Liu Xiang akiris mondan campionecon de 110-metra barierkurado

    Vespere de la 9-a de septembro laŭ la pekina tempo, inaŭguriĝis la Monda Atletika Finalo de Internacia Asocio de Atletika Federacio en Stutgarto, Germanio. En la finalo de vira 110-metra barierkurado, ĉina atleto Liu Xiang akiris la ĉampionecon per 12.93 sekundoj.

    Kuba atleto Dayron Robles kaj Allen Johnson el Usono respektive okupis la 2-an kaj 3-an lokojn en la finalo.

    23-jara Liu Xiang estis la ĉampiono de vira 110-metra barierkurado de Atenaj Olimpikoj en 2004.

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688