La
14-jara Wu Ji venis de Zhixin-lernejo de Kantono, Chinio. Lastatempe li plenumis
aviadan trejnighon kaj ricevis diplomon pri pilotado. Li farighis la plej juna
piloto en Chinio.
Wu Ji naskighis en aviadista familio
kaj amas kolekti aviadilajn modelojn kaj ornamajhojn. Liaj avoj estis pilotoj
de la unua generacio de la China Popola Respubliko. Lia patro estas superklasa
piloto de Chinio.
En la knabeco de Wu Ji lia patro
intence trejnis liajn forton, kuraghon kaj paciencon. 3-jara, Wu Ji estis transportita
al dezerta loko de nordokcidenta Chinio, kie li petolis kun lokaj knaboj kaj persiste
fortigis sin per muskolo-ekzercado; dejhorante nokte, lia patro postulis, ke la
filo sola iru por porti ion al li; dum mangho lia patro intence donis al li manghajhon
ne shatatan de li kun celo forigi lian postulemon en tiu flanko. Dank' al la severa
eduko Wu Ji ekhavis karakterojn elteneman kaj modestan.
12-jara,
Wu Ji la unuan fojon akceptis flugan trejnadon. Chiutage li plenumis pli ol 10
trejnajn programerojn kaj pli ol 20 levighojn kaj mallevighojn. En la aviadilo
sen klimatizilo li eltenis temperaturon de 40oC. Foje lia aviadilo renkontis shtormon
kaj forte skuighis, sed li rifuzis helpon de trejnisto kaj persistis en la stirado.
Fine lia aviadilo stabile surterighis.
Somere de
2001 Wu Ji volis submeti sin al ekzameno por pilotigho. Lia patro konis dangheron
de flugado, tamen post pripensado li subskribis lau postulo ateston de respondeco
por eventuala akcidento. Li kuraghigis sian filon: "La stiro de aviadilo
bezonas kuraghon kaj kapablon. Se vi povas stiri aviadilon, nenio en la mondo
estos timinda por vi." Li ankau admonis la filon, ke chiutage li vishu kaj
kontrolu aviadilon kaj konu mekanikan principon por eviti dangheron. Post trejnado
de pli ol 20 tagoj Wu Ji plenumis la tutan trejnan programon C172R kaj trapasis
teorian kaj flugan ekzamenojn. Li ricevis diplomon por kondukli privatan aviadilon.
En
2001 Wu Ji akiris grandan sukceson. Krom la diplomo li ricevis ankau ateston de
pianludo de oka klaso kaj eniris en bonan superan mezlernejon. Demandite pri la
estonta profesio li respondis: "Mi ankorau ne pensas pri tio, nun mi devas
diligente lerni por meti bonan bazon por plenumi chian laboron en la estonteco."