En
la 16-a de novembro 2001 okazis en sun-urbo de Johannesburgo, Sud-Afriko, la 51-a
Monda Konkurso de Belulinoj.
Li Bing, 18-jara fraulino
el Jiangxi-provinco, Chinio, partoprenis la konkurson kiel la unua reprezentanto
de Chinio. En la finalo shi gajnis la 4-an lokon kaj la titolon "Bela reghino
de Azio".
La konkurson partoprenis 96 championoj-belulinoj
el 96 landoj. La konkurso atentis antau chio la talenton de kandidatoj kaj promesis
stipendion al la belulinoj, kiuj volas lerni pedagogion au kuracadon en Havajio,
Usono.
Per siaj eleganteco, gracieco kaj mildeco
Li Bing trovis shaton che la spektantoj. Shi devenis de intelektula familio kaj
de knabineco estas influata de kultura atmosfero. Shi povas lerte ludi pianon.
En la konkurso shi ludis la chinan kompozicion "Jasmeno", kio ebriigis la spektantojn.
Lau
la regularo de la organiza komitato chiu kandidato devis prepari shtatan donacon
por partopreni aukcion. Li Bing alportis chinan kortegan belulinon el terakoto
en orienta stilo. Dum la aukcio shia terakota belulino vendighis kontrau 2700
usonaj dolaroj.
Li Bing havas ne nur belan staturon,
sed ankau grandan saghon. Dum la pasintaj 2 jaroj shi cheestis diversajn modelinajn
konkursojn kaj gajnis multe da premioj. Antau la sukceso shi diris:"Kiel reprezentantino
de la chinaj virinoj en la 21-a jarcento, mi estas fiera pro mia sukceso en la
konkurso."