighi de eldona sistemo de mapo al geografia
informadiko.