Lastatempe
en Kantono aperis la unua privata skulptura ghardeno de Chinio. Ghi estis starigita
de Cao Chong'en, fama skulptisto de Chinio, per lia propra mono por prezenti liajn
skulptajn verkojn.
Cao Chong'en, kiel belarta profesoro
kaj skulptisto, jam plenumis centojn da skulptaj verkoj. Li opiniis, ke estas
bedaurinde, ke neniu povas ghui ilin pro ilia dormado en la tenejo. Se la verkoj
estos prezentataj al spektantoj, ili povos montri sian valoron.
Dank'
al sia monkolekto li ekhavis fruktoghardenon, kie estas ne nur kulturataj diversaj
fruktarboj, sed ankau montrataj liaj skulptajhoj, inkl. tiujn pri Sun Yatsen,
Lusin, Mao Zedong, Deng Xiaoping kaj Samaranch.
Krome
trovighas ankau verkoj pri gravaj eventoj, ekz. "Reveno de perloj" pri
reveno de Hongkong kaj Makao al Chinio, "Amo inter patrino kaj filo"
pri amikeco kaj paco inter Chinio kaj Japanio kaj "Monumento" pri la
50-a datreveno de eksplodo de atombombo en Hiroshimo de Japanio.
En
la venontaj jaroj profesoro Cao kolektos verkojn de famaj en- kaj eksterlandaj
skulptistoj por konservo kaj ekspozicio.