
I. Kushu surdorse kun la brakoj ambauflanke de la korpo.
Levu la manojn horizontale ambauflanken de la korpo au supren
de la kapo kaj enspiru. Fleksu la dekstran genuon kaj levu ghin
supren. Tenu la fleksitan genuon per la manojn, proksimigu ghin
al la brusto kaj elspiru. Faru tion alterne per la dekstra kaj
maldekstra genuoj.
II. Staru kun la piedoj je distanco inter la shultroj kaj
kun la fleksitaj kubutoj ambauflanke de la korpo.Turnu la shultrojn
kontinue kaj spiru harmonie.
III. Staru kun la brakoj nature pendantaj ambauflanke de la
korpo.Levu la manojn supren, faru du pashojn antauen kaj enspiru.
Faru alian pashon antauen. Mallevu la manojn kaj elspiru.
IV. Staru kun la piedoj je distanco inter la shultroj kaj
kun la manoj sur la talio. Levu la brakojn supren, fleksu la
talion antauen kaj reprenu la originan pozon. Ripetu tion 10-15
fojojn.
V. Kushu surventre kun la brakoj ambauflanke de la korpo kaj
kun la piedoj senmovaj. Levu la supran korpoparton supren, por
ke la shultroj kaj ventro levighu for de la kuseno, kaj reprenu
la originan pozon. Ripetu tion 10-15 fojojn.
VI. Kushu surdorse kun la piedoj kunmetitaj kaj la brakoj
rekte etenditaj supren. Levu la supran korpoparton kaj la piedojn,
por ke la manoj tushu la piedfingrojn. Ripetu tion 10-15 fojojn.
VII. Kushu surdorse kun la brakoj etenditaj ambauflanke de
la kapo kaj la kruroj kunmetitaj. Enspirante profunde, malrapide
levu la brakojn kaj metu ilin ambauflanken de la korpo. Strechu
la abdomenajn muskolojn kaj sidighu. Elspirante, malrapide remetu
la brakojn sur la antauan lokon. Malrapide movu la supran korpoparton
malantauen ghis kushigho surdorsa. Faru tion 5-8 fojojn.
VIII. Sidu kun la manoj apogantaj sin sur la tero. Fleksu
la genuojn kaj kunmetu la krurojn. Iomete levu la postajhon
kaj kalkanojn kaj kunmetu la genuojn. Turnu la talion dekstren.
Tushu la teron per la dekstra genuo kaj reprenu la originan
pozon. Faru tion 5-8 fojojn. Iomete levu la postajhon kaj kalkanojn
kaj kunmetu la genuojn. Turnu la talion maldekstren. Tushu la
teron per la maldekstra genuo kaj reprenu la originan pozon.
Faru tion ankau 5-8 fojojn.