En
la 25-a de majo finighis la 47-a Monda Tablotenisa Konkurso.
10 sportistoj kaj 10 sportistinoj senditaj de Chinio gajnis
4 el la 5 oraj medaloj de la konkurso, nome championecojn de
vira parludo, virina solludo, virina parludo kaj miksa ludo.
Austra sportisto gajnis la oran medalon por vira solludo. Krome
la china teamo gajnis 4 arghentajn kaj 6 kuprajn medalojn.
Cheftrejnisto Cai Zhenhua de la china
teamo diris, ke estas bona afero por progreso de tabloteniso,
ke austra sportisto gajnis la championecon de vira solludo.
Same kiel aliaj sportaj konkursoj, ankau tabloteniso estas populara
monda konkurso. Chinoj ghojas, ke la china teamo akiris brilajn
sukcesojn en multaj pasintaj jaroj. Sed monda konkurso bezonas
progreson de chiuj konkursantoj, kaj nur tio povos senchese
progresigi tablotenison.