La
3-an de augusto solene okazis en la Pregha Halo de la Chiela
Altaro, Pekino, la ceremonio por publikigo de emblemo de la
29-aj Pekinaj Olimpikoj. Wu Bangguo, prezidanto de la Konstanta
Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Chinio, kaj Hein
Verbruggen, prezidanto de la Akordiga Komisiono por la 29-aj
Pekinaj Olimpikoj kune levis la kurtenon por la emblemo.
La emblemo prezentas artan kaj sportan
trajtojn per chinaj kaligrafado kaj sigelilo kun historio de
5000 jaroj. Ghi arte prezentas personon, kiu kuras antauen por
la sukcesoj. La desegno de la emblemo esprimas ne nur charmon
de la tradicia kulturo de Chinio, nomon de Pekino kaj spiriton
de la olimpikoj, sed ankau la belan aspiron al la olimpikoj
de la 1.3 miliardoj da chinoj kaj entuziasmon kaj sinceron de
la china popolo al la tutmondaj gastoj. Tio estas valora donaco
de la china popolo al la Olimpikaj Ludoj.
En la ceremonio Jacques Rogge, prezidanto
de la Internacia Olimpika Komitato (IOK), faris televizan paroladon,
kie li salutis la chinajn registaron kaj popolon kaj montris
sinceran bondeziron al ili nome IOK. La ceremonion partoprenis
2008 personoj el diversaj rondoj en kaj ekster Chinio.