Shuai Jingao, reprezentanto de la China Popola Kongreso
el Fujian-provinco, estis tre ghoja, kiam li renkontis Liu Fusheng, studenton
de Qinghua-universitato, finance helpatan de li.
Shuai
estas homo malavara. Li finance subtenis 112 lernantojn, kiujn li rigardis kiel
siajn proprajn infanojn. El ili 63 studentighis kaj Liu estas unu el ili. Liu
vivis malfacile kaj kotizo por lia lernado farighis peza shargho de lia familio.
"Liu
estas sagha kaj diligenta. Mi volontas finance subteni lin," diris Shuai.
Fininte
sian lernadon en mezlernejo, Shuai revenis hejmen kaj tie ekokupis sin je terkulturado.
Li laboris kiel tajloro kaj masonisto. Poste li rimarkis, ke eksterlandanoj shatas
lotussemojn de lia hejmloko, li do sin ekokupis je produktado kaj prilaboro de
lotussemoj. Nun lia kompanio de lotussemaj produktajhoj farighis chefa entrepreno
de la loko, kiu profitigis 10 mil kamparanajn familiojn de la gubernio. La lotussemoj
kun marko Wenxin eksportighas chiujare je mil tunoj al diversaj lokoj de sudorienta
Azio.
"Mi estas filo de kamparano. Nun mia
entrepreno havas certan skalon. Mi atribuas mian sukceson al prizorgo de la loghantoj
kaj subteno de la registaro. Mi havas devon rekompenci la socion kaj miajn samlokanojn.
Tial chiujare mi elspezas centojn da miloj da juanoj por monhelpi 33 mezlernejanojn
kaj studentojn," diris Shuai.