En
2000 la china registaro fondis shtatan superan scienc-teknikan premion por honori
sciencistojn, kiuj faris gravajn kontribuojn. Lau difino chiu premiito ricevas
5 milionojn da juanoj (8.3 juanoj egalas unu usonan dolaron). Tiujare unu el la
premiitoj estis s-ro Wu Wenjun, 83-jara membro de la China Akademio de Sciencoj.
"Tertremo
de topologio"
Wu Wenju estas naturdotita
talentulo por matematiko.
En 1940 li finis sian
studentan vivon en la matematika fakultato de Jiaotong-universitato de Shanhajo
kaj tiujare li konatighis kun Chen Xingshen, fama china matematikisto. Ne longe
antau tio internacie aperis topologio, kiun oni nomas reghino de la moderna matematiko.
S-ro Chen kondukis lin sur la vojon de topologio. Wu laboris che Chen pli ol unu
jaron kaj lia talento forte mirigis Chen.
En
1946 Wu veturis al Francio por studado. Post du jaroj li farighis
doktoro de la shtata scienco de Francio. Francio estas centro
de topologio kaj en tia medio Wu iom post iom levis sian matematikan
nivelon. En 1950 li publikigis karakteristikajn klasojn kaj
formulojn de Wu, dank' al kiuj li simpligis kaj faciligis la
nociojn de karakteristikaj klasoj de topologio kaj donis klarajn
interrilatojn kaj formulojn inter la karakteristikaj klasoj.
Wu malfermis novan kampon al topologio, kion oni nomas "tertremo
de topologio". En 1951 Wu revenis la patrion kaj daurigis
la studon pri topologio. Post nelonge li malkovris enfiksajn
klasojn
Pro
lia grava sukceso en topologio, en 1965 li ricevis la unuagradan premion en la
Unua Premiado de la Shtataj Naturaj Sciencoj de Chinio. En 1957 li estis elektita
kiel membro de la China Akademio de Sciencoj, kiam li aghis 38 jarojn, kaj per
tio li farighis la plej juna membro de la akademio. En 1958 li faris prelegon
pri enfiksaj klasoj en la monda matematikista konferenco.
Hodiau
topologio restas unu el la chefaj partoj de matematiko kaj estas vaste aplikata.
La atingoj de Wu estas profunde influaj kaj vekis multan esploradon. Edifite de
liaj fruktoj, multaj sciencistoj komencis sian esploradon sur la bazo de liaj
atingoj.
Malfermi novan kampon de matematika mekanikigo
Matematika
mekanikigo faris la duan mejloshtonon en la matematika vivo de Wu.
En
la 60-aj jaroj de la 20-a jarcento Wu konis komputilon en radiofabriko de Pekino
kaj eksciis ghian grandan kapablon. Li opiniis, ke komputilo estas eksterordinara
kaj naskighis en li la ideo pri matematika mekanikigo.
En
1974 Wu komencis studi historion de la antikva china matematiko. Li havis gravan
malkovron en la studo, t.e. la antikva china aritmetiko estas enpenetrita de matematika
mekanikigo, kio tute konformas al la teorio de moderna komputeriko. Li ja ekvolis
kombini la du aferojn por solvi iujn matematikajn problemojn. Li elektis teoremon
de elementa geometrio kiel pruvon. Post peniga laboro finfine sukcesis la komputila
pruvado.
En 1984 juna china matematikisto Zhou Xianqing
veturis al Usono por matematika simpozio. Li prezentis al la simpozio disertajhon
"Pruvi geometriajn teoremojn per Metodo de Wu". Li faris operacion per
komputilo. En 10 minutoj li pruvis centojn da geometriaj teoremoj, kio faris sensacion.
Per
la metodo de Wu oni povas pruvi geometriajn teoremojn per komputilo anstatau homa
cerbo, tial la komplika kaj ech neebla kalkulado farighis simpla kaj facila. Uzi
tiun metodon en diversaj sciencaj kaj teknikaj kampoj povas evidente levi la laborefikon.
Nun la pli-ol-80-jara Wu daure esploras
matematikan mekanikigon, sin dedichante al utiligo de tiu metodo.
Gvidate kaj influate de li
aperis en Chinio grupo da esploristoj pri matematika mekanikigo. Internacie oni
nomas ilin skolo de Wu.
Nun
la metodo de Wu estas sukcese aplikata en la altteknologia kampo.
Dank' al tiu metodo la efiko de transsenda vid-telefonado multe
levighis kompare kun la tradicia; dum la nov-generacia cifer-regata
ilmashino estos pli delikata, sprita kaj tauga por fari komplikajn
kurbajn facojn. Oni nomas ilin "21a-jarcenta ilmashino".
Fakuloj de la Pekina Politeknika Universitato uzis la metodon
en projektado de nova mashino kaj akiris rimarkindajn sukcesojn.
S-ro Wu diris, ke matematika mekanikigo
nun ankorau estas en komenca periodo kaj ghia esplorado estas nur en algebro,
geometrio, diferenciala geometrio. Kaj disvastigi la sferon de matematika mekanikigo
estos problemo studinda en longa tempo.