Avo Zhang nun estas 83-jara. Li, liaj patro kaj avo
chiuj vivtenis sin per flosigado sur la Flava Rivero. En la agho de pli ol 10
jaroj li jam komencis tiun karieron, sekvante sian patron, kaj farighis poste
eminenta flosisto. Grandagha, li shatas pasumi che la rivero en liberaj tagoj
kaj tie rigardi antikvajn shafledajn flosojn malrapide flosantajn sur la rivero.
Tiam la forpasintaj aferoj reaperis antau liaj okuloj.
En
la 50-aj jaroj de la pasinta jarcento la tiea trafiko estis postighinta kaj multe
da objektoj transportighis per granda shafleda floso el dekoj, centoj kaj ech
milo da kunligitaj shafledaj tuboj. Tia floso povas transporti dekojn da tunoj
da varoj. La flosoj iris malsupren de Lanzhou che la supra parto de la Flava Rivero
kaj iuj atingis urbon che la meza parto de la rivero. La flosoj formis imponan
spektaklon. En tiu akvovojo, longa je centoj da kilometroj, estas multaj rokegoj,
tial ajna malatento kauzas shiprenverson. Por veturo sur tia akvovojo lertaj flosistoj
estas tre gravaj. Parolante pri sia flosista kariero, li menciis kelkajn dangherojn
travivitajn de li dum jardekoj sur la akvovojo de la Flava Rivero.
En
1985 li lastfoje flosigis sur la rivero. En la sekvantaj jaroj pli kaj pli multighis
la shoseoj, autoj kaj pontoj super la rivero kaj malmultighis la shafledaj flosoj.
La antaua impona spektaklo jam ne plu vidighas. Avo Zhang profunde amas sian shafledan
flosigon. Li atenteme konservis siajn flosojn, char li kredis, ke iutage ili denove
vidighos sur la rivero.
En la lastaj jaroj kun prosperigho
de turismo, shafledaj flosoj denove aperis sur la Flava Rivero. Kvankam Avo Zhang
ne plu povas manipuli floson, tamen lia filo Zhang Debao realigis lian revon.
Avo Zhang elprenis la bone konservitajn shafledajn flosojn kaj instruis la arton
al la filo, kiu do veturigis la floson kaj ekokupis sin pri turismo.
Antau
nelonge Zhang Debao achetis modernan veturilon motorboato. Nun veturas sur la
Flava Rivero samtempe shafledaj flosoj kaj motorboatoj. Zhang Debao volas organizi
drivadon sur la Flava Rivero per flosoj. Kompreneble lia patro aprobis tiun ideon
kaj energie faras flosojn kune kun siaj familianoj por tiu aventuro.
|
|
|
Konkuras shafleda floso kaj moderna
motorboato
|
|
Pranepoj de
Avo Zhang che floso
|
|
|
|
Trejni novan flosiston
|
Blovi aeron en shafledan floson
|
Iri kun floso
sur dorso |