Rondira Ekspozicio de Skulptajoj por Pekinaj Olimpikoj en 2008

de FANG XIAOTONG

    En la jaro 2005, en la artikolo “Unu Mondo, Unu Sonĝo — Ĉinio ĉiuflanke lanĉis olimpikajn propagandojn” ni konigis legantojn, ke en la komenco de aŭgusto de 2005, oni komencis mondsfere “Konkurson de Skulptaĵoj por Pekinaj Olimpikoj en 2008”. En la komenco de la kuranta jaro, la organizanto ricevis 2433 skulptaĵojn el 91 landoj kaj regionoj. Post elektado de specialistoj, 272 el ili estis konfirmitaj kiel elstaraj kreaĵoj.

    De la 23-a de junio ĝis la 3-a de julio, 2006, Rondira Ekspozicio de Skulptaĵoj por Pekinaj Olimpikoj en 2008 okazis en la strato Wangfujing, plej vigla komerca strato de Pekino, kaj skulptaĵoj el 56 landoj kaj regionoj estis montritaj. Promenante sur la strato Wangfujing, oni povis rigardi la skulptaĵojn kaj voĉdoni por plej preferataj el ili. La voĉdonado de urbanoj kaj specialistoj por tiuj skulptaĵoj fine decidos 29 orajn, arĝentajn kaj kuprajn premiojn.

    La ekspoziciitaj skulptaĵoj estis modeloj malgrandigitaj kun fotoj pri efektiva stato. Post ekspoziciado en Pekino, tiuj skulptaĵoj estos montrataj en aliaj pli ol 10 urboj de Ĉinio.

    Tiuj skulptaĵoj estos ekspoziciataj en la sidejo de UN dum la Ĝenerala Asembleo de UN en la venonta septembro.

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688