|
|
|
En sopiro al la familianoj
|
Venas flegistino
|
Retrovi memfidon
|
|
|
|
En sentoksigejo
|
Vestofarado por la filino
|
En gajo
|
|
|
|
Espero en senelirejo
|
|
Postsigno de toksoinjektado
|
"Kiom malproksime distancas de
ni tokso? Mi povas diris al vi, ke ghi estas tuj apud vi. Tenu
vin fore de ghi. Sed mi devas chiutage batali kontrau la diabla
tokso." Jen kora konfeso de iu virino en sentoksigejo.
Antau
kelke da jaroj shi ekfumis tokson pro la influo de la edzo. Shi diris: "Mi
falis en grandan doloron. Foje kiam mi iris al infanghardeno por preni mian 5-jaran
filinon, min atakis toksomanio. La filino petis acheti por shi lakton, sed mi
havis neniun groshon. Mi konsolis shin: 'Mi ne havas monon, sed mi povas porti
vin hejmen sur mia dorso.' Mi iris larmante kaj oscedante. Mi prodigis mian tutan
havajhon de pli ol 200 mil juanoj (tiu sumo estas 10-jara enspezo de ordinara
salajrulo de Pekino - trad.), sed mi ne havis groshojn por acheti lakton por la
filino."
"Che la komenco mi toksofumis
en la litochambro. Kiam mi fumis, la filino kushis che mi kaj kompreneme diris
al mi: 'Pajno, vi fumu, mi ne abomenas vin, nek ghenas vin.' Poste mi trovis,
ke la filino ensorbighis de la fumo kaj ne povis endormighi sen fumo de tokso.
Timante damaghi la filinon, mi komencis injektadon."
En
la Centro de Memvola Sentoksigado en la urbo Xiangfan de Hubei-provinco mi intervjuis
29-jaran virinon Fang Ling. Shi diris al mi, ke por la bono de la filino, shi
memvole venis al la centro.
Ankau Chen Xue estis
toksighemulino. Shi fumis tokson jam 3 jarojn. Pro toksofumado shi prodigis la
tutan havajhon kaj rikoltis malamon de la familianoj. "Chiutage mi devis
peni por akiri monon por acheti toksajhon. Kiel doloraj tagoj!" Shi ne volis
rememori sian pasintajhon.
Finfine, Fang Ling kaj
Chen Xue venis en akompano de siaj familianoj al la Centro de Memvola Sentoksigado
de Xiangfan respektive en junio kaj oktobro de 2001.
La
tagoj en la centro estis doloraj. Unu tagon post veno al la centro Chen Xue jam
bedauris pro la alveno. "Chiutage mi gape pensis pri la ghuo de toksajho.
Kiam min atakis toksomanio, mi freneze tumultis kontrau la flegistoj kaj aspiris
injekti tokson." Shi ech havis la intencon transgrimpi la chirkaumuron de
la centro por fughi. Sed fine shi venkis la toksomanion danke la helpon de la
flegantoj.
Fang Ling pasigis 4 monatojn en la centro
kaj la korpopezo kreskis de 40 kg. al 60 kg. Nun shi povas ne nur sin deteni de
tento de tokso, sed ankau admoni novvenintojn.
"Antau
ekfumo de tokso mi estis memfida homo, kaj nun mi volas reakiri la memfidon kaj
ghuste lokalizi min en la socio," diris Fang Ling.
Che
la litokapo de Chen Xue staras nova foto de shi kaj Fang Ling. Chiufoje, kiam
shi volis chesigi sentoksigadon, Fang Ling admonis kaj kuraghigis shin. En la
foto ili ridetante ghuas la kareson de la suno. En iliaj okuloj oni legas ilian
memfidon pri la sukceso de sentoksigado. Chen Xue diris: "Mi sendos kopion
al mia patrino, por ke shi vidu, ke mi fartas multe pli bone ol antaue, ke mi
estas memfida pri la sukceso de sentoksigado."
Nun
Fang Ling estas trikanta rughan lanveston por sia filino. Shi intencas partopreni
en kunveno okazigota de la lernejo antau la vintraj ferioj por la gepatroj de
la lernantoj. "Pasiginte la Printempan Feston kune kun la filino, mi adiauos
chi tiun lokon kaj komencos novan vivon."
Sed
antau ol ghisfine forigi la toksomanion, ili ne volas reiri hejmen.
Antaue
de tempo al tempo reaperis en ilia memoro la plezuro de fumado de tokso. Sed nun
pli multe ilin incitas la morna rigardo kaj plorado de la infanoj. Tio dolore
pentigis ilin.