En
la china vejchi-a rondo estas fama la vejchi-ista geedza paro
Rui Naiwei kaj Jiang Zhujiu, kiuj akiris bonan sukceson en pluraj
mondaj konkursoj. Rui Naiwei plurfoje gajnis championecon kaj
oni nomas shin magia sportistino che vejchi- tabulo. En 1990
ili veturis eksterlanden unu post la alia kaj vizitis Japanion,
Usonon kaj Koreion respektive kaj fine farighis membroj de la
Vejchi-a Asocio de Koreio kaj plurfoje partoprenis mondan konkurson
en la nomo de koreaj vejchi-istoj.
Kvankam ili geedzighis antau longe,
tamen ili estas intimaj kiel novgeedzoj, varme amantaj unu la
alian. Ili ofte kune ludas vejchion, kune vizitas librovendejon
kaj magazenon kaj kune faras aliajn aferojn. Kiam unu el ili
partoprenas konkurson, la alia certe atendas ekstere.
Silenta reciproka kompreno
La 12-an de marto, 2003, iris duonfinalo de Monda Virina Vejchi-a
Konkurso por la Cheong-Kwan-Jang-a Pokalo. Char Rui Naiwei venkis
antauvespere, tial se shi venkos ankau en tiu tago, shi ricevos
rajton por la finalo.
Lau kutimo, kiam Rui partoprenis konkurson,
shia edzo Jiang Zhujiu certe rigardis la konkurson en televido
en alia chambro. Ech se iu ajn lin elvokas por intervjui lin,
li certe revenas por informighi pri la matcho, sed tiutage li
estis en hezito, kaj oni sciis, ke la kauzo estas, ke Rui ankorau
ne finis la matchon.
En tiu momento oni diris al li: “S-ro
Jiang, Rui venkis kaj eliris.” La intervjuisto pensis
en si, ke informighinte pri venko de la edzino, Jiang eble trankvile
respondos la demandojn, sed tute ekster lia atendo, Jiang tuj
kuris al la konkursejo, kaj la intervjuisto sekvis lin. Tiam
Rui eliris chirkauita de amaso da homoj. Oni vidis, ke shi certe
serchis ion en la homamaso. Kiam shia rigardo renkontis tiun
de Jiang, shi komencis kviete respondi aliajn. Ghuste en la
momento, kiam shi movis sian rigardon for de Jiang, tiu diris
al la intervjuisto, ke la intervjuo povas dauri. Tio profunde
impresis la intervjuiston. Oni pensis, ke se Rui ne trovus Jiang,
shi certe ne havus humoron por fari ion.
Dume la konduto de Jiang estis tute simila al la edzina. Li
ne toleris, ke li ne vidis la edzinon post la konkurso, sed
post la konkurso ili ofte diris nenion, sed nur rigardis unu
la alian je 5-6 metroj inter si.
Poste mi interparolis kun Jiang pri
ilia senparola intershangho. Jiang diris, ke se la intervjuisto
ne malkovrus tion, li mem ne konscius pri sia kutimo. Rememorante,
li diris, ke chiufoje post la konkurso li volis tuj vidi la
edzinon, kaj se ne estis shancho por interparoli, ili do reciprokis
rigardojn.
Jiang solvas chiujn malfacilojn
Rui estas homo simpla. Shi chiam atente kaj detale respondas
demandojn de intervjuistoj. Iam shi pauzas longe por serchi
trafan respondon, sed kiam apudestas Jiang, shi estas aplomba
ech antau malfacilaj demandoj, kaj tiam anstatau shi respondas
Jiang. Pri tio shi diris: "En la hejmo chiuj malfaciloj
solvighas de Jiang." Kaj Jiang diris: "Mia plej bona
subteno al shi estas ke mi respondas chiujn malfacilajn demandojn."
Tiaokaze Jiang povas respondi lauvole.
Foje oni diris, ke Rui estas homo simpla, sed Jiang shercis:
"Ho jes. Shi estas simpla kaj stulta." Rui ja opinias,
ke kvankam shi plurfoje venkis altklasajn vejchi-istojn de Koreio,
sed shi opinias, ke en la sfero de vejchi-ludo la virinoj malfacile
venkas la virojn. Shi opinias, ke en la spaca pensado la virinoj
estas malpli kapablaj ol la viroj. Shi diris, ke sen vejchi-tabulo
shi ne povas ghuste reaperigi la ludon, sed multaj viroj povas
meti la vejchi-tabulon en la memoro kaj ludi vejchi-on tute
sen tabulo.
Ludi vejchi-on estas felicho
Kio estas felicho? Pri tiu demando Jiang kaj Rui senpripense
respondis: "Ludi vejchi-on." Jiang diris: "Rui
neniam forlasis vejchi-on. Shi diligente lernis kaj lernas la
ludadon. Oni opinias, ke tio estas shia ambicio. Sed mi atribuas
shian diligentecon al hobio. Shi neniam lacighas de la aferoj
koncernantaj vejchi-on, kaj tial mi opinias, ke ludi vejchi-on,
tre shatatan de shi, estas granda felicho."
Estas ankau alia afero felichiga por
ili. Tio estas partopreni vejchi-an konkurson en Chinio. Chi-foje
en intertempo de la Monda Virina Vejchi-a Konkurso por la Cheong-Kwan-Jang-a
Pokalo gvidanto de la Henan-a Vejchi-a Teamo petis Rui Naiwei
alighi al la Henan-a teamo, Rui tuj konsentis. Ankau Jiang volontis
partopreni la chi-jaran konkurson en la nomo de la Jiangxi-a
Teamo, char ili aspiris partopreni konkurson en la patrio.
Koncerne ilian familian vivon, tiu
geedza paro estas neniom diferenca de aliaj. Hejme Rui bonordigas
la chambrojn, lavas vestojn kaj faras aliajn. Shi faras hejmajn
laborojn pli multe ol Jiang, kaj plie, shi estas lerta en kuirarto.
Jiang opinias, ke shi estas talenta en la kuirado kaj povas
prepari festenon ech por 10 personoj.
Kion do Jiang faras hejme? Li faras
malpli multe ol la edzino. Se ili vizitas kinejon, chiam elektas
filmon la edzo.