Senmorta Ma Hua (I)

de CHEN YANG

    Se en nia mondo estus senvelka floro chiam bela kaj aroma, ghi estus neniu alia ol Ma Hua. Sed antau 2 jaroj shi forpasis en la agho de 41 jaroj. Estante pioniro de la saniga afero de Chinio, shi helpis multe da homoj reakiri sanon kaj belon, kaj shi mem ghuas nirvanon en tiu afero.

Eterna amatino

    En la 21-a de novembro de 2003, silento regis en Foshan-tombejo de Pekino. Tie ripozas Ma Hua. Sur la tomboshtono estas skribo “Tombo de amata edzino Ma Hua, akompanata de Guo Mingjie”. Iu proksimighis al la tombo. Li estis Guo Mingjie. Li sentis, ke Ma Hua renkontas lin en pinaro. Li metis antau la tombon fruktojn, chokoladon, rughan vinon kaj naskightagan torton, kiujn shatis la edzino. La sekvanta tago estis la 43-a datreveno de la naskigho de Ma Hua kaj la 5-a datreveno de la fondigho de la Gimnastika Klubo de Ma Hua. Li alvenis por konversacii kun la edzino pri la klubo. En la pasinteco la edzo decidis chion en la familio, kaj Ma Hua aprobis chion faritan de la edzo. Nun Guo Mingjie bezonis prizorgon de la edzino, kaj li sentis, ke nun la edzino chiam prizorgas lin. Li ofte audas parolon de la edzino: “Mark, ne hastu, la vojo en pluvo estas glitiga.” “Mark, prenu pli da fruktoj.” “Mark, recitu sutrojn, se vi sentas lacon.”

    Guo Mingjie diplomighis de la ekonomika fakultato de la China Popola Universitato. Kelke da jaroj post diplomigho lia kunlernanto menciis al li la nomon Ma Hua. Tio okazis antau 10 jaroj. Tiam Ma Hua estis trejnistino en gimnastejo kaj adorata de miloj da trejnighantoj. Guo Mingjie estis altirata de Ma Hua je la unua vido. Plena de juneco kaj vigleco, shi gimastikis lau gaja takto, same kiel saltanta muziknoto.

    De tiam Ma Hua havis novan trejnaton. “Mi iras al gimnastejo sole pro Ma Hua.” Post trejnigho li alpushis sian biciklon por atendi Ma Hua en ajna vetero. “Mi nomighas Mark.” Guo Mingjie diris al Ma Hua. Shi ekridis dirante, ke ankau shia nevo nomighas Mark. Kaj Mark diris, ke lia kromnomo estas Lele. Ma Hua ekridegis dirante, ke filo de shia fratino nomighas Lele. Kaj poste pli miris Ma Hua: Shia surda kato chiam singardema kaj ech malamika al nekonatoj estas tre amika al Guo Mingjie.

    Ili geedzighis post duonjaro. Antau tio multe da richuloj kaj famuloj volis enamighi al shi, sed shi edzinighis al sinjoro biciklanta, kvankam shian manon petis richaj frauloj havantaj luksan automobilon ekzemple kun marko Benz.

    Biciklanto Mark lasis Ma Hua lauplache disvolvi la karakterojn de vigleco, parolemo kaj ridemo. Ma Hua estis malatenta kaj “ne havis koncepton de vivo”, kaj Mark ghustatempe laudis shin. Ekzemple, Ma Hua ne bone memoris adresojn, kaj li sherce nomis shin “prezidanto de asocio de vojperdemuloj”. Kaj li mem funkciis kiel ekonomo, shoforo kaj peranto de Ma Hua. Li diris al la edzino: “Vi zorgu nur pri via gimnastiko.” Li volis, ke la edzino plene disvolvu sian talenton. Do shi gimnastikis pli kaj pli fervore, dum li ghojis pro shia ghojo…

    Estis trafa la diro, ke la vivo de dek jaroj post ilia geedzigho estis plena de ilia kuna penado kaj interhelpado. Dum la 10 jaroj ili neniam kverelis, kaj chiam iris brako en brako. Kia felicho! Ma Hua kaj Mark akiris amon trans vivo kaj morto. Nun Ma Hua ofte aperas en la songho de Mark interparolante kun li kaj gimnastikante por li. En festotagoj Mark fordankis chiajn renkontighojn por ke Ma Hua kviete eniru en lian koron. Li diris, ke Ma Hua chiam estos reala ekzisto por li.

Vivi por la sano de la publiko

    Ma Hua havis altan staturon, sveltajn membrojn, graciajn liniojn de la korpo kaj eburan hauton. Krome shi havis plachan vochon. Chio tio shajne estis pretigita por alveno de misio. En 1985 Ma Hua estis transpostenigita de iu arta trupo al esploro kaj kreado de saniga gimnastiko. De tiam shi chiam brave iris en la fronto de tiu kampo. Shi disvastigis sanigan gimnastikon furorantan en Europo kaj Usono sed tute fremdan al la chinoj.

    Videobendo pri shia saniga gimnastiko disvastighis unue en lernejoj kaj infanghardenoj. En 1986 shi farighis chefinstruistino de la unua instruista trejna kurso de la Pekina Sporta Universitato, kaj tio estis la unua leciono pri saniga gimnastiko en Chinio. Shi estis plej frue invitita kiel honora konsilanto de la Asocio de Saniga Gimnastiko de la Pekina Universitato. Poste shi estis trejnistino en la Gimnastejo Yuetan, kio forigis la monotonecon de Chinio, ke en Chinio oni nur faris gimnastikon sub disaudigita muziko. En 1991 shi aperis en la programero “1 Minuto por Saniga Gimnastiko” de la Pekina Televizio. En 1992 shi estis la unua homo aperinta en la rubriko “5 Minutoj por Saniga Gimnastiko” de la Centra Televizio de Chinio. En 1998 shi ludis gimnastikon en la Vespero de la Printempa Festo. En la sama jaro fondighis en Pekino la Gimnastika Klubo de Ma Hua, la unua en Pekino.

    Ma Hua bone konsciis pri sia misio. Shi opiniis, ke shia sano kaj beleco servis por la felicho de la publiko, sed ne por parado. Shi opiniis ankau, ke shi estas inicinto kaj misiisto de la gimnastiko de la publiko. Tial shi neniam ebriighis vulkane eksplikante per membra lingvo sanon kaj belecon. Anstataue shi chiam ekscitis la humoron de la trejnatoj per serena rideto, varma rigardo kaj kategoria ordono por veki iliajn perceptadon kaj soifon al beleco, por ke ili rompu sian pigrecon kaj kune ghuu la ghojon de la sporto de la vivo.

    Wang Jun, kiu lernis plurajn jarojn che Ma Hua, diris: “Shia sola staro sur la podio jam infektas aliajn per beleco, kaj chiuj volas farighi svelta kiel shi.” Jes, Ma Hua estas homo, pro kiu oni mem brulas. Shi estis talenta krei la atmosferon por perfekte kaj maksimume ellasi la artan infektan forton de gimnastiko kaj sian koheran povon. Bruligi patoson per patoso, eksciti vivecon per viveco, elvoki sanan belecon per sana beleco, jen la trejna stilo de Ma Hua.

    Ma Hua postulis, ke chiuj trejnatoj faru gimnastikon serioze, kaj pacience korektis erarojn en ilia ekzercado. Sed shi neniam opiniis, ke gimnastika trejnado estas nur eksplikado de la movoj kaj demonstrado de movoj. Shia koncepto de sanigado estis paraleligo de sano kaj beleco, samtempa kulturado de la korpo kaj psiko, harmoiigo de la interno kaj ekstero de la korpo, sekve akiro de memfido kaj ghojo de la vivo. Shia koncepto multe influis la trejnatojn.

    La kursanoj de Ma Hua havis malsamajn motivojn por la gimnastikado. Iuj venis por forigi lacon pro troa shargho de lernado au profesio, aliaj pro tro granda korpopezo kaj triaj pro chagreno en la vivo. Trejnante ilin Ma Hua donis al ili sinceran prizorgon, kio multe faciligis ilian animstaton. Ili diris, ke gimnastika praktikado che Ma Hua povis ne nur forigi lacon, sed ankau sveltigi la korpon.

    Ma Hua ofte partoprenigis la kursanojn en konkurso, ekskurso kaj publika servado. Shi estis humura, kaj kie estis shi, tie estis rido. Shi neniam tenis sian nazon supren, kaj la kursanoj prenis shin intima amikino.

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688