Wen
Jiating el Anhui-provinco estis unika kamparano el la membroj de la Tutlanda Komitato
de la China Popola Politika Interkonsiligha Konferenco (ChPPIK). Antau 10 jaroj
li transprenis la estrecon de la vilagho. Gvidate de li, la vilagho funkciigis
plurajn entreprenojn kaj la kolektiva aktivo kreskis de 0.54 miliono da juanoj
al 40 milionoj da juanoj, sekve de tio la popola vivo de la tuta vilagho rimarkinde
bonighis. Wen Jiating estis elektita membro de ChPPIK. Li alte taksis la honoron,
donitan de la kamparanoj kaj ofte faris enketon pri la problemoj de vilaghoj,
kamparanoj kaj agrikulturo. En la chi-foja sesio li vershis sian koron en la nomo
de ordinaraj kamparanoj.
Li diris, ke la kamparanoj
varme subtenas la shtatan politikon pri agrikulturo. La politiko stabiligi la
laukontraktan respondecan produktan sistemon kaj plilongigi la kontrakton pri
respondeca terkulturo je pliaj 30 jaroj utilas al la kamparanoj en ellaboro de
produktoplano por longa tempo. La politiko acheti grenon de la kamparanoj je prezo
favora al ili solvis ilian malfacilon en vendo de greno. La reformado de la imposto
kaj aliaj pagigoj en vilaghoj malpezigis ilian sharghon.
Tamen
nun ankorau ne solvighis la problemo, ke la kamparana enspezo kreskis malrapide.
En iuj lokoj de Chinio la diferenco inter urboj kaj kamparo pligrandighas. En
2001, en Anhui-provinco la pokapa enspezo de urbanoj estis 5669 juanoj, dum tiu
de kamparanoj nur 2020 juanoj. Kaj krome la kresko de la kamparana enspezo estas
malpli rapida ol tiu de la urbana. Wen faris du proponojn pri reguligo de la agrikultura
strukturo, char ili estas tre utilaj al kresko de la enspezo de la kamparanoj.
Unu
el liaj proponoj estis nuligo au redukto de imposto super lokaj agrikulturaj produktajhoj
por akceli reguligon de la agrikultura strukturo, pliigi la kamparanan enspezon
kaj antauenpushi reformadon de la vilaghaj impostoj kaj aliaj pagigoj. Ni prenu
Anhui-provincon kiel ekzemplon. Tie la imposto de la lokaj produktajhoj konsistigas
20% de la agrikulturaj impostoj en la tuto kaj tia imposto estas plenumata chefe
en montaj regionoj, kie la ekonomio estas subevoluinta. Tie la kamparanoj vivis
malfacile kaj tia imposto malutilas al reguligo de la agrikultura strukturo kaj
pliigo de la enspezo de la kamparanoj. Li proponis, ke la registaro faru la imposton
de lokaj produktajhoj sama kiel la agrikultura.
La
alia propono de Wen estas pliigo de la informa servado al kamparanoj. Li diris,
ke estas malfacile vendi agrikulturajn kaj flankokupajn produktajhojn, kio katenas
kreskon de la enspezo de la kamparanoj. En la pasinta jaro en lia hejmloko oni
havis richan rikolton de akvomelono, sed la produktokvanto estis multe pli granda
ol la bezono, ke chiu kilogramo da akvomelono kostis nur 0.16 juanon. Pro manko
de merkataj informoj, la kamparanoj ofte suferas malprofiton. Li deziris, ke la
registaro asignu pli da monsumoj al informa servo cele redukti la blindecon de
reguligo de la agrikultura strukturo. Li faris enketon pri uzado de interreto
en sia propra vilagho. Li opinias, ke vasta uzado de interreto estas tre utila
al akiro de informoj pri produkto kaj merkato.