Ban Anfen, mjau-a entreprenistino
de Guizhou-provinco en sudokcidenta Chinio, helpis 2 mil malrichajn kamparanajn
familiojn liberighi el malricheco per brodado kaj farighis fama pro sia helpemo.
"Char
terkulturado ne estas multe profitodona, tial en nia gubernio multaj kamparanoj
migris aliloken por labori. La laboro estas peniga, tamen enspezigas malmulte.
Nun che ni la virinoj brodas hejme lau mia projekto kaj chiujare enspezas almenau
po mil juanojn," diris Ban.
Jen oni vidas en
Anlong-gubernio: Virinoj sin okupas je brodado kaj viroj je preparado de manghajhoj,
bredado kaj pashtado. "Se oni povas gajni monon hejme, oni ne migras aliloken,"
diris Ban.
Kvankam brodado estas nepre lernenda
por mjau-aj knabinoj, tamen tie multaj estas malpli lertaj ol Ban por ne paroli
pri projektado. Por levi ilian metiartan nivelon kaj garantii la kvaliton de iliaj
produktajhoj Ban asignis en la pasintaj jaroj pli ol 100 mil juanojn por ilia
teknika trejnado.
La kamparanoj bonhavighintaj de
brodado montris al shi profundan dankon, tamen shi diris: "La vilaghoj disvolvighas
per unuigho kaj reciproka helpo. Mi farighis prezidanto de la kompanio ja tute
hazarde."
Shi, havis klerecon nur de elementa
lernejo. Shi neniam pensis pri establado de kompanio. Shi shatis nur brodadon.
En 1992 shi brodis rubandon en sia hejmo kaj gvidantoj de la gubernio rimarkis
tion kaj opiniis, ke shiaj brodajhoj havas proprajn trajtojn. Ili do kuraghigis
shin fari pli da brodajhoj kaj post tio helpis shin en fondo de fabriko kaj pruntedonis
al shi 150 mil juanojn. En 1997 la gvidantoj de shia urbeto proponis al shi registri
la markon.
Pro dankemo shi donacis monon al la urbeto
por konstruo de elektra reto, pontoj kaj shoseoj. En 2001 la de shi entreprenata
brodajha kompanio pagis imposton de 30 mil juanoj al la shtato. Kompare kun la
vilaghaj entreprenoj en orienta Chinio, shia kompanio estas malgranda.
Ban
havas grandan memfidon pri la brodajhoj de naciminoritataj regionoj en okcidenta
Chinio, kies farado estas ne anstatauigebla per mashino. Kvankam portempe shi
ne havas sian propran grupon de vendistoj, tamen komercistoj de Shanhajo, Guangxi,
Yunnan kaj Taiwan kaj ankau de Britio kaj Tajlando ofte veturas tien por mendi
shiajn varojn.
"Chiufoje, kiam mi rememoras
mian faron, mi certighas, ke helpi la kamparanojn en bonhavigho estas mia devo.
Kompare kun la vasta kamparanaro mi estas felicha," diris Ban.
Kompreneble
shi sola ne solvos grandajn malfacilojn de la kamparanoj, tamen shia devokonscio
estas inspira.