Kongfu-o
estas tradicia sporto, kreita de chinoj por sanigado lau iliaj
fizikaj trajtoj. Ghi mirigis ne nur la chinojn, sed ankau multe
da eksterlandanoj, kiuj informigis pri ghia richa enhavo kaj
saniga efiko kaj volonte envicighis inter la praktikantoj de
kongfu-o. La 40-jara franco Jean Luc Lesueur ja estas unu el
tiuj kongfu-maniuloj.
Lia china nomo estas Ou Hualong. Ghin
donis al li lia china instruisto pri lukto Wang Wenyong. Jam
en la agho de 11 jaroj la franco informighis pri china kongfu-o
kaj tuj interesighis pri ghi. Li estis felicha kaj en la komenco
konatighis kun bona franca instruisto pri china kongfu-o, kiu
ne nur donis al li solidan bazon de kongfu-o, sed ankau rekomendis
al li plurajn eminenajn chinajn instruistojn.
Ou Hualong interesighas preskau pri chiuj specoj de la china
kongfu-o. En 1995-1998 li lernis luktadon en la Franca Lukt-asocio
kaj partoprenis la Internacian Konkurson pri Chin-stila Luktado
en Pekino. En la konkurso li rimarkis la mirindecon de la chinaj
sportistoj. Kvankam li malvenkis en la konkurso, tamen li decidis
daurigi sian lernadon.
Oni rekomendis al li eminenan chinan luktiston Wang Wenyong.
Wang tre shatis tiun junan francon. Li montris al Ou Hualong
plurajn specojn de luktado kaj akceptis lin kiel sian dischiplon.
Ou diris: “En instruado s-ro Wang estas atentema kaj firmdecida.
Liaj movoj estas bravaj. Tio firmigis mian decidon.”
Gvidate de Wang, Ou Hualong iom post
iom kaptis la esencon de la china kongfu-o, kaj la nivelo de
lia kongfu-o levighis rapide. En 1998 Ou Hualong kaj lia edzino
establis luktan lernejon en Francio, kaj liaj francaj lernantoj
dufoje partoprenis enlandan konkurson. En la unua fojo ili gajnis
chiujn championecojn kaj en la dua fojo 6 el la 10 championecoj.
Somere de 2002 Ou Hualong kaj liaj
11 lernantoj flugis al Chinio por unu-monata ekzercado de luktado
kaj dacheng-boksado. En Chinio, hejmloko de kongfu-o, li amikighis
kun multaj eminentaj kongfu-istoj.
Julie estas sufoke varme en Pekino. Je la 7-a horo matene Ou
Hualong kaj liaj dischiploj venis en parkon de la orienta antauurbo
de Pekino kaj lernis de instruisto Li Jianyu Dacheng-boksadon.
Post 3 horoj la francoj venis al lago kaj tie ekzercis sin per
luktado, gvidate de Wang Wenyong. La francoj estis junaj, tamen
ili ekzercis sin diligente, chiutage ghis shvitigho. Wang diris:
“Mi tre shatas tiujn knabojn. Por farighi eminentaj kongfu-istoj
diligenteco estas nemankigebla.”
Auguste Ou Hualong finis sian vojaghon en Chinio. Antau sia
forflugo al Franco li diris: “Miaj lernantoj ja unuafoje
venis en Chinion kaj antau nia vojagho mi maltrankvilis pri
la maloportunoj, sed en Chinio la du instruistoj instruis al
ni kaj kongfu-on kaj virton. Ankau la edzino de Wang donis al
ni grandan helpon. Unu monato forpasis rapide, sed miaj lernantoj
ne volas diri ghis revido. Ni deziras revidi ilin post nelonge.”
Materialo: Dacheng-boksado