Ding Junhui destinita por Snooker-ludo

de LIU ZIJIA

    Ĉu vi povas imagi kian surprizon oni havos se brito gajnos ĉampionecon de goo en Ĉinio? Kiam Ding Junhui, ĉina junulo, fariĝis ĉampiono de Snooker-konkurso en Britio, oni havis tian surprizon.

    En la ĉi-jara Nord-irlanda Snooker-trofeo, Ding Junhui venkis Ronnie O’sullivan per 9 kontraŭ 6 kaj gajnis la ĉampionecon. Antaŭ tio, Ding jam superis multajn unuaklasajn sportistojn, kiel Ken Doherty, Stephen Lee, John Higgins kaj Stave Davis. En 2005 Ding enviciĝis inter la 8 potencoj de la Majstra Konkurso en Wembley kaj gajnis ĉampionecon de la Ĉina Malferma Konkurso. En decembro tiujare, Ding akiris ĉampionecon de la Brita Snooker-turniro. En 2004 Ding enviciĝis inter la 16 potenculoj de la Britia Malferma Konkurso. Frue en 2002 la Ĉina Asocio de Bilardo honoris Ding per premio de speciala kontribuo.

    Ĉesigi lernadon pro bilardo

    Ding Junhui, nomata de britaj vehikloj "orienta stelo", naskiĝis en Yixing, Jiangsu-provinco, en 1987. Lia patro Ding Wenjun estis malgranda komercisto de cigaredoj. Tie oni ŝatas amuzi sin per bilardo surstrate. Ankaŭ lia patro ŝatas tiun ludon en libera tempo. Influate de sia patro, Ding unuafoje ludis bilardon kiam li estis 8-jara. Vidinte, ke Ding ofte gajnis la ludon, lia patro ekster ĉies atendo faris decidon, ke Ding ĉesigu lernadon kaj ekskluzive ludu bilardon. Ding rememoris: "Mia patro ĉesigis la komercadon kaj aĉetis malgrandan bilardan ludejon por mi. Post nelonge neniu en mia hejmloko povis venki min kaj mia patro decidis iri kun mi al Kantono por progresigi mian ludarton." La patro diris: "Multaj demandis, pro kio mi havis la kuraĝon fari tian decidon. Fakte mi vetis je la vivo de mi kaj mia filo. Mi pensis, ke la knabo estas introverta kaj venkema. Tia karaktero taŭgas por ludi bilardon kaj li havas latentan forton en tiu sporto."

    Malfacila vivo en la unua tempo

    Ĉe la unua tempo post alveno al Kantono, la familio ne havis enspezon kaj sin vivtenis per ŝparkaso de la patro. La patrino ofte ploris sola pro la malfacileco en la vivo.

    Sed poste Ding gajnis foje kaj refoje premiojn en- kaj eksterlande. Iu kosmetika kompanio subvenciis al li 3000 juanojn ĉiumonate kaj krome Ding trovis laboron kun monata salajro de 3000 juanoj en bilarda sportejo. La vivo de la familio pliboniĝis.

    En iu konkurso, Ding akiris ĉampionecon kaj premion de 26 mil juanoj. Li ĝoje diris al sia patro, ke li povos vivteni la gepatrojn. La vivo de la familio en Kantono estis tre malfacila, sed ĝuste en tiu periodo Ding Junhui multe progresis en la ludo kaj gajnis en multaj konkursoj.

    Ekzercado en Britio

     Pro la elstara sukceso en la Internacia Snooker-turniro de Junuloj, Ding akiris la kvalifikitecon ludi en profesiaj snooker-konkursoj en Britio. En 2003 Ding venis al Britio. La patro diris: "La nivelo de Snooker-ludo en Britio estas tre alta. Ekzerci en la altnivela medio multe helpas lin. Kvankam la familio ne estis en bona ekonomia stato, tamen ni gepatroj subtenis la infanon ekzerci en Britio."
Ding diris: "Estis multaj elstaraj ludistoj en britaj kluboj. Ludi kun ili povas rapide altigi mian ludnivelon. La Internacia Bilarda Federacio okazigas multajn konkursojn ĉiujare kaj mia agento aranĝas por mi partoprenon de kiel eble plej multaj konkursoj."

     Kvieta kaj simpla vivo

     Ding uzis unu vorton por priskribi sian vivon en Britio: kvieta. Ĉiutaga vivo estas ripeto de tiu de la lasta, de kutima trejnado kaj konkurso. De la 10-a ĝis la 17-a ĉiutage, Ding sin trejnas en sportejo. En libera tempo li distras sin per komputila ludo kaj kantoaŭskultado. Post ĉiu matĉo, li sendas poŝtelefonan mesaĝon al siaj gepatroj pri la rezulto.

     La sukceso de Ding kaŭzas en Ĉinio reagojn. Bilardo furoris en la socio, kaj iuj gepatroj rigardas Ding kiel la ekzemplon por kulturi sian infanon. Ĉu la sukceso de Ding estas imitinda? Lia nomo jam estas vaste konata en Ĉinio.

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688