Inter altaj montoj en la sudokcidenta Chinio fluas
grandaj riveroj Nujiang, Lancang kaj Jinsha kaj multaj malgrandaj riveroj, kiuj
paralele fluas de nordo al sudo. Dum longa tempo oni uzas telferon por atingi
la transan bordon.
Estas du specoj de telferoj.
Unu estas simpla shtala kablo strechita super rivero. Sur la kablo estas pulio
kaj transiranto firme tenas shnuron sub la pulio kaj tiras sin al la transa bordo.
Tiu metodo estis danghera kaj nun oni malofte uzas ghin. La alia estas kompare
sekura. Sed tipulio de telfero ankorau estas la plej danghera laboro en la mondo.
4 shtalaj kabloj estis strechitaj super rivero. Oblonga telfero kun 8 pulioj pendas
sur la 4 kabloj. Chiu kablo longas 200 metrojn kaj diametras 4 cm. La telfero
longas 1.7 metrojn, larghas 1.2 metrojn kaj pezas 150 kg. la kapacito de la telefero
taugas por 600-700 kg. da objektoj au 10 homoj. Unu telferisto tiras en la telfero
kaj alia pushas malantau la telfero starante sur la kabloj. Vere danghera laboro.
Xiao
Fugui kaj Xiong Guangneng estas telferistoj che Jinsha-rivero.
Duonon
post la kvara horo frumatene, Xiao Fugui adiauis la dormantajn edzinon kaj infanojn
kaj foriris kunportante manghajhojn por 4 tagoj. Li devis iri unu kaj duonan horojn
por atingi Shuiyinkou. Li kaj aliaj achetis la telferon. En la sekvantaj 4 tagoj
li restos che la rivero kune kun alia akciulo Xiong Guangneng kaj dividos kun
li la enspezon en la venontaj 4 tagoj.
La kablo
estis instalita en 1988. 6 jarojn post tio ghi estis vendita al Xiao Fugui, Xiong
Guangneng kaj aliaj. Xiong posedas 2 akciojn kaj estas la unua akciulo, kaj Xiao
Fugui posedas nur duonon de akcio.
La akciuloj laboras
lau la nombro de akcioj kaj egale dividas la enspezon en chiu tago. Chiu pasaghero
pagas 1.5 juanojn, al infano malpli alta ol 1 metro pago ne postulatas kaj oni
pagas por brutoj lau ilia grandeco.
La laboro de
telfer-tirado estas tre peniga, kaj la 4 akciuloj dividighas en du grupojn. Xiao
Fugui rajtas labori nur 4 tagojn en chiu monato, dum Xiong Guangneng 16 tagojn.
Ilia
laboro estas enviata de la lokanoj, char tie regas malricheco kaj oni ne havas
shancon enspezi, dum la posedantoj de la telfero povas enspezi pere de tipulio
de telfero kaj ilia vivo estas pli bona ol la aliaj.
Tiumatene
homoj venis al la kablo por transiri la riveron al foiro. Jam kolektighis dekkelke
da homoj kaj unu bovo. Posttagmeze ili revenis de la foiro. Maljunulo revenis
kun kelke da kaproj. En tiu tago la telferistoj enspezis 41 juanojn (8.3 juanoj
= 1 usona dolaro). Tiu enspezo estis kompare granda.
Sed
tiu sumo estis multe malpli granda ol tiu antau 3 jaroj. Tiam tie ne estis ponto
nek autovojo apud la rivero kaj chiutage ili povis enspezi po pli ol 100 juanojn.
Sed kiam la autovojo kaj ponto estis lanchitaj, ilia enspezo draste malgrandighis.
3 el la 4 telferoj en la riverparto de 100 kilometroj chesis servi pro manko de
pasagheroj. Modernaj trafikiloj fortiris klientojn de telfero. Eble iun tagon
en la estonteco homoj en profunda montaro ne bezonos plu telferon kaj por chiam
malaperos la profesio de telferisto.
|
|
Plej danghera laboro en la mondo |
Telfero estas la unika interligilo de ambau bordoj |
|
|
Telfero movebla de du homoj |
Kontentiga enspezo |