Feliĉaj infanetoj, talismanoj de Pekinaj Olimpikoj

de FANG XIAOTONG

    Ni estas talismanoj de Pekinaj Olimpikoj de 2008. Ni debutis la 11-an de novembro de 2005, 1000 tagojn antaŭ la inaŭguro de la Olimpikoj. Oni nomas nin kvinopon “feliĉaj infanetoj”.

    Mi nomiĝas Beibei kaj simbolas prosperon. Mia blua vesto reprezentas la bluan el la kvin olimpikaj ringoj. Mi portas fiŝoforman ĉapon kun onda bordero. En la ĉina tradicia kulturo fiŝo aludas prosperon kaj riĉan rikolton.

 

    La desegno de fiŝoforma ĉapo estas inspirata de tradicia ĉina novjara bildo, en kiu sana bebo brakumas grandan fiŝon, kio implicas prosperon kaj bondezirojn por novjaro.

 

    La ornamaĵo kun fiŝoj kaj ondoj karakterizas sin per tipa ĉina desegnaĵo de artaĵo antaŭ 7000-8000 jaroj.

 

 

    Beibei, ĝentila kaj milda, lertas en surakva sportado.

 

 

 

 

    Mi estas Jingjing, honesta kaj bonkora pando. Kien mi iras, tien miaj ridoj alportas ĝojon. Mi venis de verda naturo. La verda ornama desegno en formo de nelumbo sur mia kapo, signifas harmonion de la homaro kaj naturo kaj reprezentas la nigran el la kvin olimpikaj ringoj.

 


 

    Jingjing originas de la aminda nacia trezoro, granda pando.

 

 

 

    La figuro de Jingjing inspiriĝis el la nelumboforma porcelanaĵo de la dinastio Song (960-1279).

 

 

 

    Jingjing estas forta.

 

 

 

    Mi estas Huanhuan, la pliaĝa frato el la kvinopo. Fervora kaj vigla, mi estas infano de fajro, kaj simbolas la olimpikan fajron, kiu diskonigas al la mondo la olimpikan spiriton “Pli rapida, pli alta kaj pli forta”. Mi reprezentas la ruĝan olimpikan ringon. Ĉe mi oni sentas pasion de la Pekinaj Olimpikoj.

 

    Desegnado de la fajro sur mia ĉapo inspiriĝis de murpentraĵoj en budhismaj kavernoj de Dunhuang.

 

    La desegnaĵoj sur la ĉapo similas al tiuj en tradicia ĉina esprimmaniero de pikturo.

 

 

 

    Huanhuan majstras en multaj branĉoj de pilka sporto.

 

 

 

    Mi estas vigla tibeta antilopo Yingying. Mi venis de la vastega Qinghai-Tibeta Altebenaĵo en okcidenta Ĉinio. Oni protektas min kiel raran beston, tial mi sendanĝere kaj libere kuradas sur la altebenaĵo. Mi simbolas la flavan olimpikan ringon kaj deziras sanon al ĉiuj amikoj.

 

    En projektado de desegno de ornamo sur la ĉapo de Yingying oni referencis la trajton de tibeta antilopo kaj ankaŭ enmiksis tipan ornaman stilon de nacimalplimultoj en la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo kaj Xinjiang.

 

    Bela tibeta antilopo

 

 

 

    Yingying estas lerta en atletiko.

 

 

 

    Oni nomas min Nini. Mi estas gaja hirundo sur la blua ĉielo. Sur mia ĉapo estas desegnaĵo de kajto en formo hirundo. En la ĉina lingvo “hirundo” prononcas “yan”, kaj Pekino estis nomita “Yanjing” en la antikveco, tial la hirundforma ĉapo simbolas “Pekinon”. Mia verda vesto reprezentas la verdan olimpikan ringon. Mi donas al vi printempan ĝojon kaj feliĉon.

    Hirunda kajto sur la ĉielo.

 

 

 

    Hirundo anoncas alvenon de printempo.

 

 

 

    Nini estas talenta en gimnastiko.

             

 

 

    Nomoj de la kvin feliĉaj infanoj respektive estas ripeta prononco de la ĉinaj ideogramoj “bei, jing, huan, ying, ni”. Ĉinoj kutime nomas sian infanon per ripeta prononco de unu silabo por esprimi amon. Tiuj ĉi kvin silaboj konsistigis prononcojn de la ĉina frazo “Pekino bonvenigas vin”. La kvin amindaj koboldoj reprezentas la kvin olimpikajn ringojn kaj montras al la mondo entuziasmon kaj esperon de la ĉinoj por la Pekinaj Olimpikoj de 2008.

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688