Fascina Qomolangma (I)

de JIANG LIMIN

    Antau 50 jaroj, 30 minutojn post la 11-a de la 29-a de majo de 1953, novzelandano Edmond Shklary kaj nepalano Danzen Nogei kune atingis la supron de Qomolangma, la plej alta monto de la mondo.

    En la sekvantaj 50 jaroj pli ol 1200 alpistoj de 60 landoj atingis la montosupron lau 42 linioj. Por memorigi la sukcesojn, preskau chiuj famaj alpistoj kolektighis sude kaj norde de Qomolangma en majo de 2003 kaj faris diversajn aktivadojn kaj grimpis la monton.

Serchi Qomolangma

    Qomolangma situas iom oriente en la mezo de Himalajo, la plej alta kaj plej longa montaro de la mondo, 450 kilometrojn sudokcidente de Lhasa kaj sur la limo de Chinio kaj Nepalo. Himalajo formighis de kolizio de la Hinda Plato norden movighanta kaj la Eurazia Plato antau 10 milionoj da jaroj. Ghi estas la plej juna montaro de la mondo. Estante la plej alta punkto de la tero, ghi estas nomata la tria poluso de la terglobo.

    Deantikve cirkulas inter la tibetanoj kaj nepalanoj mito pri Qomolangma: Sur la chielo estis 5 diinoj. Ili shatis la pejzaghon en la homa mondo kaj venis al la homaro kaj regis la felichon, kampojn, trezorojn, brutaron kaj aspekton de la homoj. La tria fratino Qomolangma estis la plej bela. Shi estis bela kaj bonkora, sed obstina kaj ne shatis homojn. Kiam shi estis en malbona humoro, shi venghis sin kontrau la homoj, kiuj ofendis shin. Shi loghis apud senlima maro. Che la maro estis montoj ombrataj de densaj arbaroj abundaj je diversaj fruktoj. Tie frekventis bestoj kaj birdoj. Sed iun tagon entrudighis bando da monstroj. Ili okupis la arbarojn, detruis verdajhojn kaj murdis bestojn kaj birdojn. Tio kolerigis Qomolangma, kaj shi premis la monstrojn sub negha monto redonante pacon al la loko. Shi alportis gregon da bovoj kaj parojn da ambirdoj, kaj fosis kelkajn glaciajn lagojn. En laco shi malaperis en nebulo kaj transformighis en altan monton apud la maro kaj stepo. Por memori shin, oni nomis la altan monton Qomolangma. En la tibeta lingvo Qomolangma signifas trian feinon.

    En klasikajhoj de lamaismo estas noto pri la nomo Qomolangma. Sed la nomo registrighis sur mapo per scienca metodo en 1715-1717, kiam 3 matematikistoj komisiitaj de imperiestro Kangxi mezuris la lokon, precize notis la geografion che Qomolangma kaj skribis la nomon en la han-a kaj tibeta lingvoj sur mapo.

    En la unuaj jaroj de la 18-a jarcento francaj kaj germanaj misiistoj kaj geografoj portis al Europo mapon kun signo de Qomolangma. La monto sur la mapo havis francan nomon Monto Tchoumour Lancma kaj germanan nomon Disomo langma. Tio pruvis, ke la nomo Qomolangma estis agnoskita de Europo. Sed en la mezo de la 19-a jarcento oni trudis al la monto la nomon Everesto. En 1852 militmezura ingheniero Banker de la hinda mezurburoo sub la brita mezurburoo trovis montpinton pli altan kaj imponan ol la aliaj. En 1858 la mezurburoo arbitre nomis la montpinton per la nomo de la eksestro de la buroo.

    Sed la tibetanoj akceptis nur Qomolangma.

    En 1952 la china registaro renomis la monton Qomolangma, sed internacie oni ne atentis tion. En la 25-a de majo de 1960, kiam chinoj la unuaj atingis la montosupron de Qomolangma, la nomo estis konata de la mondo.

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688